Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

viernes, 8 de marzo de 2019

Ekdisvastiĝas nova sufikso por neduumuloj: -ip-

Antaŭ iom pli ol jaro aperis nia artikolo pri J-riismo en Egalecen. Kelkajn semajnojn poste, do antaŭ preskaŭ tuta jaro, en la fejsbuka grupo Seksa egaleco en Esperanto aperis demando de sekse neduuma Esperantisto el Brazilo pri la eblo de afikso kun la signifo "neduuma". Mi tiam havis la ideon, ke tio plej bone funkcius, se temus pri sufikso, kiu analoge al la sufiksoj "-in-" kaj "-iĉ-" konsistus el "i" sekvata de konsonanto. Konsiderinte ĉiujn konsonantojn kun la celo eviti kolizion kun alia samsona aŭ similsona lingva elemento, mi venis al la konkludo, ke "-ip-" estas la plej bona kandidato, do mi proponis ĝin en komento en tiu fejsbuka grupo.

Do la ideo estas, ke de la seksneŭtrala "amiko" oni povu derivi ne nur "amikino" (= "ina amiko") kaj "amikiĉo" (= iĉa/virseksa amiko), sed ankaŭ "amikipo" (= "neduuma amiko"). Simile ĉe ĉiuj aliaj radikoj, inkluzive de la J-sistemaj, ekzemple "frajtipo" = "neduuma frajto".

Dum la Novjara Renkontiĝo mi babilis pri seksneŭtrala lingvaĵo kun mia Akademia kolego Kirilo Brosch, kaj ri tiam menciis, ke laŭ ri oni povus uzi "-ip-" kiel sufikson por neduumuloj – ri do sendepende de mi venis al la sama ideo kiel mi kelkajn monatojn pli frue, surbaze de la samaj konsideroj, kiujn mi ĵus skizis.

Komence de Januaro mi retbabilis kun neduuma Esperantisto el Nederlando, kiu havas kontakton kaj al Kirilo kaj al mi, kaj ni komencis babili pri "-ip-". Ri mem entuziasmiĝis pri ĝi, kaj baldaŭ poste rakontis al mi pri alia neduumulo, kiu ankaŭ opiniis ĝin bona propono. Iomete poste mi retbabilis kun la supre menciita neduumulo el Brazilo, kaj ankaŭ ri nun klare esprimis sian subtenon al "-ip-". Do la propono jam komencas disvastiĝi, kaj ĉi tiu blogero eble kontribuos al ĝia plua disvastiĝo...

La ĵus menciita neduumulo el Nederlando antaŭnelonge demandis min pri reta teksto pri "-ip-", ĉe kiu interesatoj povas ricevi pli da informoj pri "-ip-", do jen la ĉefa kialo, pro kiu mi verkis ĉi tiun blogeron.

Aldone al "-ip-" oni povas analoge al "-nj-" kaj "-ĉj-" uzi "-pj-" por krei karesnomojn por neduumuloj. Ĉi-rilate ankaŭ indas mencii la jam diversloke faritan proponon uzi "-j-" kiel seksneŭtralan analogaĵon al "-nj-", "-ĉj-" kaj "-pj-". Notu la gravan diferencon inter seksneŭtrala esprimo kaj esprimo por neduumeco: Se mi nomas iun amikon "Alepjo", mi per tiu uzo de la sufikso "-pj-" komunikas, ke temas pri neduumulo, dum la seksneŭtrala karesformo "Alejo" nenion komunikus pri la sekso de la priparolata persono.

lunes, 14 de enero de 2019

Prelego kaj diskutrondo pri J-riismo ĉe du renkontiĝoj

Ĉi-jare mi partoprenis du novjarajn Esperantajn aranĝojn: NR (Novjara Renkontiĝo) kaj JES (Junulara E-Semajno), ambaŭ en Germanujo. Ĉe ambaŭ mi organizis programeron kun la titolo "Seksa egaleco en Esperanto: Ĉu J-riismo estas bona solvo?", kiu konsistis el 30-minuta prelego de mi, sekvata de diskutrondo. En ĉi tiu blogero mi raportos pri tiuj programeroj kaj iuj eksterprogramaj diskutoj, kiujn mi havis kun aliaj partoprenantoj pri la temo.

En mia prelego, mi unue klarigis iom la socian evoluon, kiu estas la motoro por seksegaleca kaj seksneŭtrala lingvouzo, nome la ŝanĝiĝintan komprenon pri seksaj roloj, seksa identeco kaj seksa egaleco. Mi emfazis, ke tio jam ŝanĝis la lingvouzon en diversaj lingvoj: Unue superregis ŝanĝoj, kiuj simetriigis la rilaton inter inaj kaj iĉaj formoj en la lingvouzo, ekzemple la uzo de "li aŭ ŝi" anstataŭ la tradicia uzo de "li" por nespecifa persono, aŭ la malpliiĝo de la tradicia tendenco ĉiam aldoni -in-, kiam vorto kiel kuracist(in)o estas uzata por paroli pri ino. Pli lastatempe, aldoniĝas la emo inkluzivigi sekse neduumajn personojn, kio kontribuis al la disvastiĝo de la singulara they en la angla, al la ekuzo de formoj kiel elle kaj amigue en la hispana kaj al la kreskanta uzo de ri en Esperanto. Poste mi klarigis la problemon de la ĉirkaŭ tridek klare iĉaj radikoj en Esperanto kaj prezentis la eblajn manierojn solvi tiun problemon. Mi klarigis, kial mi preferas la J-sistemajn novradikojn kiel "pajtro" kaj "ejdzo". Fine de la prelego mi klarigis, kiel evoluis mia persona lingvouzo kaj kiel mi nun sentas min pri tio: "Finfine mi povas mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, anstataŭ esti katenita de la lingvo!"

Jen la projekciprezento de mia prelego. Notu, ke mi decidis iom apartigi la diskuton pri seksneŭtrala pronomo disde la diskuto pri seksneŭtralaj radikoj. Pro tio mi uzis la esprimon J-sistemo por la sistemo por novaj seksneŭtralaj radikoj kun aldona J. Kiam oni kombinas la J-sistemon kun uzado de ri, tio nomiĝas J-riismo, sed teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple J-ĝiismo.

Unue ni estis ĉe NR, kiu estas renkontiĝo por ĉiuj generacioj. Al ĝi venas relative multaj familioj kun infanoj, sed ankaŭ sen-infanaj maljunuloj, mezaĝuloj kaj kelkaj junuloj. Mian programeron partoprenis entute ĉirkaŭ 25 homoj, kiuj estis plejparte mezaĝuloj kaj maljunuloj, sed ankaŭ ĉeestis tri-kvar adoleskantoj kaj unu-du junuloj de la aĝogrupo 20-35.

Komence de la diskutrondo ĉe NR venis relative pozitivaj reagoj, kiuj maksimume kritikis iun detalon aŭ petis pliklarigon de io, ekzemple kio estas la problemo pri seksneŭtrala uzo de radikoj kiel patro kaj edzo, aŭ kio estas la problemo pri la seksneŭtraliga uzo de ge-. Unu el la plej pozitivaj reagoj venis de unu el la adoleskantoj, kiu en posta tago mem organizis programeron pri GLAT-rilataj temoj. Pluraj partoprenantoj montris komprenemon pri tio, ke la tradicia lingvouzo iĝis problemo pro la klarigitaj sociaj evoluoj. Fine de la diskutrondo estis ankaŭ kelkaj pli negativaj respondoj, kiuj kritikis, ke la proponitaj ŝanĝoj al la lingvo estas pli drastaj ol la problemoj, kiujn ili solvas. Bedaŭrinde, la diskutrondo devis esti interrompita post 30 minutoj, ĉar la sekva programero komenciĝis en nia ĉambro (ial la organizantoj ne bone atentis, ke mi petis 90 minutojn por mia programero). Post la oficiala finiĝo de la programero, mi ankoraŭ pludiskutis en la koridoro kun ses aŭ sep homoj, kiuj plejparte havis pozitivan sintenon al miaj streboj.

Multaj el tiuj, kiu esprimis sin dum la diskutrondo, esprimis sian opinion kaj pri la pronomo ri kaj pri la problemo de la substantivoj. Por mi estis pozitiva surprizo, ke praktike ĉiuj esprimis sin akcepteme rilate al la pronomo ri, almenaŭ kiam temas pri parolado pri neduumuloj. La fakto, ke ankoraŭ estis signife malpli da akceptemo rilate al la J-sistemaj novradikoj, laŭ mi klarigeblas per tio, ke homoj ĝenerale estas pli skeptikaj pri io tute nova ol pri io, pri kio ili jam plurfoje aŭdis.

