Antaŭhistorio kaj personaj motivoj
De multaj jaroj mi interesiĝas pri seksa egaleco kaj la rajtoj de seksaj malplimultoj. La paŝojn, kiujn la Okcidentaj socioj ekde la 1960aj jaroj faris direkte al plia egaleco inter inoj kaj iĉoj kaj por la rajtoj de samseksemuloj kaj transseksuloj, mi opinias grava kontribuo al la soci-etika plibonigo de tiuj socioj. Sed laŭ mi ni iris ĝis nun nur parton de la irenda vojo: Daŭre restas multo farenda por atingi kulturon, en kiu inoj kaj iĉoj havas egalajn ŝancojn evoluigi sian personecon sen premoj kaj danĝeroj rezultantaj el la restaĵoj de nia historie patriarĥisma kulturo. Kaj nur lastatempe ekestis konscio pri la socia diskriminacio kontraŭ sekse neduumaj homoj, do homoj kiuj identiĝas nek kiel nur-inaj nek kiel nur-iĉaj, kaj kontraŭ interseksuloj, do homoj kiuj naskiĝis kun organoj nek tute inaj nek tute iĉaj: Ili ofte estas traktataj malhumane kaj devigataj konformiĝi al la tradicia duuma kompreno de sekseco.De pluraj jaroj min aparte interesas lingvaj aspektoj de seksa egaleco kaj seksa neŭtraleco: Ja en preskaŭ ĉiuj lingvoj troviĝas diversaj esprimoj, gramatikaj reguloj kaj lingvaj kutimoj, kiuj historie estiĝis surbaze de la tiama antaŭsupozo, ke ĉiu homo estas aŭ nur-ina aŭ nur-iĉa, kaj surbaze de la tiama emo konsideri la iĉecon normala kaj la inecon io aparte menciinda.
En Esperanto ekzemple temas pri la distingo inter la pronomoj li kaj ŝi kaj la tradicia duvizaĝeco de li: Unuflanke ĝi servas kiel pronomo por paroli pri iĉo, aliflanke ĝi servas kiel ĝenerala pronomo uzenda kiam oni parolas pri nespecifa persono aŭ pri specifa persono de nekonata sekso. La deviga mencio de la sekso de persono ekzistas krom ĉe la triapersonaj pronomoj ankaŭ ĉe ĉirkaŭ tridek substantivoj, kiuj plejparte esprimas parenco-rilaton (ekzemple patro/patrino, filo/filino, edzo/edzino) aŭ nobelan titolon (ekzemple reĝo/reĝino, princo/princino, duko/dukino). Kaj la egaligo de iĉa kaj ĝenerala formo troviĝas krom ĉe la pronomo li ankaŭ ĉe la plej granda klaso de person-substantivoj, kiu inter multaj aliaj entenas ekzemple la substantivojn instruisto, kuracisto, sekretario, studento, anglo, ĉino, brazilano, kristano, belulo, riĉulo, urbestro, ĥorestro, amiko kaj najbaro.
Kun la ŝanĝiĝanta socia kompreno pri tio, kio estas sekso, kiujn formojn ĝi povas alpreni kaj kiugrade ĝi gravas por difini niajn interhomajn rilatojn, ankaŭ iom post iom ŝanĝiĝas niaj lingvoj. Tamen la lingva ŝanĝo ofte okazas pli malrapide ol la ĝin kaŭzanta socia ŝanĝo, ĉefe kiam temas pri la gramatikaj aspektoj de la lingvo. En Esperanto, jam ekde la 1970aj jaroj estiĝis la emo uzi esprimojn kiel li aŭ ŝi, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, kaj malpliiĝis la emo ĉiam kiam eble aldoni -in- al substantivoj kiel instruisto, studento, brazilano, riĉulo kaj amiko, kio fortigis la sekse neŭtralan interpreton de tiuj substantivoj. Pli lastatempa kaj ĝis nun malpli forta tendenco estas la emo de pli kaj pli da Esperantistoj uzi la la virseksan sufikson -iĉ- paralele al -in- kaj la sekse neŭtralan pronomon ri. Ĉi tiuj du lingveroj origine estis proponitaj jam en la 1970aj jaroj, sed ilia praktika uzado ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis neglektebla. Notu ke kelkaj el la uzantoj de ri uzas ĝin nur por paroli pri nespecifaj personoj kaj pri specifaj personoj de nekonata sekso, dum aliaj uzas ri ankaŭ por specifaj personoj de konata sekso.
