Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

viernes, 8 de marzo de 2019

Ekdisvastiĝas nova sufikso por neduumuloj: -ip-

Antaŭ iom pli ol jaro aperis nia artikolo pri J-riismo en Egalecen. Kelkajn semajnojn poste, do antaŭ preskaŭ tuta jaro, en la fejsbuka grupo Seksa egaleco en Esperanto aperis demando de sekse neduuma Esperantisto el Brazilo pri la eblo de afikso kun la signifo "neduuma". Mi tiam havis la ideon, ke tio plej bone funkcius, se temus pri sufikso, kiu analoge al la sufiksoj "-in-" kaj "-iĉ-" konsistus el "i" sekvata de konsonanto. Konsiderinte ĉiujn konsonantojn kun la celo eviti kolizion kun alia samsona aŭ similsona lingva elemento, mi venis al la konkludo, ke "-ip-" estas la plej bona kandidato, do mi proponis ĝin en komento en tiu fejsbuka grupo.

Do la ideo estas, ke de la seksneŭtrala "amiko" oni povu derivi ne nur "amikino" (= "ina amiko") kaj "amikiĉo" (= iĉa/virseksa amiko), sed ankaŭ "amikipo" (= "neduuma amiko"). Simile ĉe ĉiuj aliaj radikoj, inkluzive de la J-sistemaj, ekzemple "frajtipo" = "neduuma frajto".

Dum la Novjara Renkontiĝo mi babilis pri seksneŭtrala lingvaĵo kun mia Akademia kolego Kirilo Brosch, kaj ri tiam menciis, ke laŭ ri oni povus uzi "-ip-" kiel sufikson por neduumuloj – ri do sendepende de mi venis al la sama ideo kiel mi kelkajn monatojn pli frue, surbaze de la samaj konsideroj, kiujn mi ĵus skizis.

Komence de Januaro mi retbabilis kun neduuma Esperantisto el Nederlando, kiu havas kontakton kaj al Kirilo kaj al mi, kaj ni komencis babili pri "-ip-". Ri mem entuziasmiĝis pri ĝi, kaj baldaŭ poste rakontis al mi pri alia neduumulo, kiu ankaŭ opiniis ĝin bona propono. Iomete poste mi retbabilis kun la supre menciita neduumulo el Brazilo, kaj ankaŭ ri nun klare esprimis sian subtenon al "-ip-". Do la propono jam komencas disvastiĝi, kaj ĉi tiu blogero eble kontribuos al ĝia plua disvastiĝo...

La ĵus menciita neduumulo el Nederlando antaŭnelonge demandis min pri reta teksto pri "-ip-", ĉe kiu interesatoj povas ricevi pli da informoj pri "-ip-", do jen la ĉefa kialo, pro kiu mi verkis ĉi tiun blogeron.

Aldone al "-ip-" oni povas analoge al "-nj-" kaj "-ĉj-" uzi "-pj-" por krei karesnomojn por neduumuloj. Ĉi-rilate ankaŭ indas mencii la jam diversloke faritan proponon uzi "-j-" kiel seksneŭtralan analogaĵon al "-nj-", "-ĉj-" kaj "-pj-". Notu la gravan diferencon inter seksneŭtrala esprimo kaj esprimo por neduumeco: Se mi nomas iun amikon "Alepjo", mi per tiu uzo de la sufikso "-pj-" komunikas, ke temas pri neduumulo, dum la seksneŭtrala karesformo "Alejo" nenion komunikus pri la sekso de la priparolata persono.

lunes, 14 de enero de 2019

Prelego kaj diskutrondo pri J-riismo ĉe du renkontiĝoj

Ĉi-jare mi partoprenis du novjarajn Esperantajn aranĝojn: NR (Novjara Renkontiĝo) kaj JES (Junulara E-Semajno), ambaŭ en Germanujo. Ĉe ambaŭ mi organizis programeron kun la titolo "Seksa egaleco en Esperanto: Ĉu J-riismo estas bona solvo?", kiu konsistis el 30-minuta prelego de mi, sekvata de diskutrondo. En ĉi tiu blogero mi raportos pri tiuj programeroj kaj iuj eksterprogramaj diskutoj, kiujn mi havis kun aliaj partoprenantoj pri la temo.