Post NR ni iris al JES, kiu celas ĉefe junulojn, sed kiun ankaŭ partoprenas relative multaj mezaĝuloj kaj kelkaj maljunuloj kaj familioj kun infanoj. Partoprenis ĝin almenaŭ du neduumuloj, kaj oni jam relative ofte aŭdas ri en normalaj konversacioj, ĉefe por paroli pri neduumulo aŭ pri nespecifa persono, dum la uzo de ri por specifa ina aŭ iĉa persono restas malofta ankaŭ tie. Mian programeron partoprenis nur ĉirkaŭ dek homoj, eble ĉar estis relative multaj interesaj programeroj samtempe kaj ĝi okazis je la lasta plena tago de JES, kiam multaj homoj jam estis lacaj de tute semajno da esperantumado.

En la diskutrondo, ĉiuj partoprenantoj akceptis, ke temas pri sufiĉe grava socia problemo por pravigi ŝanĝon en la lingvouzo, do ni diskutis praktike nur pri la detaloj de tiu necesa ŝanĝo.

Kiam ni diskutis pri tio, ĉu preferindas la J-sistemo aŭ la parentismo (do la uzo de seksneŭtralaj novradikoj bazitaj je naciaj lingvoj, ekzemple parento kaj spozo), Bertilo Wennergren atentigis pri tio, ke ĝis nun la J-sistemo estas la sola propono, kiu plene solvas la problemon de la tradicie iĉaj substantivoj, dum ĉiuj ĝis nun proponitaj versioj de parentismo listigas nur kelkajn novradikojn kaj tiel povus konduki al situacio, en kiu la problemo estos nur duone solvita.

Iu demandis pri la vorto koramiko en la J-sistemo, kaj mi klarigis, ke ĝi same kiel amiko estas seksneŭtrala. En la diskuto pri tio aperis la argumento, ke koramiko praktike estas same iĉa kiel edzo, kaj ke la propono uzi ĝin seksneŭtrale do estas same problema kiel la seksneŭtrala uzo de aliaj tradicie iĉaj vortoj kiel edzo kaj patro. Teorie oni povus enkonduki ajmiko kaj korajmiko por eviti tiun problemon, sed fakte amiko estas en la efektiva lingvouzo jam simile seksneŭtrala kiel kolego kaj najbaro, do estus strange enkonduki novan seksneŭtralan radikon por ĝi sed ne por vortoj kiel kolego kaj najbaro. La problemo do fontas el tio, ke la kunmetaĵo koramiko en la lingvouzo de multaj esperantistoj estas pli klare iĉa ol la simpla vorto amiko. Mi ankoraŭ sufiĉe multe cerbumis pri tiu problemo post la diskutrondo kaj venis al la konkludo, ke aldone al la argumento bazita je la signifo de amiko, estas ankaŭ tute bona pravigo por doni seksneŭtralan interpreton al koramiko sed ne al edzo – bazita nur sur la signifo de tiu kunmetaĵo en la efektiva lingvouo: Ĉar la tradicia emo aldoni -in- ĉiam kiam eblas ankoraŭ restis pli forta ĉe iuj vortoj (kiel maljunulo) ol ĉe aliaj (kiel kuracisto), tiuj vortoj en ununombra uzo daŭre povas interpretiĝi kiel iĉaj. Do por esti certa, ĉu iu vorto estas principe seksneŭtrala aŭ ne, la plej bona kriterio estas konsideri kiel praktike uziĝas la multenombra formo. Multenombre, la vorto edzoj ĉiam rilatas al nur-iĉa grupo, dum por miksita grupo oni nepre uzas geedzoj. Aliflanke, jam nun estas normale diri "Ili estas koramikoj" sen aldono de ge-, kiam oni parolas pri aliseksema paro. Do laŭ ĉi tiu multenombra kriterio, koramiko jam estas principe seksneŭtrala, sed vortoj kiel edzo kaj patro ne.

Fine de la diskuto unu partoprenanto ankaŭ prezentis la ofte regurditan argumenton pri la malfacileco de la prononca distingo inter ri kaj li, do ni ankaŭ devis trairi regurdon de la kutimaj kontraŭargumentoj, nome ke oni ĉiuokaze devas lerni prononce distingi r kaj l en Esperanto pro vortoparoj kiel ripo/lipo, kaj – plej grave – ke ri ĉiuokaze jam tiugrade eniris la efektivan lingvouzon, ke apenaŭ plu eblas ŝanĝi ĝin. Mi fakte emas konsenti, ke se ni estus en la jaro 1980 – kaj eble ankaŭ se ni estus en la jaro 2010 – estus bone pledi por prononce pli oportunaj formoj kiel bigi, sed intertempe jam venkis ri, do mi opinias tiujn diskutojn tro malfruaj kaj ne plu indaj. Ni koncentriĝu je tiuj evoluoj, kiuj nur nun ekestiĝas, ĉar ĉe ili konscia pesado de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ĉiu solvo povas ankoraŭ kontribui al kiel eble plej bona lingva evoluo.

Mi ankaŭ ekster miaj programeroj diskutis iom pri seksneŭtrala lingvaĵo kun diversaj partoprenantoj de ambaŭ renkontiĝoj. Interalie temis ankaŭ pri la temo de seksneŭtralaj esprimmanieroj en la germana, kiu ankaŭ tre interesas min, ĉar la germanan mi ja uzas tre multe, tiel ke mi forte sentas la problemon, ke estas tre malfacile paroli seksneŭtrale en la germana.

Unu interesa diskuto, kiun mi havis pri seksneŭtrala lingvaĵo en Esperanto estis kun Hanso, usona esperantistiĉo, kiu eklernis Esperanton nur en 2015, sed tamen jam parolas ĝin je ege alta nivelo kaj havas tre profundan komprenon de esperantologio.

Hanso argumentis, ke dum la uzo de ri por paroli pri neduumuloj estas jam vaste akceptata kaj praktikata en la junulara Esperanto-movado, la uzo de ri por paroli pri nespecifa persono aŭ por paroli pri specifa ina aŭ iĉa persono estas praktikata plejparte de homoj, kiuj celas politikan agitadon, kaj do ne estas same natura parto de la efektiva lingvouzo kiel la uzo de ri por neduumuloj. Aldone ri argumentis (simile kiel iu partoprenanto de la diskutrondo ĉe NR), ke uzado de ri por specifa ina aŭ iĉa persono povus krei la malĝustan impreson, ke oni parolas pri neduumulo. Pro ĉi tiuj kialoj, Hanso uzas ri nur por neduumuloj, kaj uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono, tamen agnoskante, ke laŭ sia kompreno de la pronomo ri, ri devus diri li, ŝi aŭ ri por inkluzivi ankaŭ neduumulojn.

Kvankam mi opinias, ke politika agitado ne estas la plej taŭga vorto por priskribi la fenomenon, mi ja povas konsenti, ke plejparte temas pri io tia, kiam homoj daŭre uzas ri ankaŭ por specifaj inaj kaj iĉaj personoj. Tamen mia impreso estas, ke la uzado de ri por nespecifaj pesonoj jam estas tiom disvastiĝinta, ke facile eblas trovi esperantistojn, kiuj faras ĝin nature, sen politikaj motivoj. En la diskuto pri tio, Hanso komencis paroli pri la lingvouzo en la TEJO-komitato, kie laŭ ri oni ĉefe uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono. Iomete poste ri aldonis, ke la tradicieca uzado de li por paroli pri nespecifa persono de nedifinita sekso ankaŭ estas daŭre praktikata en la TEJO-komitato, ĉefe de orient-eŭropanoj kaj preskaŭ same multe kiel la uzado de ri por nespecifa persono. Per tiu klarigo, ri nerekte agnoskis, ke en tiu medio la uzo de ri por nespecifa persono jam estas pli kutima ol la uzo de li por nespecifa persono, kio al mi ŝajnis bona pruvo por tio, ke ĝi estas survoje al pli vasta akceptiĝo.

Ĉiuokaze tiu kriterio, ĉu ies lingvouzo estas motivita per politika agitado, ne ŝajnas al mi aparte grava: Homoj povas havi diversajn motivojn por preferi iun esprimmanieron al alia. Kial oni anatemu nur politikajn motivojn, kiuj ja ĝenerale estas nur malfacile distingeblaj de motivoj bazitaj je konsideroj pri etiko kaj respektemo?