Ankaŭ en aliaj lingvoj okazas similaj ŝanĝoj bazitaj sur ideoj de seksa egaleco: En la angla preskaŭ tute malaperis la antaŭe tre kutima uzado de man en la ĝenerala senco de homo. La uzo de he por nespecifa persono de ajna sekso ankaŭ signife malpliiĝis, kaj lastatempe la singulara uzo de they iĝis la plej populara alternativo al ĝi (tia uzo de they jam ekzistis historie, sed longe estis apenaŭ praktikata). En la sveda lingvo en 2012 subite famiĝis la jam de 1966 ekzistanta propono uzi hen kiel sekse neŭtralan pronomon, kaj jam en 2014 la Sveda Akademio decidis enmeti ĝin en sian oficialan vortliston. En la hispana lingvo en inismaj kaj transseksulaj rondoj pli kaj pli populariĝas la sekse neŭtrala pronomo elle kaj sekse neŭtralaj formoj de substantivoj, ekzemple amigue ('amiko'), derivita de amiga ('amikino') kaj amigo ('amikiĉo').
Mi longe restis skeptika pri la neceso de ri kaj pri ĝiaj ŝancoj enradikiĝi en la lingvouzon. Kio finfine konvinkis min pri ĝia neceso estis la fakto, ke sen ri ne eblas respektoplene paroli pri sekse neduumaj homoj. Aldone, vidante ke en Svedujo jam populariĝis la pronomo hen, kaj ke pli kaj pli da precipe junaj Esperantistoj komencas uzadi la pronomon ri, mi konvinkiĝis, ke ri havas tre bonajn ŝancojn enradikiĝi.
Tial mi jam en 2016 komencis uzi la pronomon ri por paroli pri nespecifaj personoj de ajna sekso (kaj malpli ofte por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj). Tio fakte estis nur tre eta ŝanĝo al mia lingvouzo, ĉar ja plej ofte oni parolas pri specifaj personoj, do estis nur relative malmultaj situacioj, en kiuj mi uzi ri. Niaj du pli junaj infanoj estis tiam tri kaj nul jarojn aĝoj, do ili ne konscie rimarkis la ŝanĝon. La plej aĝa, tiam sesjara, ja konscie rimarkis ĝin, kaj mi klarigis al ri la signifon de ri kaj miajn kialojn por uzi ĝin. Ri senprobleme akceptis tion, kaj post kelkaj monatoj komencis mem foje uzi ri. Iomete poste mi ankaŭ komencis foje uzi -iĉ-, ĉefe en la memstara vorto iĉo, ĉar min jam de jaroj ĝenis la manko de esprimo paralela al ino.
Se pluos la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo, Esperanto signife adaptiĝos al la ŝanĝiĝinta socia kompreno pri kio estas sekso: La eblo ne mencii la sekson de persono kiam ĝi ne estas grava bone konformas al la fakto, ke la sekso de persono iĝis malpli grava faktoro por difini niajn interhomajn rilatojn. Aldone ĝi helpas eviti lingvajn komplikaĵojn, kiuj rezultus, se oni ĝeneraligus la devigan markadon de sekso al neduumaj seksaj identecoj. En la situacioj, en kiuj ial tamen menciindas la sekso, oni povas senprobleme fari tion per la sufiksoj -in- kaj -iĉ- kaj/aŭ per la uzo de la pronomoj ŝi kaj li anstataŭ ri. La fakto, ke la inaj kaj iĉaj sufiksoj kaj pronomoj funkcias simetrie bone koheras kun la moderna vidpunkto, ke ne ekzistas hierarĥio inter la du seksoj.