En mia prelego, mi unue klarigis iom la socian evoluon, kiu estas la motoro por seksegaleca kaj seksneŭtrala lingvouzo, nome la ŝanĝiĝintan komprenon pri seksaj roloj, seksa identeco kaj seksa egaleco. Mi emfazis, ke tio jam ŝanĝis la lingvouzon en diversaj lingvoj: Unue superregis ŝanĝoj, kiuj simetriigis la rilaton inter inaj kaj iĉaj formoj en la lingvouzo, ekzemple la uzo de "li aŭ ŝi" anstataŭ la tradicia uzo de "li" por nespecifa persono, aŭ la malpliiĝo de la tradicia tendenco ĉiam aldoni -in-, kiam vorto kiel kuracist(in)o estas uzata por paroli pri ino. Pli lastatempe, aldoniĝas la emo inkluzivigi sekse neduumajn personojn, kio kontribuis al la disvastiĝo de la singulara they en la angla, al la ekuzo de formoj kiel elle kaj amigue en la hispana kaj al la kreskanta uzo de ri en Esperanto. Poste mi klarigis la problemon de la ĉirkaŭ tridek klare iĉaj radikoj en Esperanto kaj prezentis la eblajn manierojn solvi tiun problemon. Mi klarigis, kial mi preferas la J-sistemajn novradikojn kiel "pajtro" kaj "ejdzo". Fine de la prelego mi klarigis, kiel evoluis mia persona lingvouzo kaj kiel mi nun sentas min pri tio: "Finfine mi povas mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, anstataŭ esti katenita de la lingvo!"

Jen la projekciprezento de mia prelego. Notu, ke mi decidis iom apartigi la diskuton pri seksneŭtrala pronomo disde la diskuto pri seksneŭtralaj radikoj. Pro tio mi uzis la esprimon J-sistemo por la sistemo por novaj seksneŭtralaj radikoj kun aldona J. Kiam oni kombinas la J-sistemon kun uzado de ri, tio nomiĝas J-riismo, sed teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple J-ĝiismo.

Unue ni estis ĉe NR, kiu estas renkontiĝo por ĉiuj generacioj. Al ĝi venas relative multaj familioj kun infanoj, sed ankaŭ sen-infanaj maljunuloj, mezaĝuloj kaj kelkaj junuloj. Mian programeron partoprenis entute ĉirkaŭ 25 homoj, kiuj estis plejparte mezaĝuloj kaj maljunuloj, sed ankaŭ ĉeestis tri-kvar adoleskantoj kaj unu-du junuloj de la aĝogrupo 20-35.

Komence de la diskutrondo ĉe NR venis relative pozitivaj reagoj, kiuj maksimume kritikis iun detalon aŭ petis pliklarigon de io, ekzemple kio estas la problemo pri seksneŭtrala uzo de radikoj kiel patro kaj edzo, aŭ kio estas la problemo pri la seksneŭtraliga uzo de ge-. Unu el la plej pozitivaj reagoj venis de unu el la adoleskantoj, kiu en posta tago mem organizis programeron pri GLAT-rilataj temoj. Pluraj partoprenantoj montris komprenemon pri tio, ke la tradicia lingvouzo iĝis problemo pro la klarigitaj sociaj evoluoj. Fine de la diskutrondo estis ankaŭ kelkaj pli negativaj respondoj, kiuj kritikis, ke la proponitaj ŝanĝoj al la lingvo estas pli drastaj ol la problemoj, kiujn ili solvas. Bedaŭrinde, la diskutrondo devis esti interrompita post 30 minutoj, ĉar la sekva programero komenciĝis en nia ĉambro (ial la organizantoj ne bone atentis, ke mi petis 90 minutojn por mia programero). Post la oficiala finiĝo de la programero, mi ankoraŭ pludiskutis en la koridoro kun ses aŭ sep homoj, kiuj plejparte havis pozitivan sintenon al miaj streboj.

Multaj el tiuj, kiu esprimis sin dum la diskutrondo, esprimis sian opinion kaj pri la pronomo ri kaj pri la problemo de la substantivoj. Por mi estis pozitiva surprizo, ke praktike ĉiuj esprimis sin akcepteme rilate al la pronomo ri, almenaŭ kiam temas pri parolado pri neduumuloj. La fakto, ke ankoraŭ estis signife malpli da akceptemo rilate al la J-sistemaj novradikoj, laŭ mi klarigeblas per tio, ke homoj ĝenerale estas pli skeptikaj pri io tute nova ol pri io, pri kio ili jam plurfoje aŭdis.

