Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

domingo, 20 de agosto de 2017

Vortaro de J-riismo

Riismo proponas igi Esperanton seksneŭtrala per uzo de la seksneŭtrala pronomo “ri”, per uzo de virseksa sufikso “-iĉ-” analoga al la ina sufikso “-in-”, kaj per seksneŭtraligo de ĉiuj radikoj de Esperanto, inkluzive de la proksimume tridek radikoj, kiuj tradicie estas klare iĉaj (ekzemple “patro”, “frato”, “reĝo” ktp). J-riismo estas variaĵo de riismo, kiu konsentas kun la uzo de “ri” kaj la enkonduko de “-iĉ-”, sed kiu konsideras la ŝanĝon de la signifo de trideko da Fundamentaj kaj plejparte tre oftaj radikoj problema kaj malfacile enkondukebla, kaj kiu sekve proponas la enkondukon de novaj seksneŭtralaj radikoj, kiuj povus esti uzataj anstataŭ la tradiciaj iĉaj radikoj.

Por eviti arbitrecon en la elekto de la novaj radikoj, kaj por plifaciligi ilian lerneblecon, J-riismo proponas enkonduki tiujn novajn radikojn en tute sistema maniero, per eta modifo al la tradicia iĉa radiko laŭ la jenaj tri principoj:

  1. Oni aldonas “j” post la unua vokalo de la koncerna radiko.
  2. Se la unua vokalo estas “i”, oni anstataŭigas ĝin per “ej”.  
  3. Se la unuan vokalon samsilabe sekvas “ŭ” aŭ “r”, oni anstataŭigas tiun “ŭ” aŭ “r” per “j”.
Ekzemple, laŭ la unua principo eblas krei la seksneŭtralan vorton “pajtro” surbaze de la tradicia vorto “patro”, laŭ la dua principo eblas krei la seksneŭtralan vorton “fejlo” surbaze de “filo”, kaj laŭ la tria principo eblas krei la seksneŭtralan “frajlo” surbaze de “fraŭlo”.

En tiu ĉi blogero ni montros ĉiujn seksneŭtralajn vortojn, kiuj laŭ ni estas enkondukindaj surbaze de ĉi tiuj tri principoj. Krome ni listigas kelkajn seksneŭtralajn kunmetitajn vortojn, kiuj laŭ ni estas uzindaj anstataŭ unuradikaj iĉaj vortoj. Fine ni listigas plurajn radikojn, kiujn ni pro diversaj kialoj konsideras interpreteblaj en seksneŭtrala maniero malgraŭ tio, ke Bertilo Wennergren listigas ilin kiel iĉaj aŭ inaj radikoj en sia artikolo “Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto”.

Jen la novaj seksneŭtralaj radikoj kreitaj laŭ la unua regulo de J-riismo: 
  • pajtro (el patro)
  • frajto (el frato)
  • ajvo (el avo)
  • nejpo (el nepo)
  • ojnklo (el onklo)
  • nejvo (el nevo)
  • kujzo (el kuzo)
  • ejdzo (el edzo)
  • knajbo (el knabo)
  • bujbo (el bubo)
  • rejĝo (el reĝo)
  • cajro (el caro)
  • dujko (el duko)
  • grajfo (el grafo)
  • bajrono (el barono)
  • kajvaliro (el kavaliro)
  • dajmo (el damo)
  • mojnaĥo (el monaĥo)
  • ajbato (el abato)
Jen la novaj seksneŭtralaj radikoj kreitaj laŭ la dua regulo de J-riismo:
  • fejlo (el filo)
  • vejro (el viro)
  • sejnjoro (el sinjoro)
  • fejanĉo (el fianĉo)
  • vejdvo (el vidvo)
  • prejnco (el princo)
  • ĝejgolo (el ĝigolo)
Kaj jen la novaj seksneŭtralaj radikoj kreitaj laŭ la tria regulo de J-riismo:
  • frajlo (el fraŭlo)
  • majkizo (el markizo)
  • lojdo (el lordo)