Sed restas unu problemo, kiun la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo ne kontentige alfrontas: Temas pri la ĉirkaŭ tridek tradicie klare virseksaj substantivoj kiel patro, filo, edzo, reĝo kaj princo. Ja ekzistas la propono uzi ĉi tiujn radikojn seksneŭtrale kaj uzi la formojn patriĉo, filiĉo ktp por la iĉa signifo. Sed tiu propono estas apenaŭ praktikata en la praktiko, signife malpli ol la uzado de ri kaj la uzado de -iĉ- en aliaj kuntekstoj. Laŭ mi la ĉefa kialo por tiu malsukceso estas la problemo, ke tiu propono kaŭzus daŭrajn miskomprenojn dum la certe bezonata transira tempo, dum kiu ĝi devas konkurenci kun la tradicia lingvouzo: Eĉ se oni konscias pri la propono, oni povas miskompreni homojn pro nescio pri tio, ĉu ili uzas tiujn radikojn seksneŭtrale laŭ tiu propono, aŭ iĉe laŭ la tradicia lingvouzo.
Unu maniero eviti ĉi tiun problemon estas uzi novajn seksneŭtralajn radikojn anstataŭ la tradiciajn iĉajn radikojn. Sed tio levas plurajn demandojn: Kiel elekti tiujn novajn radikojn? Kiel certigi ke ne estos miloj da konkurencaj proponoj? Kaj kiel fari elekton, kiu estos facile lernebla kaj ekuzebla? En 2014, mi verkis la artikolon Esperanto kaj sekso, en kiu mi analizis la esprimadon de sekso en tradicia Esperanto kaj la diversajn pli kaj malpli sukcesajn proponojn por modifi tiun sistemon. Fine de tiu artikolo mi faris proponon pri respondo al tiuj demandoj: Baze la propono estas, ke oni sisteme kreas tridekon da novaj sekse neŭtralaj substantivoj per tio, ke oni aldonas la literon j post la unua vokalo de la koncerna tradicia iĉa substantivo. Krome, se tiu vokalo estas i, oni ŝanĝas ĝin al e por faciligi la prononcadon. Tiel estiĝas ekzemple la sekse neŭtralaj substantivoj pajtro, fejlo, ejdzo, rejĝo kaj prejnco. Se oni ial volas mencii la sekson, oni faras tion per aldono de -in- aŭ -iĉ-. Ekzemple pajtrino kaj pajtriĉo havas la signifojn de patrino kaj patro. Sed oni nun ankaŭ povas diri pajtro sen indiki la sekson, ekzemple por paroli pri nespecifa pajtro de ajna sekso, aŭ por paroli pri sekse neduuma pajtro. La ideo uzi tiujn novajn seksneŭtralajn substantivojn aldone al la seksneŭtrala pronomo ri intertempe ricevis la nomon J-riismo.
Dum iom da tempo J-riismo estis nur teoria propono tute ne praktikata en la reala lingvouzo. Sed en 2016 pri ĝi entuziasmiĝis la argentina Esperantisto Luko Cerante, kaj ri komencis verki blogon pri ĝi. En 2017 ni komencis interŝanĝi niajn ideojn pri ĝi, plibonigis kelkajn detalojn de la propono kaj kune verkis artikolon pri ĝi, kiu en Februaro ĉi-jare estis publikigita de la blogo Egalecen. Kvankam la artikolo ankaŭ vekis kelkajn negativajn reagojn, la reagoj de tiuj Esperantistoj, kiuj entute havas seriozan intereson pri lingva seksa egaleco kaj pri respektoplena parolado pri neduumuloj, estis plejparte pozitivaj. Baldaŭ poste mi ankaŭ aŭdis pri jam okazintaj efektivaj uzoj de J-riismo. Pro tiuj pozitivaj reagoj, mi iĝis pli esperplena pri tio, ke J-riismo enradikiĝos, kaj decidis, ke mi kiel ĝia origina proponinto mem kontribuu al tio per efektiva uzado de tiuj novaj seksneŭtralaj radikoj. Ĉar plejparto de mia efektiva lingvouzo okazas hejme kun miaj fejloj, mi do decidis paroli J-riisme kun ili.