Post NR ni iris al JES, kiu celas ĉefe junulojn, sed kiun ankaŭ partoprenas relative multaj mezaĝuloj kaj kelkaj maljunuloj kaj familioj kun infanoj. Partoprenis ĝin almenaŭ du neduumuloj, kaj oni jam relative ofte aŭdas ri en normalaj konversacioj, ĉefe por paroli pri neduumulo aŭ pri nespecifa persono, dum la uzo de ri por specifa ina aŭ iĉa persono restas malofta ankaŭ tie. Mian programeron partoprenis nur ĉirkaŭ dek homoj, eble ĉar estis relative multaj interesaj programeroj samtempe kaj ĝi okazis je la lasta plena tago de JES, kiam multaj homoj jam estis lacaj de tute semajno da esperantumado.

En la diskutrondo, ĉiuj partoprenantoj akceptis, ke temas pri sufiĉe grava socia problemo por pravigi ŝanĝon en la lingvouzo, do ni diskutis praktike nur pri la detaloj de tiu necesa ŝanĝo.

Kiam ni diskutis pri tio, ĉu preferindas la J-sistemo aŭ la parentismo (do la uzo de seksneŭtralaj novradikoj bazitaj je naciaj lingvoj, ekzemple parento kaj spozo), Bertilo Wennergren atentigis pri tio, ke ĝis nun la J-sistemo estas la sola propono, kiu plene solvas la problemon de la tradicie iĉaj substantivoj, dum ĉiuj ĝis nun proponitaj versioj de parentismo listigas nur kelkajn novradikojn kaj tiel povus konduki al situacio, en kiu la problemo estos nur duone solvita.

Iu demandis pri la vorto koramiko en la J-sistemo, kaj mi klarigis, ke ĝi same kiel amiko estas seksneŭtrala. En la diskuto pri tio aperis la argumento, ke koramiko praktike estas same iĉa kiel edzo, kaj ke la propono uzi ĝin seksneŭtrale do estas same problema kiel la seksneŭtrala uzo de aliaj tradicie iĉaj vortoj kiel edzo kaj patro. Teorie oni povus enkonduki ajmiko kaj korajmiko por eviti tiun problemon, sed fakte amiko estas en la efektiva lingvouzo jam simile seksneŭtrala kiel kolego kaj najbaro, do estus strange enkonduki novan seksneŭtralan radikon por ĝi sed ne por vortoj kiel kolego kaj najbaro. La problemo do fontas el tio, ke la kunmetaĵo koramiko en la lingvouzo de multaj esperantistoj estas pli klare iĉa ol la simpla vorto amiko. Mi ankoraŭ sufiĉe multe cerbumis pri tiu problemo post la diskutrondo kaj venis al la konkludo, ke aldone al la argumento bazita je la signifo de amiko, estas ankaŭ tute bona pravigo por doni seksneŭtralan interpreton al koramiko sed ne al edzo – bazita nur sur la signifo de tiu kunmetaĵo en la efektiva lingvouo: Ĉar la tradicia emo aldoni -in- ĉiam kiam eblas ankoraŭ restis pli forta ĉe iuj vortoj (kiel maljunulo) ol ĉe aliaj (kiel kuracisto), tiuj vortoj en ununombra uzo daŭre povas interpretiĝi kiel iĉaj. Do por esti certa, ĉu iu vorto estas principe seksneŭtrala aŭ ne, la plej bona kriterio estas konsideri kiel praktike uziĝas la multenombra formo. Multenombre, la vorto edzoj ĉiam rilatas al nur-iĉa grupo, dum por miksita grupo oni nepre uzas geedzoj. Aliflanke, jam nun estas normale diri "Ili estas koramikoj" sen aldono de ge-, kiam oni parolas pri aliseksema paro. Do laŭ ĉi tiu multenombra kriterio, koramiko jam estas principe seksneŭtrala, sed vortoj kiel edzo kaj patro ne.

Fine de la diskuto unu partoprenanto ankaŭ prezentis la ofte regurditan argumenton pri la malfacileco de la prononca distingo inter ri kaj li, do ni ankaŭ devis trairi regurdon de la kutimaj kontraŭargumentoj, nome ke oni ĉiuokaze devas lerni prononce distingi r kaj l en Esperanto pro vortoparoj kiel ripo/lipo, kaj – plej grave – ke ri ĉiuokaze jam tiugrade eniris la efektivan lingvouzon, ke apenaŭ plu eblas ŝanĝi ĝin. Mi fakte emas konsenti, ke se ni estus en la jaro 1980 – kaj eble ankaŭ se ni estus en la jaro 2010 – estus bone pledi por prononce pli oportunaj formoj kiel bigi, sed intertempe jam venkis ri, do mi opinias tiujn diskutojn tro malfruaj kaj ne plu indaj. Ni koncentriĝu je tiuj evoluoj, kiuj nur nun ekestiĝas, ĉar ĉe ili konscia pesado de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ĉiu solvo povas ankoraŭ kontribui al kiel eble plej bona lingva evoluo.