Ankoraŭ ne estas tute klare, ĉu finfine la lingvokomunumo akceptos ri nur por neduumuloj, aŭ ĉu ĝi akceptos ĝin kiel ĝeneralan seksneŭtralan pronomon. Tamen laŭ mi la dua alternativo estas plej verŝajna. Ĝis nun, la nacilingva evoluo plej simila al la evoluo pri ri en Esperanto estas tiu de la sveda pronomo hen, kaj ankaŭ ĝi estas akceptata ne nur kiel pronomo por neduumuloj, sed ankaŭ kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo. Mi ĉiuokaze ege esperas, ke la pronomo ri akceptiĝos kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo, ĉar estus ege ĝene ĉiam devi diri li, ŝi aŭ ri kiam oni parolas pri nespecifa persono de nedifinita sekso.

domingo, 24 de junio de 2018

En-familia uzo de J-riisma Esperanto

Mi (Markos) estas paĉjo de tri denaskuloj, kiuj nun havas 8, 5 kaj 2 jarojn kaj kiuj kreskas kun kvar lingvoj: La rusa de la panjo, Esperanto de mi, kaj la luksemburga kaj germana de la ĉirkaŭaĵo. Lastatempe mi faris etajn – sed por mi gravajn – ŝanĝojn al la maniero kiel mi parolas Esperanton al ili: Mi uzas J-riisman Esperanton, do mi uzas la sekse neŭtralan pronomon ri kaj kelkajn sekse neŭtralajn novradikojn kiel pajtro, fejlo, ejdzo, rejĝo kaj prejnco. En ĉi tiu artikolo mi klarigos miajn motivojn por tiu ŝanĝo kaj priskribos miajn praktikajn spertojn kun ĝi en la kunteksto de en-familia uzo de Esperanto.

Antaŭhistorio kaj personaj motivoj

De multaj jaroj mi interesiĝas pri seksa egaleco kaj la rajtoj de seksaj malplimultoj. La paŝojn, kiujn la Okcidentaj socioj ekde la 1960aj jaroj faris direkte al plia egaleco inter inoj kaj iĉoj kaj por la rajtoj de samseksemuloj kaj transseksuloj, mi opinias grava kontribuo al la soci-etika plibonigo de tiuj socioj. Sed laŭ mi ni iris ĝis nun nur parton de la irenda vojo: Daŭre restas multo farenda por atingi kulturon, en kiu inoj kaj iĉoj havas egalajn ŝancojn evoluigi sian personecon sen premoj kaj danĝeroj rezultantaj el la restaĵoj de nia historie patriarĥisma kulturo. Kaj nur lastatempe ekestis konscio pri la socia diskriminacio kontraŭ sekse neduumaj homoj, do homoj kiuj identiĝas nek kiel nur-inaj nek kiel nur-iĉaj, kaj kontraŭ interseksuloj, do homoj kiuj naskiĝis kun organoj nek tute inaj nek tute iĉaj: Ili ofte estas traktataj malhumane kaj devigataj konformiĝi al la tradicia duuma kompreno de sekseco.

De pluraj jaroj min aparte interesas lingvaj aspektoj de seksa egaleco kaj seksa neŭtraleco: Ja en preskaŭ ĉiuj lingvoj troviĝas diversaj esprimoj, gramatikaj reguloj kaj lingvaj kutimoj, kiuj historie estiĝis surbaze de la tiama antaŭsupozo, ke ĉiu homo estas aŭ nur-ina aŭ nur-iĉa, kaj surbaze de la tiama emo konsideri la iĉecon normala kaj la inecon io aparte menciinda.

En Esperanto ekzemple temas pri la distingo inter la pronomoj li kaj ŝi kaj la tradicia duvizaĝeco de li: Unuflanke ĝi servas kiel pronomo por paroli pri iĉo, aliflanke ĝi servas kiel ĝenerala pronomo uzenda kiam oni parolas pri nespecifa persono aŭ pri specifa persono de nekonata sekso. La deviga mencio de la sekso de persono ekzistas krom ĉe la triapersonaj pronomoj ankaŭ ĉe ĉirkaŭ tridek substantivoj, kiuj plejparte esprimas parenco-rilaton (ekzemple patro/patrino, filo/filino, edzo/edzino) aŭ nobelan titolon (ekzemple reĝo/reĝino, princo/princino, duko/dukino). Kaj la egaligo de iĉa kaj ĝenerala formo troviĝas krom ĉe la pronomo li ankaŭ ĉe la plej granda klaso de person-substantivoj, kiu inter multaj aliaj entenas ekzemple la substantivojn instruisto, kuracisto, sekretario, studento, anglo, ĉino, brazilano, kristano, belulo, riĉulo, urbestro, ĥorestro, amiko kaj najbaro.

Kun la ŝanĝiĝanta socia kompreno pri tio, kio estas sekso, kiujn formojn ĝi povas alpreni kaj kiugrade ĝi gravas por difini niajn interhomajn rilatojn, ankaŭ iom post iom ŝanĝiĝas niaj lingvoj. Tamen la lingva ŝanĝo ofte okazas pli malrapide ol la ĝin kaŭzanta socia ŝanĝo, ĉefe kiam temas pri la gramatikaj aspektoj de la lingvo. En Esperanto, jam ekde la 1970aj jaroj estiĝis la emo uzi esprimojn kiel li aŭ ŝi, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, kaj malpliiĝis la emo ĉiam kiam eble aldoni -in- al substantivoj kiel instruisto, studento, brazilano, riĉulo kaj amiko, kio fortigis la sekse neŭtralan interpreton de tiuj substantivoj. Pli lastatempa kaj ĝis nun malpli forta tendenco estas la emo de pli kaj pli da Esperantistoj uzi la la virseksan sufikson -iĉ- paralele al -in- kaj la sekse neŭtralan pronomon ri. Ĉi tiuj du lingveroj origine estis proponitaj jam en la 1970aj jaroj, sed ilia praktika uzado ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis neglektebla. Notu ke kelkaj el la uzantoj de ri uzas ĝin nur por paroli pri nespecifaj personoj kaj pri specifaj personoj de nekonata sekso, dum aliaj uzas ri ankaŭ por specifaj personoj de konata sekso.

Ankaŭ en aliaj lingvoj okazas similaj ŝanĝoj bazitaj sur ideoj de seksa egaleco: En la angla preskaŭ tute malaperis la antaŭe tre kutima uzado de man en la ĝenerala senco de homo. La uzo de he por nespecifa persono de ajna sekso ankaŭ signife malpliiĝis, kaj lastatempe la singulara uzo de they iĝis la plej populara alternativo al ĝi (tia uzo de they jam ekzistis historie, sed longe estis apenaŭ praktikata). En la sveda lingvo en 2012 subite famiĝis la jam de 1966 ekzistanta propono uzi hen kiel sekse neŭtralan pronomon, kaj jam en 2014 la Sveda Akademio decidis enmeti ĝin en sian oficialan vortliston. En la hispana lingvo en inismaj kaj transseksulaj rondoj pli kaj pli populariĝas la sekse neŭtrala pronomo elle kaj sekse neŭtralaj formoj de substantivoj, ekzemple amigue ('amiko'), derivita de amiga ('amikino') kaj amigo ('amikiĉo').

Mi longe restis skeptika pri la neceso de ri kaj pri ĝiaj ŝancoj enradikiĝi en la lingvouzon. Kio finfine konvinkis min pri ĝia neceso estis la fakto, ke sen ri ne eblas respektoplene paroli pri sekse neduumaj homoj. Aldone, vidante ke en Svedujo jam populariĝis la pronomo hen, kaj ke pli kaj pli da precipe junaj Esperantistoj komencas uzadi la pronomon ri, mi konvinkiĝis, ke ri havas tre bonajn ŝancojn enradikiĝi.

Tial mi jam en 2016 komencis uzi la pronomon ri por paroli pri nespecifaj personoj de ajna sekso (kaj malpli ofte por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj). Tio fakte estis nur tre eta ŝanĝo al mia lingvouzo, ĉar ja plej ofte oni parolas pri specifaj personoj, do estis nur relative malmultaj situacioj, en kiuj mi uzi ri. Niaj du pli junaj infanoj estis tiam tri kaj nul jarojn aĝoj, do ili ne konscie rimarkis la ŝanĝon. La plej aĝa, tiam sesjara, ja konscie rimarkis ĝin, kaj mi klarigis al ri la signifon de ri kaj miajn kialojn por uzi ĝin. Ri senprobleme akceptis tion, kaj post kelkaj monatoj komencis mem foje uzi ri. Iomete poste mi ankaŭ komencis foje uzi -iĉ-, ĉefe en la memstara vorto iĉo, ĉar min jam de jaroj ĝenis la manko de esprimo paralela al ino.