Ekzistas ankaŭ kelkaj sekse markitaj radikoj, por kiuj tute ne havas sencon enkonduki novan seksneŭtralan radikon, ĉar tia aŭ jam ekzistas aŭ ne estus senchava:
  • masklo: Oni prefere uzu iĉo.
  • femalo: Oni prefere uzu ino.
  • taŭro: Oni prefere uzu boviĉo.
  • stalono: Oni prefere uzu ĉevaliĉo.
  • boko: Oni prefere uzu kapriĉo.
  • okso: Oni prefere uzu eksboviĉo, kastrita boviĉo aŭ simple boviĉo.
  • kapono: Oni prefere uzu ekskokiĉo, kastrita kokiĉo aŭ simple kokiĉo.
  • pulardo: Oni prefere uzu ekskokino, kastrita kokino aŭ simple kokino.
  • guno: Oni prefere uzu negravediĝinta bovinojunbovino.

Ĉe la sekvaj kvin sekse markitaj radikoj, ni dubas pri la uzindeco de aparta radiko por ili, kaj tial proponas anstataŭe esprimi ilin per kunmetaĵoj aŭ alternativa esprimo:
  • ĝentlemano: Ni proponas uzi ĝentilvejro.
  • putino: Ni proponas uzi sekslaboristo, seksumisto, amoristoprostituito.
  • senjoro: Ni proponas uzi tersejnjoro, feŭda sejnjoro aŭ simple sejnjoro (notu ke sejnjoro ankaŭ estas la seksneŭtrala formo por sinjoro).
  • konkubo: Ni proponas uzi kvazaŭejdzo.
  • siro: Ni proponas uzi dajmosejnjoro depende de la intencita signifo.

En sia artikolo “Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto”, Bertilo Wennergren dividas la Esperantajn radikojn por homoj kaj bestoj en virseksajn, inajn kaj sekse neŭtrajn radikojn surbaze de analizo de la tradicia lingvouzo (krome estas simila listo en la artikolo "Esperanto kaj sekso" de Markos Kramer, kiu celas plidetaligi la analizon de Bertilo Wennergren). En siaj komentoj pri la listo, Bertilo klarigas, ke por pluraj radikoj estas malfacile determini, ĉu ilia signifo estas sekse neŭtra aŭ ĉu ili esprimas certan seksan signifon. Ekzemple, estas socia fakto, ke (almenaŭ laŭ la oficiala historio) ĉiuj papoj ĝis nun estis iĉaj. Sed tio estas fakto pri la mondo, kaj ne nepre pri la signifo de la vorto "papo". Kvankam Bertilo agnoskas tion, ri tamen decidas listigi "papo" kiel iĉan radikon. La ĉi-rilate tute similan vorton "kardinalo" ri tamen ja klasas kiel seksneŭtralan radikon. Ni preferas pli sisteme ol Bertilo apliki la principon, ke okaze de dubo oni klasigu radikon kiel seksneŭtralan. Sekve ni konsideras vortojn kiel "papo", "rabeno", "imamo", "ŝaho", "ŝoguno" kaj "gejŝo" kiel jam seksneŭtralajn, tiel ke ne indas apliki la J-riisman transformon al ili.

Iom simila la situacio estas ĉe nomoj de mitaj estaĵoj, kiuj en la koncernaj mitoj havas specifan sekson. Kompreneble, kiam oni rerakontas la tradiciajn mitojn, en kiuj rolas tiuj estaĵoj, oni konservas ilian sekson. Sed oni ankaŭ uzas tiajn vortojn por aliaj celoj, ekzemple por metafore paroli pri la ecoj de iu persono, aŭ por nomi similan estaĵon en iu novelpensita fikciaĵo. En ĉi tiaj uzoj, oni permesas al si uzi tiajn vortojn ankaŭ por homoj aŭ fikciaj estaĵoj, kiuj dividas nur kelkajn el siaj ecoj kun la mitaj estaĵoj el la tradicia formo de la mito, de kie venas la nomo. Se oni ne plu konsideras la sekson kiel pli esencan econ ol aliaj ecoj de vivuloj, ne plu ekzistas bona kialo por konsideri erara la uzon de tiaj vortoj por homo aŭ fikcia estaĵo, kies sekso ne koincidas kun tiu el la origina mito. Ekzemple, se eblas metafore uzi la vorton "muzo" por arte kreema vejrino, certe ankaŭ eblas metafore uzi "muzo" por ajna arte kreema persono sendepende de la sekso. Kaj se eblas verki novelon en kiu rolas inaj amazonoj, kiuj kelkrilate similas kaj alirilate malsimilas al la amazonoj de la greka mitologio, tiam ankaŭ eblas verki novelon, en kiu rolas socio de amazonoj konsistanta el inaj, iĉaj kaj sekse neduumaj amazonoj.