La elprova fazo
Komence mi havis dubojn pri tio, ĉu mi eble malhelpus al miaj fejloj per tiu decido. Se tiu lingvouzo ne baldaŭ iĝos vaste konata, tio povus malhelpi la komunikadon inter ili kaj aliaj Esperantistoj. Tamen, la ideo ja neniam estis, ke ili ne plu aŭdu la tradician Esperanton. Ili daŭre renkontos ĝin en libroj kaj en komunikado kun aliaj Esperantistoj ekster nia familio. La bona afero pri J-riismo kompare kun la pli frua riisma propono seksneŭtraligi la signifon de vortoj kiel patro, filo, edzo kaj reĝo ja estas, ke J-riismo povas tute harmonie kunekzisti kun la tradicia lingvaĵo: Simple estos iuj sinonimo-paroj kiel pajtriĉo=patro kaj pajtrino=patrino, sed sinonimojn miaj fejloj ĉiuokaze renkontas, ekzemple malsanulejo=hospitalo kaj harsapo=ŝampuo.Ĉiuokaze, iam mi decidis simple ekprovi la aferon. Miajn unuajn provojn mi faris kun nia plej eta, dujaraĝa fejlo. Ri ĉiuokaze ankoraŭ estas en la fazo, en kiu ri daŭre devas diveni la signifojn de niaj vortoj el la kunteksto, do por ri tio ne vere kaŭzis aldonajn malfacilaĵojn. La ŝanĝo en la lingvouzo kun ri konsistis ĉefe el la ekuzo de fejlo, frajto kaj ajvo, kaj iom malpli ofte pajtro. Krome mi komencis uzi ri iom pli ol antaŭe. Mi nur malofte sentis la bezonon aldoni la sufiksojn -in- kaj -iĉ- al tiuj vortoj, ĉar plej ofte la sekso ne estas tiom grava, ke necesas aparte mencii ĝin. Fakte, tiu unua praktika elprovado de J-riismo igis min multe pli kontenta pri mia lingvouzo, ĉar min jam de jaroj ĝenis, ke iuj lingvaj reguloj kaj kutimoj premas min mencii la sekson de persono eĉ kiam mi konsideras ĝin tute nemenciinda. Nun mi finfine havis praktike uzeblan manieron eviti tiun premon, do mencii la sekson nur tiam, kiam mi efektive konsideras ĝin menciinda!
Pro tiu sperto de kontenteco, mi rapide vastigis la elprovadon al la lingvouzo kun mia kvinjara meza fejlo. Ĉar ri jam estis multe pli alkutimiĝinta al la tradicia lingvouzo ol la dujaraĝulo, mi komence serĉis situaciojn, en kiuj mi povas enkonduki J-riismajn esprimojn sen kaŭzi mankon de kompreno. Ekzemple, mi komencis uzi ajvino kaj ajviĉo anstataŭ avino kaj avo. Ri komprenis ambaŭ vortojn senprobleme el la kunteksto, pro ilia simileco al avino/avinjo kaj avĉjo. Nur poste mi enkondukis la seksneŭtralan formo ajvo, ekzemple menciante, ke ri havas kvar ajvojn, la du ajvinojn kaj la du ajviĉojn. Tiu iom-post-ioma enkonduko tute bone funkciis, sen ke ri iam ajn protestus pro la strangeco de miaj novaj esprimoj.