Se pluos la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo, Esperanto signife adaptiĝos al la ŝanĝiĝinta socia kompreno pri kio estas sekso: La eblo ne mencii la sekson de persono kiam ĝi ne estas grava bone konformas al la fakto, ke la sekso de persono iĝis malpli grava faktoro por difini niajn interhomajn rilatojn. Aldone ĝi helpas eviti lingvajn komplikaĵojn, kiuj rezultus, se oni ĝeneraligus la devigan markadon de sekso al neduumaj seksaj identecoj. En la situacioj, en kiuj ial tamen menciindas la sekso, oni povas senprobleme fari tion per la sufiksoj -in- kaj -iĉ- kaj/aŭ per la uzo de la pronomoj ŝi kaj li anstataŭ ri. La fakto, ke la inaj kaj iĉaj sufiksoj kaj pronomoj funkcias simetrie bone koheras kun la moderna vidpunkto, ke ne ekzistas hierarĥio inter la du seksoj.

Sed restas unu problemo, kiun la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo ne kontentige alfrontas: Temas pri la ĉirkaŭ tridek tradicie klare virseksaj substantivoj kiel patro, filo, edzo, reĝo kaj princo. Ja ekzistas la propono uzi ĉi tiujn radikojn seksneŭtrale kaj uzi la formojn patriĉo, filiĉo ktp por la iĉa signifo. Sed tiu propono estas apenaŭ praktikata en la praktiko, signife malpli ol la uzado de ri kaj la uzado de -iĉ- en aliaj kuntekstoj. Laŭ mi la ĉefa kialo por tiu malsukceso estas la problemo, ke tiu propono kaŭzus daŭrajn miskomprenojn dum la certe bezonata transira tempo, dum kiu ĝi devas konkurenci kun la tradicia lingvouzo: Eĉ se oni konscias pri la propono, oni povas miskompreni homojn pro nescio pri tio, ĉu ili uzas tiujn radikojn seksneŭtrale laŭ tiu propono, aŭ iĉe laŭ la tradicia lingvouzo.

Unu maniero eviti ĉi tiun problemon estas uzi novajn seksneŭtralajn radikojn anstataŭ la tradiciajn iĉajn radikojn. Sed tio levas plurajn demandojn: Kiel elekti tiujn novajn radikojn? Kiel certigi ke ne estos miloj da konkurencaj proponoj? Kaj kiel fari elekton, kiu estos facile lernebla kaj ekuzebla? En 2014, mi verkis la artikolon Esperanto kaj sekso, en kiu mi analizis la esprimadon de sekso en tradicia Esperanto kaj la diversajn pli kaj malpli sukcesajn proponojn por modifi tiun sistemon. Fine de tiu artikolo mi faris proponon pri respondo al tiuj demandoj: Baze la propono estas, ke oni sisteme kreas tridekon da novaj sekse neŭtralaj substantivoj per tio, ke oni aldonas la literon j post la unua vokalo de la koncerna tradicia iĉa substantivo. Krome, se tiu vokalo estas i, oni ŝanĝas ĝin al e por faciligi la prononcadon. Tiel estiĝas ekzemple la sekse neŭtralaj substantivoj pajtro, fejlo, ejdzo, rejĝo kaj prejnco. Se oni ial volas mencii la sekson, oni faras tion per aldono de -in--iĉ-. Ekzemple pajtrino kaj pajtriĉo havas la signifojn de patrino kaj patro. Sed oni nun ankaŭ povas diri pajtro sen indiki la sekson, ekzemple por paroli pri nespecifa pajtro de ajna sekso, aŭ por paroli pri sekse neduuma pajtro. La ideo uzi tiujn novajn seksneŭtralajn substantivojn aldone al la seksneŭtrala pronomo ri intertempe ricevis la nomon J-riismo.

Dum iom da tempo J-riismo estis nur teoria propono tute ne praktikata en la reala lingvouzo. Sed en 2016 pri ĝi entuziasmiĝis la argentina Esperantisto Luko Cerante, kaj ri komencis verki blogon pri ĝi. En 2017 ni komencis interŝanĝi niajn ideojn pri ĝi, plibonigis kelkajn detalojn de la propono kaj kune verkis artikolon pri ĝi, kiu en Februaro ĉi-jare estis publikigita de la blogo Egalecen. Kvankam la artikolo ankaŭ vekis kelkajn negativajn reagojn, la reagoj de tiuj Esperantistoj, kiuj entute havas seriozan intereson pri lingva seksa egaleco kaj pri respektoplena parolado pri neduumuloj, estis plejparte pozitivaj. Baldaŭ poste mi ankaŭ aŭdis pri jam okazintaj efektivaj uzoj de J-riismo. Pro tiuj pozitivaj reagoj, mi iĝis pli esperplena pri tio, ke J-riismo enradikiĝos, kaj decidis, ke mi kiel ĝia origina proponinto mem kontribuu al tio per efektiva uzado de tiuj novaj seksneŭtralaj radikoj. Ĉar plejparto de mia efektiva lingvouzo okazas hejme kun miaj fejloj, mi do decidis paroli J-riisme kun ili.

La elprova fazo

Komence mi havis dubojn pri tio, ĉu mi eble malhelpus al miaj fejloj per tiu decido. Se tiu lingvouzo ne baldaŭ iĝos vaste konata, tio povus malhelpi la komunikadon inter ili kaj aliaj Esperantistoj. Tamen, la ideo ja neniam estis, ke ili ne plu aŭdu la tradician Esperanton. Ili daŭre renkontos ĝin en libroj kaj en komunikado kun aliaj Esperantistoj ekster nia familio. La bona afero pri J-riismo kompare kun la pli frua riisma propono seksneŭtraligi la signifon de vortoj kiel patro, filo, edzo kaj reĝo ja estas, ke J-riismo povas tute harmonie kunekzisti kun la tradicia lingvaĵo: Simple estos iuj sinonimo-paroj kiel pajtriĉo=patro kaj pajtrino=patrino, sed sinonimojn miaj fejloj ĉiuokaze renkontas, ekzemple malsanulejo=hospitalo kaj harsapo=ŝampuo.

Ĉiuokaze, iam mi decidis simple ekprovi la aferon. Miajn unuajn provojn mi faris kun nia plej eta, dujaraĝa fejlo. Ri ĉiuokaze ankoraŭ estas en la fazo, en kiu ri daŭre devas diveni la signifojn de niaj vortoj el la kunteksto, do por ri tio ne vere kaŭzis aldonajn malfacilaĵojn. La ŝanĝo en la lingvouzo kun ri konsistis ĉefe el la ekuzo de fejlo, frajto kaj ajvo, kaj iom malpli ofte pajtro. Krome mi komencis uzi ri iom pli ol antaŭe. Mi nur malofte sentis la bezonon aldoni la sufiksojn -in- kaj -iĉ- al tiuj vortoj, ĉar plej ofte la sekso ne estas tiom grava, ke necesas aparte mencii ĝin. Fakte, tiu unua praktika elprovado de J-riismo igis min multe pli kontenta pri mia lingvouzo, ĉar min jam de jaroj ĝenis, ke iuj lingvaj reguloj kaj kutimoj premas min mencii la sekson de persono eĉ kiam mi konsideras ĝin tute nemenciinda. Nun mi finfine havis praktike uzeblan manieron eviti tiun premon, do mencii la sekson nur tiam, kiam mi efektive konsideras ĝin menciinda!

Pro tiu sperto de kontenteco, mi rapide vastigis la elprovadon al la lingvouzo kun mia kvinjara meza fejlo. Ĉar ri jam estis multe pli alkutimiĝinta al la tradicia lingvouzo ol la dujaraĝulo, mi komence serĉis situaciojn, en kiuj mi povas enkonduki J-riismajn esprimojn sen kaŭzi mankon de kompreno. Ekzemple, mi komencis uzi ajvino kaj ajviĉo anstataŭ avino kaj avo. Ri komprenis ambaŭ vortojn senprobleme el la kunteksto, pro ilia simileco al avino/avinjo kaj avĉjo. Nur poste mi enkondukis la seksneŭtralan formo ajvo, ekzemple menciante, ke ri havas kvar ajvojn, la du ajvinojn kaj la du ajviĉojn. Tiu iom-post-ioma enkonduko tute bone funkciis, sen ke ri iam ajn protestus pro la strangeco de miaj novaj esprimoj.