La vorto "orfo" laŭ ni estis simple misklasita de Bertilo: Jam en 2014 Markos en sia artikolo "Esperanto kaj sekso" listigis "orfo" en la unua kategorio,
do kune kun radikoj kiel "kelnero", "studento", "anglo", "germano", "amiko" ktp, kiuj estas sekse nemarkitaj, sed tamen tradicie estis ofte interpretitaj kiel iĉaj, kiam ili estis uzataj por paroli pri specifa persono, ĉar oni emis aldoni "-in-" al tiuj vortoj ĉiam, kiam tio eblas. Nun tamen oni malpli kaj malpli emas tiel sisteme aldoni "-in-" al tiaj vortoj, kaj sekve ili iĝas tute seksneŭtralaj. Ja en J-riismo ni certe volas uzi la radikojn el tiu kategorio senŝanĝe en
seksneŭtrala signifo. La ĝenerale plej fidinda metodo por scii, ĉu iu vorto apartenas al tiu kategorio aŭ al la kategorio de klare iĉaj radikoj estas la observado de la uzo de la simpla (sen-afiksa) multenombra formo. Ĉar "orfoj" estas de Zamenhof ĝis nun ĉiam uzata en seksneŭtrala senco, kaj estis ĝenerale preferata al "georfoj" por tiu senco, la radiko "orfo" apartenas al ĉi tiu kategorio, kaj ne al la kategorio de klare iĉaj radikoj.

Jen la listo de ĉiuj radikoj, kiujn Bertilo klasas kiel iĉajn aŭ inajn, sed kiujn ni pro la ĉi-supre klarigitaj kialoj aŭ pro similaj motivoj konsideras jam nun interpreteblaj kiel seksneŭtralaj, tiel ke ne necesas apliki la J-riisman transformon al ili:
  • papo
  • rabeno
  • imamo
  • suzereno
  • ŝaho
  • emiro
  • ŝoguno
  • mikado
  • daimio
  • samurajo
  • gejŝo
  • matrono
  • eŭnuko
  • meretrico
  • hetajro
  • almeo
  • muzo
  • amazono
  • primadono
  • furio
  • nimfo
  • gorgono
  • sireno
  • parco
  • megero
  • orfo

Ekzistas du paroj de maloftaj vortoj, kiuj bezonas apartan atenton, ĉar ili estas jam uzataj en maniero, kiu ne sekvas la tradician sistemon de seksmarkado en Esperanto: La vortoj “begino” kaj “begardo” estas uzataj por la inaj kaj iĉaj membroj de duon-mojnaĥeca religia ordo, kiu dum 800 jaroj (ĝis la morto de la lasta begino en 2013) ekzistis en pluraj eŭropaj landoj. Anstataŭ transpreni du apartajn radikojn “begin/o” kaj “begard/o”, laŭ ni preferindas havi unu seksneŭtralan radikon “beg/o”, el kiuj regule eblas formi la vortojn “beg/in/o” kaj “beg/iĉ/o”. La pli ofta ina formo tiel eĉ restas neŝanĝita, eĉ se ĝia analizo ŝanĝiĝas. Simila paro estas la iĉa “inkubo” kaj la ina “sukubo”, mitologiaj esprimoj por diablo/demono alpreninta homecan formon por sekskuniĝo. Ĉar la komuna parto de la du radikoj (“kub/”) jam estas radiko en Esperanto, ni proponas apliki la J-riismajn regulojn al tiu komuna parto por formi novan seksneŭtralan radikon “kujb/”, el kiuj eblas formi la vortojn “kujbiĉo” (=inkubo) kaj “kujbino” (=sekubo).
  • bego (el begino/begardo)
  • kujbo (el inkubo/sekubo)