La sistema transiro
En la komenca elprova fazo mi parolis J-riisme nur kiam mi estis nur kun miaj du plej junaj fejloj, aŭ kun nur unu el ili. Pro la bonaj spertoj, kiujn mi havis kun ili, mi decidis eliri el la elprova fazo kaj komenci sisteme uzi ĝin kun ĉiuj familianoj. Do en Marto ĉi-jare mi petis mian ejdzon, kiu ĝis tiam nur malmulte sciis pri la afero, legi la artikolon de Luko kaj mi. Ĉar ri prokrastis la legadon dum pli ol semajno, mi finfine simple parole klarigis al ri la enhavon de la artikolo. Mi informis rin pri la jamaj pozitivaj reagoj al nia artikolo kaj pri miaj bonaj spertoj en elprovado de J-riismo kun niaj du pli junaj fejloj, kaj menciis mian emon nun sisteme paroli J-riisme kun ĉiuj familianoj. Ri ne estis entuziasma pri la afero, sed ankaŭ ne vere kontraŭis, do mi restis ĉe mia plano.Kun nia plej aĝa, okjara fejlo mi devis alfronti la aferon iom alie ol kun la du etuloj, ĉar ri jam havas tre evoluintan lingvan konscion. Mi klarigis la aferon al ri simile detale kiel al mia ejdzo. Fakte, tio ne estis la unua fojo, ke mi klarigis J-riismon al ri: Jam pasintan someron, kiam Luko kaj mi jam estis ekverkintaj nian artikolon pri J-riismo, mi klarigis la ideon de J-riismo al mia plej aĝa fejlo. Ria reago en Marto estis simila al la reago pasintsomere: Ri opiniis la novajn J-riismajn vortojn tute strangaj. Tio ne surprizis min, ĉar ja estas normale, ke oni opinias stranga tian devojiĝon de la kutima lingvouzo. Sed malsame ol pasintjare, mi ĉi-jare en Marto povis jam informi rin pri la pozitivaj reagoj, kiujn mi ricevis de aliaj Esperantistoj, pri miaj bonaj spertoj en la elprovado kun riaj du frajtetoj, kaj pri mia intenco ekparoli J-riisme kun ĉiuj familianoj ekde nun.
Mi tre rapide alkutimiĝis al la daŭra uzado de la novaj J-riismaj novradikoj, kaj nur tre malofte okazis al mi, ke mi neintence uzis iun tradician iĉan radikon anstataŭe. Mi ja sentis la eblon finfine mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, kiel grandan liberiĝon.
Iom pli hezitema mia lingvouzo tamen estis rilate al la pronomoj: Mi ja jam du jarojn antaŭe komencis uzi ri por paroli pri nespecifaj personoj, sed por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso mi antaŭe ne uzis ĝin. Eĉ post la sistema ekuzado de la J-riismaj novradikoj ankoraŭ relative ofte okazis al mi, ke mi uzis ŝi aŭ li ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso tute ne gravis. Dum iom da tempo tio ne multe ĝenis min, kaj mi fokusis mian atenton al la sistema uzado de la J-riismaj novradikoj, lasante la pronom-elektadon al mia spontana lingvosento. Kompreneble, mia spontana lingvosento estis forte influita de la tradicia uzmaniero de pronomoj, do ofte okazis, ke mi uzis sekse markitan pronomon por remencii iun, kiun mi antaŭe menciis per seksneŭtrala substantivo. Tio iom post iom komencis ĝeni min, tiel ke mi ankaŭ faris la decidon transiri al pli sistema uzado de ri. Nun mi preskaŭ ne plu uzas li kaj ŝi en la hejma lingvouzo. Mi iom pli ofte ol antaŭe remencias la nomon de iu por eviti miskomprenon pri tio, pri kiu mi parolas. Sed tio en la tradicia lingvouzo ja same estas necesa kiam oni parolas pri unuseksa grupo de homoj. Kaj la plej multaj lingvoj en la mondo tute ne havas sekse markitajn pronomojn, kaj ankaŭ en tiuj lingvoj oni bone elturniĝas, same kiel mi nun faras en J-riisma Esperanto. Fakte, mi jam de multaj jaroj bone scipovas la svahilan, en kiu estas nur unu seksneŭtrala pronomo por la tria persono (yeye).