La sistema transiro

En la komenca elprova fazo mi parolis J-riisme nur kiam mi estis nur kun miaj du plej junaj fejloj, aŭ kun nur unu el ili. Pro la bonaj spertoj, kiujn mi havis kun ili, mi decidis eliri el la elprova fazo kaj komenci sisteme uzi ĝin kun ĉiuj familianoj. Do en Marto ĉi-jare mi petis mian ejdzon, kiu ĝis tiam nur malmulte sciis pri la afero, legi la artikolon de Luko kaj mi. Ĉar ri prokrastis la legadon dum pli ol semajno, mi finfine simple parole klarigis al ri la enhavon de la artikolo. Mi informis rin pri la jamaj pozitivaj reagoj al nia artikolo kaj pri miaj bonaj spertoj en elprovado de J-riismo kun niaj du pli junaj fejloj, kaj menciis mian emon nun sisteme paroli J-riisme kun ĉiuj familianoj. Ri ne estis entuziasma pri la afero, sed ankaŭ ne vere kontraŭis, do mi restis ĉe mia plano.

Kun nia plej aĝa, okjara fejlo mi devis alfronti la aferon iom alie ol kun la du etuloj, ĉar ri jam havas tre evoluintan lingvan konscion. Mi klarigis la aferon al ri simile detale kiel al mia ejdzo. Fakte, tio ne estis la unua fojo, ke mi klarigis J-riismon al ri: Jam pasintan someron, kiam Luko kaj mi jam estis ekverkintaj nian artikolon pri J-riismo, mi klarigis la ideon de J-riismo al mia plej aĝa fejlo. Ria reago en Marto estis simila al la reago pasintsomere: Ri opiniis la novajn J-riismajn vortojn tute strangaj. Tio ne surprizis min, ĉar ja estas normale, ke oni opinias stranga tian devojiĝon de la kutima lingvouzo. Sed malsame ol pasintjare, mi ĉi-jare en Marto povis jam informi rin pri la pozitivaj reagoj, kiujn mi ricevis de aliaj Esperantistoj, pri miaj bonaj spertoj en la elprovado kun riaj du frajtetoj, kaj pri mia intenco ekparoli J-riisme kun ĉiuj familianoj ekde nun.

Mi tre rapide alkutimiĝis al la daŭra uzado de la novaj J-riismaj novradikoj, kaj nur tre malofte okazis al mi, ke mi neintence uzis iun tradician iĉan radikon anstataŭe. Mi ja sentis la eblon finfine mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, kiel grandan liberiĝon.

Iom pli hezitema mia lingvouzo tamen estis rilate al la pronomoj: Mi ja jam du jarojn antaŭe komencis uzi ri por paroli pri nespecifaj personoj, sed por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso mi antaŭe ne uzis ĝin. Eĉ post la sistema ekuzado de la J-riismaj novradikoj ankoraŭ relative ofte okazis al mi, ke mi uzis ŝili ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso tute ne gravis. Dum iom da tempo tio ne multe ĝenis min, kaj mi fokusis mian atenton al la sistema uzado de la J-riismaj novradikoj, lasante la pronom-elektadon al mia spontana lingvosento. Kompreneble, mia spontana lingvosento estis forte influita de la tradicia uzmaniero de pronomoj, do ofte okazis, ke mi uzis sekse markitan pronomon por remencii iun, kiun mi antaŭe menciis per seksneŭtrala substantivo. Tio iom post iom komencis ĝeni min, tiel ke mi ankaŭ faris la decidon transiri al pli sistema uzado de ri. Nun mi preskaŭ ne plu uzas li kaj ŝi en la hejma lingvouzo. Mi iom pli ofte ol antaŭe remencias la nomon de iu por eviti miskomprenon pri tio, pri kiu mi parolas. Sed tio en la tradicia lingvouzo ja same estas necesa kiam oni parolas pri unuseksa grupo de homoj. Kaj la plej multaj lingvoj en la mondo tute ne havas sekse markitajn pronomojn, kaj ankaŭ en tiuj lingvoj oni bone elturniĝas, same kiel mi nun faras en J-riisma Esperanto. Fakte, mi jam de multaj jaroj bone scipovas la svahilan, en kiu estas nur unu seksneŭtrala pronomo por la tria persono (yeye).

Dum la unuaj semajnoj de sistema J-riismumado kun miaj familianoj, mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo foje reagis negative al la novaj esprimmanieroj. Komence ĉefe temis pri negativaj komentoj pri la stranga sono de la J-riismaj novradikoj. Mia ejdzo krome foje esprimis sian miron pri tio, ke mi priskribas ian situacion sen mencii la sekson de la koncernuloj. Post malmultaj semajnoj mia ejdzo ŝajne alkutimiĝis al la novradikoj kaj ne plu komentis ilin. Sed kiam mi iom poste komencis pli sisteme uzadi ri ankaŭ por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso, mia ejdzo denove esprimis sian miron pri tio en iom negativa maniero. Ĉe nia plej aĝa fejlo la negativa komentado pri la novradikoj restis iom pli longe ol ĉe mia ejdzo, praktike ĝis la momento kiam mi komencis uzi ri pli multe. Tiam la negativaj komentoj pri ri anstataŭigis la antaŭajn komentojn pri la novradikoj. Intertempe, tiu negativa komentado praktike tute ĉesis.

Interesaj observoj

La J-riismaj novradikoj, kiujn mi praktike plej ofte uzas, estas fejlo, frajto, ajvo, ejdzo, pajtro, prejnco kaj rejĝo (pli-malpli laŭ la ordo de ofteco, komencante ĉe la plej ofta). Iom pli frue mi ankaŭ uzis knajbo relative ofte, sed nun mi pli ofte diras simple infano. Tamen estas situacioj, en kiuj mi preferas knajbo al infano, ekzemple kiam temas pri adoleskantoj (sed tiam mi plej ofte diras adoleskantojunulo). Same kiel knabo kaj knabino, la radiko knajbo estas ankaŭ neformale uzebla por juna plenkreskulo, do ĝi ne estas tute senutila. Ankaŭ la radikon vejro mi en la komenca fazo uzis iomete pli ol nun. Nun plej ofte sufiĉas al mi homo kaj – kiam aparte menciindas la plenkreskinteco – plenkreskulo.

Jam en la elprova fazo kun la du etuloj mi rimarkis, ke mi devas fari decidon pri tio, kion fari pri karesformoj kiel avinjo kaj panjo. La tradiciaj formoj avinjo kaj avĉjo ja ne estas pravigeblaj surbaze de la esprimoj ajvino kaj ajviĉo. Mi faris la decidon, ke mi uzos ajvinjo kaj ajviĉjo anstataŭ avinjo kaj avĉjo, sed pluuzos senŝanĝe tiujn karesformojn, kiuj estas pravigeblaj ankaŭ surbaze de la J-riismaj ne-karesaj formoj. Fakte, la solaj aliaj karesformoj, kiujn mi uzas, estas panjo, paĉjo, onjo kaj oĉjo, kaj ili ĉiuj estas pravigeblaj surbaze de la J-riismaj formoj pajtrino, pajtriĉo, ojnklino kaj ojnkliĉo.

La anstataŭigon de avĉjo per ajviĉjo mi konsideras pozitiva kromefiko de J-riismo, ĉar mi jam de multaj jaroj atentigis pri tio, ke avĉjo estas la plej malfacile prononcebla vorto de Esperanto. Pri tio mi havas interesan anekdoton: Iam antaŭ multaj jaroj mi menciis la malfacilan prononceblon de avĉjo al iu plenkreska denaskulo, kaj ri respondis: "Kial malfacila? Estas tute facile diri afĉjo." Efektive multaj homoj senkonscie simpligas la prononcon de avĉjo al afĉjo kaj tial ne rimarkas, kiel malfacile estas ĝuste prononci avĉjo.

Mi jam menciis, ke jam antaŭ ol mi transiris al J-riismo mi uzadis ri por paroli pri nespecifaj personoj kaj por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj, kaj ke tiun uzadon ankaŭ imitis nia plej aĝa fejlo. Simile, ri nun jam uzis la vorton frajto en parolado pri nespecifa frajto de nespecifa sekso. Notu, ke tiu uzado okazis en tempo, kiam ri ankoraŭ foje reagis negative al miaj uzoj de J-riismaj novradikoj. Mi iam atentigis rin pri tiu paradokso, sed ri klarigis, ke ri ja uzis la vorton frajto nur en situacio, kiam la sekso estis nekonata, dum mi uzas ĝin ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso estas konata. Alivorte, ri daŭre uzas la tradiciajn esprimojn en situacioj, en kiuj la sekso estas konata kaj duuma, sed en aliaj situacioj, ri jam uzas la J-riismajn novradikojn kaj la pronomon ri. Tio iom kontrastas kun mia enfamilia lingvouzo: Mi tute ne plu uzas la tradiciajn radikojn, kaj mencias la sekson per aldono de -in- kaj -iĉ- nur kiam mi opinias ĝin aparte menciinda.