Iom specialan situacion ankaŭ prezentas la radiko "subreto": Ĝi nomas komedian karakteron, kiu estas ĉiam prezentata kiel ina kaj kiel havanta plurajn el la trajtoj, kiujn la tradicia eŭropa seksismo projekcias al inoj. La rolo de subreto do antaŭsupozas ian seksismon. Se oni provas krei seksneŭtralan radikon analogan al ĝi, oni devus iel forigi la inecon el la signifo de "subreto", sed ne klaras, kio tiam povas resti el la signifo de "subreto", krom ke temas pri komedia karaktero. Eble la koncerna seksneŭtrala radiko povus nomi ajnan komedian rolon prezentatan laŭ iaj seksismaj antaŭjuĝoj. Sed tio daŭre estus tre ĝenerala nocio, kaj aldono de "-in-" ne nepre rezultus precize en la senco de "subreto", ĉar ja imageblas ankaŭ tute alispecaj seksisme inecaj komediaj karakteroj, bazitaj sur aliaj antaŭjuĝoj pri inoj ol tiuj, sur kiuj la rolo de subreto baziĝas. Laŭ ni do ne havas sencon enkonduki tian seksneŭtralan novradikon.

Fine, la radiko "madono" aperas inter la inaj radikoj en la artikolo de Bertilo, sed ĝi ne vere estas radiko por nomi inojn. Kiel propra nomo, "Madono" estas alternativa nomo por la Di-patrinon Mario, sed kiel minuskle skribita komuna radiko ĝi nomas nur bildigojn de Madono/Mario, kaj tiaj bildigoj ja ne estas inoj. Do ankaŭ por ĉi tiu radiko ne indas enkonduki seksneŭtralan analogaĵon.

Kiam ni elprovis la aplikadon de la J-riismaj reguloj al multaj radikoj, ni ankaŭ pripensis aldoni la jenan kvaran regulon: 
  • Se la unuan vokalon jam sekvas “j”, oni forigas tiun “j”.
Ni ekzemple pensis, ke tiel eblas krei la seksneŭtralan formon "geŝo" (de "gejŝo"). Sed ĉar ni finfine decidis, ke "gejŝo" apartenas al la radikoj, kiujn jam eblas interpreti seksneŭtrale (interalie ĉar en la frua tempo de la gejŝoj fakte ekzistis iĉaj gejŝoj), tiu regulo ne plu estis bezonata. Se iam montriĝos, ke tamen estas iu seksneŭtraliginda radiko kun "j" post la unua vokalo, oni povus reaktivigi ĉi tiun regulon.

2 comentarios:

  1. En la listo de radikoj la vorto "mastro" mankas kiu laŭ la reguloj de J-riismo fariĝus "majstro". Sed majstro estas tute alia radiko kun alia senco. Ankaŭ la kvara regulo "Se la unuan vokalon jam sekvas “j”, oni forigas tiun “j” ne estus aplikebla sen ŝanĝi la radikon "majstro" al "mastro" en tiu ĉi kazo.

    ResponderBorrar
  2. Mi tre sxatas la gxeneralan ideon de la J-riismo, kvankam iom gxenas al mi la foje pli malfacila prononco de la formo kun enigita J. Pro tio mi ne certas cxu oni ne prefere kreus paralele al tiuj 30 seksfiksitaj radikoj tute novajn radikojn, kiujn oni povus preni el lingvo aux lingvoj, kiu(j) jam tiel funkcias, t.e. en kiuj la baza radiko por frato kaj fratino, por sinjoro kaj sinjorino ktp. samas, kiel la turka aux japana lingvoj. Tiu havus la aldonan avantagxon, ke iuj eksterhindeuxroplingvaj radikoj venus en la kernan vortaron de Esperanto.

    ResponderBorrar