Mi ankaŭ ekster miaj programeroj diskutis iom pri seksneŭtrala lingvaĵo kun diversaj partoprenantoj de ambaŭ renkontiĝoj. Interalie temis ankaŭ pri la temo de seksneŭtralaj esprimmanieroj en la germana, kiu ankaŭ tre interesas min, ĉar la germanan mi ja uzas tre multe, tiel ke mi forte sentas la problemon, ke estas tre malfacile paroli seksneŭtrale en la germana.

Unu interesa diskuto, kiun mi havis pri seksneŭtrala lingvaĵo en Esperanto estis kun Hanso, usona esperantistiĉo, kiu eklernis Esperanton nur en 2015, sed tamen jam parolas ĝin je ege alta nivelo kaj havas tre profundan komprenon de esperantologio.

Hanso argumentis, ke dum la uzo de ri por paroli pri neduumuloj estas jam vaste akceptata kaj praktikata en la junulara Esperanto-movado, la uzo de ri por paroli pri nespecifa persono aŭ por paroli pri specifa ina aŭ iĉa persono estas praktikata plejparte de homoj, kiuj celas politikan agitadon, kaj do ne estas same natura parto de la efektiva lingvouzo kiel la uzo de ri por neduumuloj. Aldone ri argumentis (simile kiel iu partoprenanto de la diskutrondo ĉe NR), ke uzado de ri por specifa ina aŭ iĉa persono povus krei la malĝustan impreson, ke oni parolas pri neduumulo. Pro ĉi tiuj kialoj, Hanso uzas ri nur por neduumuloj, kaj uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono, tamen agnoskante, ke laŭ sia kompreno de la pronomo ri, ri devus diri li, ŝi aŭ ri por inkluzivi ankaŭ neduumulojn.

Kvankam mi opinias, ke politika agitado ne estas la plej taŭga vorto por priskribi la fenomenon, mi ja povas konsenti, ke plejparte temas pri io tia, kiam homoj daŭre uzas ri ankaŭ por specifaj inaj kaj iĉaj personoj. Tamen mia impreso estas, ke la uzado de ri por nespecifaj pesonoj jam estas tiom disvastiĝinta, ke facile eblas trovi esperantistojn, kiuj faras ĝin nature, sen politikaj motivoj. En la diskuto pri tio, Hanso komencis paroli pri la lingvouzo en la TEJO-komitato, kie laŭ ri oni ĉefe uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono. Iomete poste ri aldonis, ke la tradicieca uzado de li por paroli pri nespecifa persono de nedifinita sekso ankaŭ estas daŭre praktikata en la TEJO-komitato, ĉefe de orient-eŭropanoj kaj preskaŭ same multe kiel la uzado de ri por nespecifa persono. Per tiu klarigo, ri nerekte agnoskis, ke en tiu medio la uzo de ri por nespecifa persono jam estas pli kutima ol la uzo de li por nespecifa persono, kio al mi ŝajnis bona pruvo por tio, ke ĝi estas survoje al pli vasta akceptiĝo.

Ĉiuokaze tiu kriterio, ĉu ies lingvouzo estas motivita per politika agitado, ne ŝajnas al mi aparte grava: Homoj povas havi diversajn motivojn por preferi iun esprimmanieron al alia. Kial oni anatemu nur politikajn motivojn, kiuj ja ĝenerale estas nur malfacile distingeblaj de motivoj bazitaj je konsideroj pri etiko kaj respektemo?

Ankoraŭ ne estas tute klare, ĉu finfine la lingvokomunumo akceptos ri nur por neduumuloj, aŭ ĉu ĝi akceptos ĝin kiel ĝeneralan seksneŭtralan pronomon. Tamen laŭ mi la dua alternativo estas plej verŝajna. Ĝis nun, la nacilingva evoluo plej simila al la evoluo pri ri en Esperanto estas tiu de la sveda pronomo hen, kaj ankaŭ ĝi estas akceptata ne nur kiel pronomo por neduumuloj, sed ankaŭ kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo. Mi ĉiuokaze ege esperas, ke la pronomo ri akceptiĝos kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo, ĉar estus ege ĝene ĉiam devi diri li, ŝi aŭ ri kiam oni parolas pri nespecifa persono de nedifinita sekso.