Miaj du pli junaj fejloj ankaŭ jam uzis kelkajn J-riismajn esprimojn, sed en ilia aĝo tio estas tute ne surpriza: Ili ja ofte simple transprenas iun ĵus uzitan esprimon el la kunteksto, kaj ne estas tiel forte influitaj de multjara alkutimiĝo al certa lingvouzo kiel pli aĝaj homoj.

Mi apenaŭ plu sentas la bezonon uzi la prefikson ge-. La multenombraj formoj kiel fejloj kaj frajtoj estas sekse neŭtralaj, kio signifas ke oni povas uzi ilin kaj por paroli pri sekse miksitaj grupoj kaj por paroli pri grupoj, en kiuj ĉiuj havas la saman sekson. Teorie, oni povus uzi la prefikson ge- por emfazi, ke iu grupo de homoj estas sekse miksita. Sed la bezono emfazi tion por mi praktike neniam ekzistas. Eble oni foje povus utile uzi ĝin en la esprimo geejdzoj, se oni ial volas emfazi, ke oni parolas pri aliseksema paro. Sed por mi tia bezono ankoraŭ neniam aperis en mia plurmonata J-riismumado.

Konkludo kaj rigardo estontecen 

Pro konsideroj pri seksa egaleco kaj respekto al seksaj malplimultoj mi en 2014 proponis J-riismon kiel eblan manieron krei mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Intertempe ĝin subtenas pluraj aliaj Esperantistoj, kaj mi decidis praktiki ĝin en mia enfamilia lingvouzo kun mia ejdzo kaj niaj tri fejloj. Mi sentis liberiĝon kaj kontentiĝon pro la eblo finfine povi esprimi miajn pensojn tiel, kiel mi volas esprimi ilin, anstataŭ esti premata mencii la sekson de persono eĉ kiam mi ne volas mencii ĝin. Kompreneble dum iom da tempo okazis atendeblaj negativaj reagoj de mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo, sed tio plejparte jam pasis, kaj miaj ĝisnunaj praktikaj spertoj igas min pli konvinkita ol antaŭe, ke mi estas sur bona vojo.

Baldaŭ ni unuafoje post mia transiro al J-riismo iros al la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF), do mi jam cerbumas pri tio, kiel mi parolos tie. Mi supozas, ke kun la aliaj Esperantistoj tie mi ne sisteme uzos J-riismon, sed mi certe volas iom elprovi ĝin, almenaŭ kun tiuj, pri kiuj mi scias, ke ili jam konas la proponon. Aldone, mi verŝajne ankaŭ tie plejparte parolos J-riisme kun miaj familianoj, do la aliaj partoprenantoj certe havos la eblon aŭdi tion. Mi supozas, ke estos miksitaj reagoj al tio, sed la detalojn mi ne povas antaŭvidi. Do mi estas scivolema...

Oni ankoraŭ ne povas scii, ĉu J-riismo finfine enradikiĝos, sed mi estas relative optimisma pri tio, ke ĝi iom post iom disvastiĝos, unue pli multe en la junulara movado kaj inter GLAT-aj Esperantistoj, kaj poste ankaŭ en la resto de la movado. Mi do ekzemple opinias verŝajne, ke kiam miaj fejloj eniros la junularan movadon, J-riismo tie jam estos de kelkaj praktikata kaj de preskaŭ ĉiuj komprenata.

Sed ankaŭ ekzistas la eblo, ke venkos iu alia metodo por krei la mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Tiukaze povus okazi, ke mi iam transiros al la venkanta solvo kaj forlasos J-riismon. Sed unu afero estas klara: Mi ne plu reiros al la tradicia Esperanto, en kiu mankas tiaj seksneŭtralaj esprimoj.

domingo, 27 de mayo de 2018

Kial neduumuloj meritas atenton de la lingvo

Ĉi tio estas persona opinio mia (de Luko) pri neduumuloj kaj interseksuloj, kaj kial nia lingvo (same kiel ĉiu lingvo) devas respekti ilin, akcepti ke ili ekzistas, kaj provizi respektemajn manierojn por paroli pri kaj kun ili.

Unue, kion signifas tiuj vortoj?

  • Neduumulo estas homo, kiu ne identiĝas kun unu el la du klasikaj sociaj seksoj: ina kaj iĉa. Kelkaj sentas sian identecon kiel miksaĵon de ambaŭ, kiel alian aferon, kiel variadon inter unu kaj la alia (foje pli iĉa ol ina, foje pli ina ol iĉa, ktp) aŭ tute malakceptas la klasigon de homoj en fermitajn skatolojn nomatajn "sekso" aŭ "genro".
  • Interseksulo estas homo, kiu naskiĝis sen klara biologia sekso. Tio signifas, ke ri havas iun fizikan aŭ genan trajton, kiu ne kongruas kun iu el la du biologiaj seksoj. Ili povas havi enajn aŭ eksterajn seksajn organojn, kiuj estas nek inaj nek iĉaj, aŭ miksaĵo de ambaŭ. Ili ankaŭ povas havi genojn de ambaŭ seksoj. Fakte, la varieco de interseksuloj estas tiom granda, kiom interseksuloj mem ekzistas. Gravas mencii, ke multaj interseksuloj ja identiĝas kun unu socia sekso, same kiel multaj homoj kun difinita biologia sekso identiĝas kun alia socia sekso aŭ kun neniu.
Multaj neduumuloj montras (volonte aŭ ne) sian neduumecon uzante miksaĵon de komune iĉaj kaj komune inaj vestaĵoj, hararanĝoj, manieroj paroli, ktp. Oni nomas tiun stilon "androgina" (ambaŭseksa aŭ iĉina, el la grekaj vortoj por vejriĉo kaj vejrino). Tio ne signifas, ke nur homoj, kiuj uzas tian stilon, estas neduumuloj, multaj neduumuloj ŝajnas kiel inoj aŭ iĉoj. Kaj eĉ pli grave: multaj homoj identiĝas kiel neduumuloj, sed vivas en la socio kiel inoj aŭ iĉoj. 

Mi mem vivas mian vivon sen multe mencii, ke mi ne vere identiĝas kun iĉeco. Mi estas neduumulo, sed miaj ŝatoj kaj agoj estas sufiĉe similaj al tiuj de iĉo, ke mi ne devis klarigi al ĉiu, ke mi estas malsama, kaj ĉar estas pli facile en kelkaj lokoj vivi sen mencii tiajn aferojn, mi ne mencias ilin. Sed tio ne okazas al ĉiuj, kelkaj neduumuloj bezonas akcepton de socio por esti si mem, ĉar iliaj ŝatoj ne estas kaŝeblaj. Fakte mi ŝatus ekzemple povi uzi jupon aŭ robon, kaj esti nomita per sekse neŭtra pronomo, sed la malavantaĝoj en mia socio estus tro grandaj kaj por mi nun ne valoras la penon.

Kial neduumeco havas sencon?