Dum la unuaj semajnoj de sistema J-riismumado kun miaj familianoj, mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo foje reagis negative al la novaj esprimmanieroj. Komence ĉefe temis pri negativaj komentoj pri la stranga sono de la J-riismaj novradikoj. Mia ejdzo krome foje esprimis sian miron pri tio, ke mi priskribas ian situacion sen mencii la sekson de la koncernuloj. Post malmultaj semajnoj mia ejdzo ŝajne alkutimiĝis al la novradikoj kaj ne plu komentis ilin. Sed kiam mi iom poste komencis pli sisteme uzadi ri ankaŭ por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso, mia ejdzo denove esprimis sian miron pri tio en iom negativa maniero. Ĉe nia plej aĝa fejlo la negativa komentado pri la novradikoj restis iom pli longe ol ĉe mia ejdzo, praktike ĝis la momento kiam mi komencis uzi ri pli multe. Tiam la negativaj komentoj pri ri anstataŭigis la antaŭajn komentojn pri la novradikoj. Intertempe, tiu negativa komentado praktike tute ĉesis.
Interesaj observoj
La J-riismaj novradikoj, kiujn mi praktike plej ofte uzas, estas fejlo, frajto, ajvo, ejdzo, pajtro, prejnco kaj rejĝo (pli-malpli laŭ la ordo de ofteco, komencante ĉe la plej ofta). Iom pli frue mi ankaŭ uzis knajbo relative ofte, sed nun mi pli ofte diras simple infano. Tamen estas situacioj, en kiuj mi preferas knajbo al infano, ekzemple kiam temas pri adoleskantoj (sed tiam mi plej ofte diras adoleskanto aŭ junulo). Same kiel knabo kaj knabino, la radiko knajbo estas ankaŭ neformale uzebla por juna plenkreskulo, do ĝi ne estas tute senutila. Ankaŭ la radikon vejro mi en la komenca fazo uzis iomete pli ol nun. Nun plej ofte sufiĉas al mi homo kaj – kiam aparte menciindas la plenkreskinteco – plenkreskulo.Jam en la elprova fazo kun la du etuloj mi rimarkis, ke mi devas fari decidon pri tio, kion fari pri karesformoj kiel avinjo kaj panjo. La tradiciaj formoj avinjo kaj avĉjo ja ne estas pravigeblaj surbaze de la esprimoj ajvino kaj ajviĉo. Mi faris la decidon, ke mi uzos ajvinjo kaj ajviĉjo anstataŭ avinjo kaj avĉjo, sed pluuzos senŝanĝe tiujn karesformojn, kiuj estas pravigeblaj ankaŭ surbaze de la J-riismaj ne-karesaj formoj. Fakte, la solaj aliaj karesformoj, kiujn mi uzas, estas panjo, paĉjo, onjo kaj oĉjo, kaj ili ĉiuj estas pravigeblaj surbaze de la J-riismaj formoj pajtrino, pajtriĉo, ojnklino kaj ojnkliĉo.
La anstataŭigon de avĉjo per ajviĉjo mi konsideras pozitiva kromefiko de J-riismo, ĉar mi jam de multaj jaroj atentigis pri tio, ke avĉjo estas la plej malfacile prononcebla vorto de Esperanto. Pri tio mi havas interesan anekdoton: Iam antaŭ multaj jaroj mi menciis la malfacilan prononceblon de avĉjo al iu plenkreska denaskulo, kaj ri respondis: "Kial malfacila? Estas tute facile diri afĉjo." Efektive multaj homoj senkonscie simpligas la prononcon de avĉjo al afĉjo kaj tial ne rimarkas, kiel malfacile estas ĝuste prononci avĉjo.
Mi jam menciis, ke jam antaŭ ol mi transiris al J-riismo mi uzadis ri por paroli pri nespecifaj personoj kaj por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj, kaj ke tiun uzadon ankaŭ imitis nia plej aĝa fejlo. Simile, ri nun jam uzis la vorton frajto en parolado pri nespecifa frajto de nespecifa sekso. Notu, ke tiu uzado okazis en tempo, kiam ri ankoraŭ foje reagis negative al miaj uzoj de J-riismaj novradikoj. Mi iam atentigis rin pri tiu paradokso, sed ri klarigis, ke ri ja uzis la vorton frajto nur en situacio, kiam la sekso estis nekonata, dum mi uzas ĝin ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso estas konata. Alivorte, ri daŭre uzas la tradiciajn esprimojn en situacioj, en kiuj la sekso estas konata kaj duuma, sed en aliaj situacioj, ri jam uzas la J-riismajn novradikojn kaj la pronomon ri. Tio iom kontrastas kun mia enfamilia lingvouzo: Mi tute ne plu uzas la tradiciajn radikojn, kaj mencias la sekson per aldono de -in- kaj -iĉ- nur kiam mi opinias ĝin aparte menciinda.