Mi povas prezenti ĉi tiun demandon alimaniere: kion signifas esti ino/iĉo? Estas multaj respondoj al tiu demando, sed ĉiu havas siajn proprajn problemojn.
  • "Nu, tiuj estas la du biologiaj seksoj". Tiu estas ofta respondo ĉirkaŭ la mondo, kaj ĝi ŝajnas senchava, ni scias ke nia specio havas du biologiajn seksojn por reproduktado, eĉ en la genoj estas nur du seksoj, ĉu ne? Nu, kiel mi jam klarigis, interseksuloj ekzistas, kaj laŭ kelkaj kalkuloj, ili estas multe pli ol oni pensas. Kelkfoje nur la genoj ne kongruas kun la du biologiaj seksoj, dum la seksaj organoj estas normalaj, alifoje la eksteraj organoj estas tute normalaj sed internaj organoj ne kongruas aŭ tute ne ekzistas. Do, ĉu ni rajtas diri al interseksuloj, ke ili estas maloftaj kaj ke ili devas elekti seksan skatolon por bone vivi en nia socio? Mi opinias, ke tio ne estas morala. Simile, en multaj lokoj oni jam akceptas, ke homoj, kiuj naskiĝis kun unu klara biologia sekso, povas identiĝi kun la alia sekso, do por tiuj grandaj partoj de nia socio, sekso ne estas nur biologia afero.
  • "Ĝi signifas havi certan aspekton, kiu rilatas al tiu sekso". En nia socio oni povas vidi ke inoj uzas certajn vestaĵojn, hararanĝojn, kolorojn, ktp. dum iĉoj uzas malsamajn aferojn. Kaj ankaŭ vejriĉoj havas pli grandajn muskolojn dum vejrinoj havas mamojn. Ĉu ne? Sed, ĉu laŭ vi tio estas bona maniero difini "iĉo" kaj "ino"? Ĉu vi neniam vidis vejrinon kun mallonga hararo kiu ne ŝatas la rozan koloron, kiu uzas "iĉajn" vestaĵojn? Ĉu vi neniam vidis vejriĉon kun longa hararo kaj rozkolora ĉemizo? Ĉu vi neniam vidis vejrinon kun grandaj muskoloj kaj tre malgrandaj mamoj? Ĉu vi neniam vidis vejrinon, kiu perdis siajn mamojn pro mama kancero, aŭ eĉ decidis ke kirurgiisto forigu riajn mamojn por antaŭmalhelpi la aperon de kancero? Ĉu vi neniam vidi vejriĉon kun tre malgrandaj muskoloj, sen barbo, ktp.? Eĉ estas vejrinoj kun barbo (sen helpo de iĉaj hormonoj).
  • "La malsimilaĵoj estas en la cerbo". Se ni akceptus ke la malsimilaĵoj estas en la cerbo, kial ekzistas transuloj? Kial ekzistas neduumuloj? Kaj fakte, la malsimilaĵoj inter la "ina" kaj la "iĉa" cerboj ne estas sufiĉe bone studitaj. Unu studo konkludis, ke eĉ se ekzistas statistikaj etaj malsimilaĵoj inter ambaŭ cerboj, la variado estas tiom granda, ke oni ne povas diri ĉu iu cerbo estas de ino aŭ de iĉo kun certeco, kaj ke ne ekzistas "iĉa cerbo" aŭ "ina cerbo". Tio signifas ke plejofte ekzistas "inaj" trajtoj en cerboj de iĉoj, kaj "iĉaj" en tiuj de inoj. Multaj homoj pensas, ke malsamaj cerboj estas la kialo de malsamaj ŝatoj, karakteroj, kaj eĉ inteligenteco. Kelkaj el tiuj estas nur senkialaj misinterpretoj. Sed multaj el tiuj aferoj varias laŭ socio, loko, familio, kaj jaro de naskiĝo. Multaj homoj ne scias ekzemple, ke antaŭ pli ol cent jaroj, la roza koloro apartenis al iĉoj, ne al inoj. Ĉiuj trajtoj varias, ne ekzistas unu konata mensa trajto kiu okazas nur en unu sekso.
  • "Ili estas sociaj roloj por reproduktado". Ĉu do homo kiu ne povas aŭ ne volas havi idojn aŭ amrilaton estas nek iĉo nek ino? Kial oni devas elekti unu el du skatoloj pri reproduktado se oni ne volas havi idojn aŭ povas adopti anstataŭe? Ĉiu alia socia rolo jam mortis aŭ mortas: vejrinoj laboras kaj rajtas fari ion ajn sen havi ejdziĉon, almenaŭ en pluraj landoj. Kaj kiu socia rolo aplikiĝas al ĉiuj?
  • "Ili estas kulturaj konstruaĵoj". Jes, mi konsentas, do ĉu ni povas akcepti novan kulturan konstruon, nome neduumecon? Aŭ pli precize, ĉu ni akceptu ke kelkaj homoj ne ŝatas tiun kulturan konstruaĵon? Ĉu ni povas akcepti, ke sekso ne plu estas tiel grava en nia socio, kaj ke kelkaj homoj ne volas elekti klason?
  • "Mi sentas min tiel". Bonege! Tio estas sufiĉa kialo. Sed, ĉu vi rajtas trudi al ĉiuj vian senton? Multaj homoj ne sentas sin kiel "iĉo" aŭ "ino", ĉu ni povas akcepti tion kaj akcepti kelkajn vortojn en niaj lingvoj, kiujn ili povos uzi por si?

Bonvolu ne pensi, ke ĉi tio estas atako al via sento kiel iĉo aŭ ino, mi nur provas montri, ke la identiĝo de neduumuloj estas tiel respektinda kaj komprenebla kiel la via.

Finaj pensoj.


Neduumeco ne malaperos, ĝi eĉ kreskos kiam homoj kiel mi iĝos pli videblaj kaj pliaj sociaj malsimilaĵoj kaj kliŝoj malaperos. Ni devas akcepti ĝian ekziston same kiel jam multaj akceptis la ekziston de samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transuloj, ktp.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, neduumeco havas sencon, kaj neduumuloj meritas akcepton, respekton, kaj kelkajn vortojn, kujn ili povos uzi sen identiĝi kiel inoj aŭ iĉoj.

En ĉi tiu blogo ni proponas aron da vortoj, kiu permesas al neduumuloj paroli pri si mem, kaj al aliaj parolantoj paroli pri kaj kun ili. Bonvolu legi niajn aliajn blogerojn pri tiuj vortoj.

Kiel neduumulo, mi kredas ke ni (neduumuloj kaj homoj akceptemaj al neduumeco) devas konsenti pri solvo por ĉi tiu lingva problemo, por ke ni povu anteŭeniri pri pli gravaj aferoj uzante la lingvon. Kaj ni kredas ke la solvo proponita en ĉi tiu blogo estas sufiĉe bona, objektiva, kaj facile realigebla.

Dankon por via legado.

Luko.

miércoles, 23 de mayo de 2018

J-riisma originala rakonto: Tunelo 34


Saluton! Mi estas Luko. Ĉi-foje mi prezentas al vi etan sciencfikcian rakonton verkita de mi mem. Ĉi tio estas la unua afero, kiun mi verkas (kaj finas). Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin, kaj ke mi kapablos verki pliajn aferojn estontece.
Do, jen ĝi:


Kiam ili eniris la ĉambron, mi sidis malgaje, rigardante miajn manojn sur la tablo. Ili aliris min kun seriozaj vizaĝoj, kvazaŭ ili estus pridemandontaj krimulon. Tio igis min senti min eĉ malpli bone. Mi ne kapablis kredi kion mi faris. Sed mi faris. Nun mi devis alfronti mian sorton.

La ruĝhara vejro ŝajnis iomete pli trankvila ol la aliaj du homoj. Ri klare estis la aŭtoritato inter ili, do ri sidiĝis unue dum la aliaj du staris apud ri, kvazaŭ protektuloj. Kial ri bezonus protekton? Mi estis detruita kaj estis forlasinta ĉiun emon vivi, kaj ili verŝajne sentis tion.

Ĉiuokaze, ri sidiĝis kaj rigardis min dum kelkaj sekundoj, kvazaŭ ri klopodus kompreni min. Kiom malfacile! Ja tion, kio okazis al mi, neniu komprenus. Sed ri provis. Poste, kiam ri enuis, ri parolis al mi.

-Saluton, mi estas Eŝid

-Saluton.

-Vi scias, kio sekvas, ĉu ne?

-Mi kredas- Mi respondis mallonge.

-Ĉu vi diros ion?

-Ĉu vi volas tion?

-Kompreneble, eble vi havas gravajn aferojn por rakonti.

-Tute ne.

-Mi certas, ke jes. Estas aferoj, kiuj helpus nin antaŭmalhelpi estontajn...  okazaĵojn- Diris ri mokante.

-Nu, mi povus rakonti multajn aferojn, sed aŭskultu: nenio vere helpos, la “okazaĵo” estas pasinta, kaj mia sorto estas determinita.

-Bonvolu, vi havas nenion por perdi- Ri diris, surprize ridetante al mi.

-Bone, ĉiuokaze, vi ne foriros ĝis kiam vi havos ion, do ni faru ĉi tion pli rapide.

“Antaŭ kelkaj tagoj mi promenis tra la tunelo 34. Ĝi havis la oftajn malhelajn lumojn de la nokto, kaj ŝajnis tute malplena. Mi estis iranta al la Centra Kolonio, ĉar mia vivo en Lunaj Aeroj preskaŭ mortis. Mia ejdzo ĵus estis reirinta al Tero, kaj ri probable ne revenus. Ni sciis, ke ni verŝajne neniam estus kune denove, kaj mi ne povis vivi sen ri. Klare, ĉar mi estas malforta por decidi tiajn aferojn. Mi ankaŭ ne plu povis loĝi tie ĉar ni loĝis ĉe ria ojnklo.

-Ne interesas nin, kial vi estis tie- Diris la vejro malantaŭ Eŝid. –Iru denove al la parto pri la tunelo.

-Laŭ via deziro. La tunelo estis malhela kaj mi sentis ankaŭ min malhela. La aero havis malmultan oksigenon, mi sentis min kvazaŭ grimpante monton malgraŭ la malmulta gravito. Lumoj estingiĝis kaj denove eklumiĝis kiel en terurfilmo. Mi nur vidis unu homon. Ri estis malalta juna vejro, ĉirkaŭ 26-jara, kun longa barbo kaj mallongaj haroj. Ri ne rigardis min, laŭ mia scio, sed ri estis saĝa, ri ne rigardis min por ke neniu parolu. Mi plu marŝis rapide, mi komencis senti min malsekura, kvankam delonge nenio estis okazinta en tiu tunelo. Sed tiam mi sentis tremon, la plej etan movon, eĉ sen iu sono akompananta.

La vejro malantaŭ Eŝid ŝajnis timigita, ri probable neniam aŭskultis tiajn historiojn de iu kiu spertis ilin, sed ri sciis pri kio mi parolis.

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, kiam homoj jam estis koloniigintaj Lunon, grupo da homoj estis amuziĝantaj en subtera ĉambro, kiam ili aŭdis tiun... tremon, tiun danĝerecan senton. Ili silentis pro la surprizo, sed tiam unu el ili parolis, kaj tio estis la fino. Sekureca filmilo elsendis al la ĉefa kolonio, kiel ĉiu alia filmilo en la Luno, sed ĝi subite malŝaltiĝis.

La AI, kiu analizis la videojn, rapide rimarkis, ke io okazis, ĝi ne estis nur filmilo malŝaltiĝinta pro teĥnikaj kialoj. La AI informis la aŭtoritaton de la Rigardstacio. Ri tuj telefonis la policon, kaj ili decidis iri mem rigardi la ĉambron.

Ili pretigis la ekipaĵon, okaze ke la tunelo aŭ la ĉambro estus barita. Ili rapidis, “ĉiu sekundo valoras” ili diris. La ĉefa policano decidis alporti filmilojn.

La tunelo kiu kondukis al la konstruaĵaro estis simila al tiu, kiun mi priskribis al la homoj antaŭ mi. La grupo alvenis silente al la loko, estis nenio dirinda, ĉiuj sciis, ke ili verŝajne trovos kadavrojn, kaj neniu ŝatis tiun ideon.

Kiam ili alvenis, ili vidis sensurprize, ke la plafono de la ĉambro falis tute, ĝi estis plena je ŝtonoj. “Mi kredas, ke nenio saveblas ĉi tie” diris la ĉefulo, “ni...” ri subite eksilentis, ri sentis ĝin, la etan movon, la aliaj ankaŭ sentis ĝin. Ri retrankviliĝis kaj parolis al la maltrankvilaj policanoj “ni simple foriru kaj...”. Kaj tio estis la fino denove. La AI kiu analizadis iliajn filmilojn vidis per nur eta sekundo la aĵon kiu kaŭzis la disfalon, kaj ĝi ne povis kredi siajn sentojn. Ĝi sendis la informon al la Konsilistaro.

La Konsilistaro decidis malfermi la tunelojn kaj ĉiujn subterajn konstruaĵojn. Pliaj disfaloj okazis dum homoj klopodis preni utilajn rimedojn kaj porti ilin al la surfaco. Tiuj, kiuj rigardis la filmojn, komencis proponi ideojn, unu elstaris. Kelkaj homoj transvivis post kiam ili sentis la tremojn, kaj la nura afero, kiun ili faris malsame, estis silenti, ili tute silentis post la tremoj, do tiu fariĝis la akceptita teorio. Tiuj aĵoj ne volis, ke ni parolu.

Ekde tiam, ĉiu kiu alvenis aŭ naskis en la Kolonio devis rigardi la filmojn por scii kio okazis. Kiam mi estis sufiĉe plenkreska por rigardi ilin, mi preskaŭ svenis. La nura signifa filmo estis la dua, pri la policanoj kiuj alvenis al la ĉambro. Ĝi ne estis klara, kaj oni devis rigardi ĝin tre malrapide, sed oni povis vidi tiun aĵon. Ĝi estis ia robota... vermo, kvazaŭ tre rapida bormaŝino, sed ĝi ne aspektis kiel io ajn kreita de homoj.

Ekstremaj leĝoj estis kreitaj por antaŭmalhelpi, ke la kolonio estu atakita. Malmultaj homoj ricevis permeson uzi la tunelojn por transportado. Neniu havis permeson paroli subtere, ĉiuj devis porti sonregistrilojn, kiuj kaj registrus se la uzanto parolus, kaj rimarkus se vermoj reaperus. Kaj se iu parolis, ri devis resti tie dum semajno, ĉar la Konsilistaro timis, ke la vermoj sekvus rin al la kolonio, al la surfaco.

Tamen, la puno estis la plej malagrabla parto. Se iu parolis en la tuneloj kaj iel transvivis, ri estus resendata al Tero por suferi la graviton dum almenaŭ 50 jaroj (la plimulto el ni perdis nian kapablon eĉ stari sur Tero post multaj jaroj sur Luno). Se iu kuris por savi sin, sen atendi unu semajnon, do riskante la vivojn de ĉiuj en la kolonio, ri neniam povus reveni al Luno. Fakte, ĉi tio neniam okazis, sed se la vermoj sekvus iun ĝis la kolonio, tiu estus resendita al ĉambro en la tuneloj por kontentigi la vermojn.

Do, mi daŭre rakontis al la vejro.

-Post senti tion, mi sciis, ke mi ne devis paroli. Mi klopodis marŝi silente, sed la tremoj sekvis min. Mi neniam aŭdis pri simila okazaĵo. La vermoj normale foriras se oni ne parolas. Do mi ekrapidis, kaj subite mi estis kuranta. Tiam, unu vermo aperis malantaŭ mi. Vi scias, ke mi ne parolis ĝis tiu momento, mi havis la sonregistrilon, sed ĝi aperis malgraŭ tio.

-Kaj tiam vi kriis.

-Jes, mi kriis, memkompreneble, estis grandega metala vermo sekvanta min, mi tute kriis. Ili ŝajnis kvazaŭ ludante per mi, ili facile povus mortigi min.

-Kaj tiel vi gvidis ilin al la kolonio.

-Mi ne sciis, kion mi faris.

-Sed vi faris.

-Ne igu min pensi pri tio.

-Nu, mi kredas, ke tio sufiĉas, ni foriru.

-Atendu, ĉu vi portos min nun?

-Ne al la ĉambro- ri flustris.

-Kien?

-Al Tero.

-Kio?!- Mi ne povis kredi tion, sed mi sentis, ke ri ne mensogis.

-Vi devas silenti, sed ni neniam portus homojn en la tunelojn, tio estas kaj barbara kaj danĝera. Sed homoj devas kredi tion, tiel ili neniam parolos aŭ kuros en la tuneloj.

-Sed mi faris.

-Ni scias, sed la damaĝo estas farita, se vi reirus al la tuneloj vi farus plian damaĝon.
-Tio estas bona argumento, mi supozas.

Ili portis min al Tero. Mi timis, ke ĝia gravito mortigus min dolorege, ke ĝi detruus min ene same kiel la varmoj detruis la tunelojn, sed ili mensogis tiurilate ankaŭ. Ili igis min kuŝi sur lito ĝis kiam ni alvenis al gravitbaseno: granda naĝbaseno por homoj ne alkutimiĝintaj al Tera gravito.

Ĝi estis sufiĉe varma kaj granda, ĝia profundo variis inter mia alto kaj triono de mia alto por infanoj. Mi restis en la mezo. Ili elprenis min kaj kuŝigis min sur lito dufoje tage, kie mi sekiĝis kaj faris miajn necesaĵojn. La vera doloro estis kiam ili injektis al mi nanorobotojn, kiuj riparis kaj plifortigis miajn ostojn kaj muskolojn, kaj protektis min kontraŭ Teraj infekto-kaŭzantoj.

Ili diris al mi, ke mi devis resti tie dum du jaroj, sed ĝi valoris la penon. Mi ne ŝatis Teron antaŭe, sed nun ĝi ŝajnis multe pli viva ol Luno, mi volas diri, kompreneble ĝi havas pli da vivaĵoj, sed nun mi sentis ilin. Mi sentis la miliardojn da homoj, bestoj kaj plantoj kiuj spiris ĝian aeron. Mi sentis la historion de la homaro sur Tero, la historion de miaj prauloj, mian historion.

Kelkajn tagojn antaŭ la fino de mia preparado, iu venis anstataŭ la flegisto.

-Ziel?- Mia ejdzo. Mi ekploris tuj. Mi volis vidi rin ekde kiam mi alvenis. Fakte, ekde kiam ri foriris el Lunaj Aeroj, sed mi devis resti en la baseno.

-Via amiko Eŝid rakontis al mi, ke vi estas ĉi tie.

-Mi amas vin, mi vere bedaŭras ne sekvi vin.

-Ne zorgu kara prejnco, mi ne forlasus vin denove.



(Grandan dankon al Markos Kramer pro ria provlegado kaj korektado)