Miaj du pli junaj fejloj ankaŭ jam uzis kelkajn J-riismajn esprimojn, sed en ilia aĝo tio estas tute ne surpriza: Ili ja ofte simple transprenas iun ĵus uzitan esprimon el la kunteksto, kaj ne estas tiel forte influitaj de multjara alkutimiĝo al certa lingvouzo kiel pli aĝaj homoj.
Mi apenaŭ plu sentas la bezonon uzi la prefikson ge-. La multenombraj formoj kiel fejloj kaj frajtoj estas sekse neŭtralaj, kio signifas ke oni povas uzi ilin kaj por paroli pri sekse miksitaj grupoj kaj por paroli pri grupoj, en kiuj ĉiuj havas la saman sekson. Teorie, oni povus uzi la prefikson ge- por emfazi, ke iu grupo de homoj estas sekse miksita. Sed la bezono emfazi tion por mi praktike neniam ekzistas. Eble oni foje povus utile uzi ĝin en la esprimo geejdzoj, se oni ial volas emfazi, ke oni parolas pri aliseksema paro. Sed por mi tia bezono ankoraŭ neniam aperis en mia plurmonata J-riismumado.
Konkludo kaj rigardo estontecen
Pro konsideroj pri seksa egaleco kaj respekto al seksaj malplimultoj mi en 2014 proponis J-riismon kiel eblan manieron krei mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Intertempe ĝin subtenas pluraj aliaj Esperantistoj, kaj mi decidis praktiki ĝin en mia enfamilia lingvouzo kun mia ejdzo kaj niaj tri fejloj. Mi sentis liberiĝon kaj kontentiĝon pro la eblo finfine povi esprimi miajn pensojn tiel, kiel mi volas esprimi ilin, anstataŭ esti premata mencii la sekson de persono eĉ kiam mi ne volas mencii ĝin. Kompreneble dum iom da tempo okazis atendeblaj negativaj reagoj de mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo, sed tio plejparte jam pasis, kaj miaj ĝisnunaj praktikaj spertoj igas min pli konvinkita ol antaŭe, ke mi estas sur bona vojo.Baldaŭ ni unuafoje post mia transiro al J-riismo iros al la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF), do mi jam cerbumas pri tio, kiel mi parolos tie. Mi supozas, ke kun la aliaj Esperantistoj tie mi ne sisteme uzos J-riismon, sed mi certe volas iom elprovi ĝin, almenaŭ kun tiuj, pri kiuj mi scias, ke ili jam konas la proponon. Aldone, mi verŝajne ankaŭ tie plejparte parolos J-riisme kun miaj familianoj, do la aliaj partoprenantoj certe havos la eblon aŭdi tion. Mi supozas, ke estos miksitaj reagoj al tio, sed la detalojn mi ne povas antaŭvidi. Do mi estas scivolema...
Oni ankoraŭ ne povas scii, ĉu J-riismo finfine enradikiĝos, sed mi estas relative optimisma pri tio, ke ĝi iom post iom disvastiĝos, unue pli multe en la junulara movado kaj inter GLAT-aj Esperantistoj, kaj poste ankaŭ en la resto de la movado. Mi do ekzemple opinias verŝajne, ke kiam miaj fejloj eniros la junularan movadon, J-riismo tie jam estos de kelkaj praktikata kaj de preskaŭ ĉiuj komprenata.
Sed ankaŭ ekzistas la eblo, ke venkos iu alia metodo por krei la mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Tiukaze povus okazi, ke mi iam transiros al la venkanta solvo kaj forlasos J-riismon. Sed unu afero estas klara: Mi ne plu reiros al la tradicia Esperanto, en kiu mankas tiaj seksneŭtralaj esprimoj.