Saluton! Mi estas Luko. Ĉi-foje mi prezentas al vi etan
sciencfikcian rakonton verkita de mi mem. Ĉi tio estas la unua afero, kiun mi
verkas (kaj finas). Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin, kaj ke mi kapablos verki
pliajn aferojn estontece.
Do, jen ĝi:
Kiam ili eniris la ĉambron, mi sidis malgaje, rigardante
miajn manojn sur la tablo. Ili aliris min kun seriozaj vizaĝoj, kvazaŭ ili
estus pridemandontaj krimulon. Tio igis min senti min eĉ malpli bone. Mi ne
kapablis kredi kion mi faris. Sed mi faris. Nun mi devis alfronti mian sorton.
La ruĝhara vejro ŝajnis iomete pli trankvila ol la aliaj du
homoj. Ri klare estis la aŭtoritato inter ili, do ri sidiĝis unue dum la aliaj
du staris apud ri, kvazaŭ protektuloj. Kial ri bezonus protekton? Mi estis
detruita kaj estis forlasinta ĉiun emon vivi, kaj ili verŝajne sentis tion.
Ĉiuokaze, ri sidiĝis kaj rigardis min dum kelkaj sekundoj,
kvazaŭ ri klopodus kompreni min. Kiom malfacile! Ja tion, kio okazis al mi,
neniu komprenus. Sed ri provis. Poste, kiam ri enuis, ri parolis al mi.
-Saluton, mi estas Eŝid
-Saluton.
-Vi scias, kio sekvas, ĉu ne?
-Mi kredas- Mi respondis mallonge.
-Ĉu vi diros ion?
-Ĉu vi volas tion?
-Kompreneble, eble vi havas gravajn aferojn por rakonti.
-Tute ne.
-Mi certas, ke jes. Estas aferoj, kiuj helpus nin
antaŭmalhelpi estontajn... okazaĵojn- Diris ri mokante.
-Nu, mi povus rakonti multajn aferojn, sed aŭskultu: nenio
vere helpos, la “okazaĵo” estas pasinta, kaj mia sorto estas determinita.
-Bonvolu, vi havas nenion por perdi- Ri diris, surprize
ridetante al mi.
-Bone, ĉiuokaze, vi ne foriros ĝis kiam vi havos ion, do ni
faru ĉi tion pli rapide.
“Antaŭ kelkaj tagoj mi promenis tra la tunelo 34. Ĝi havis
la oftajn malhelajn lumojn de la nokto, kaj ŝajnis tute malplena. Mi estis
iranta al la Centra Kolonio, ĉar mia vivo en Lunaj Aeroj preskaŭ mortis. Mia
ejdzo ĵus estis reirinta al Tero, kaj ri probable ne revenus. Ni sciis, ke ni
verŝajne neniam estus kune denove, kaj mi ne povis vivi sen ri. Klare, ĉar mi
estas malforta por decidi tiajn aferojn. Mi ankaŭ ne plu povis loĝi tie ĉar ni
loĝis ĉe ria ojnklo.
-Ne interesas nin, kial vi estis tie- Diris la vejro
malantaŭ Eŝid. –Iru denove al la parto pri la tunelo.
-Laŭ via deziro. La tunelo estis malhela kaj mi sentis ankaŭ
min malhela. La aero havis malmultan oksigenon, mi sentis min kvazaŭ grimpante
monton malgraŭ la malmulta gravito. Lumoj estingiĝis kaj denove eklumiĝis kiel
en terurfilmo. Mi nur vidis unu homon. Ri estis malalta juna vejro, ĉirkaŭ
26-jara, kun longa barbo kaj mallongaj haroj. Ri ne rigardis min, laŭ mia scio,
sed ri estis saĝa, ri ne rigardis min por ke neniu parolu. Mi plu marŝis
rapide, mi komencis senti min malsekura, kvankam delonge nenio estis okazinta
en tiu tunelo. Sed tiam mi sentis tremon, la plej etan movon, eĉ sen iu sono
akompananta.
La vejro malantaŭ Eŝid ŝajnis timigita, ri probable neniam
aŭskultis tiajn historiojn de iu kiu spertis ilin, sed ri sciis pri kio mi
parolis.
Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, kiam homoj jam estis koloniigintaj
Lunon, grupo da homoj estis amuziĝantaj en subtera ĉambro, kiam ili aŭdis
tiun... tremon, tiun danĝerecan senton. Ili silentis pro la surprizo, sed tiam
unu el ili parolis, kaj tio estis la fino. Sekureca filmilo elsendis al la ĉefa
kolonio, kiel ĉiu alia filmilo en la Luno, sed ĝi subite malŝaltiĝis.
La AI, kiu analizis la videojn, rapide rimarkis, ke io
okazis, ĝi ne estis nur filmilo malŝaltiĝinta pro teĥnikaj kialoj. La AI
informis la aŭtoritaton de la Rigardstacio. Ri tuj telefonis la policon, kaj
ili decidis iri mem rigardi la ĉambron.
Ili pretigis la ekipaĵon, okaze ke la tunelo aŭ la ĉambro
estus barita. Ili rapidis, “ĉiu sekundo valoras” ili diris. La ĉefa policano
decidis alporti filmilojn.
La tunelo kiu kondukis al la konstruaĵaro estis simila al
tiu, kiun mi priskribis al la homoj antaŭ mi. La grupo alvenis silente al la
loko, estis nenio dirinda, ĉiuj sciis, ke ili verŝajne trovos kadavrojn, kaj
neniu ŝatis tiun ideon.
Kiam ili alvenis, ili vidis sensurprize, ke la plafono de la
ĉambro falis tute, ĝi estis plena je ŝtonoj. “Mi kredas, ke nenio saveblas ĉi tie”
diris la ĉefulo, “ni...” ri subite eksilentis, ri sentis ĝin, la etan movon, la
aliaj ankaŭ sentis ĝin. Ri retrankviliĝis kaj parolis al la maltrankvilaj
policanoj “ni simple foriru kaj...”. Kaj tio estis la fino denove. La AI kiu
analizadis iliajn filmilojn vidis per nur eta sekundo la aĵon kiu kaŭzis la
disfalon, kaj ĝi ne povis kredi siajn sentojn. Ĝi sendis la informon al la
Konsilistaro.
La Konsilistaro decidis malfermi la tunelojn kaj ĉiujn
subterajn konstruaĵojn. Pliaj disfaloj okazis dum homoj klopodis preni utilajn
rimedojn kaj porti ilin al la surfaco. Tiuj, kiuj rigardis la filmojn, komencis
proponi ideojn, unu elstaris. Kelkaj homoj transvivis post kiam ili sentis la
tremojn, kaj la nura afero, kiun ili faris malsame, estis silenti, ili tute
silentis post la tremoj, do tiu fariĝis la akceptita teorio. Tiuj aĵoj ne
volis, ke ni parolu.
Ekde tiam, ĉiu kiu alvenis aŭ naskis en la Kolonio devis
rigardi la filmojn por scii kio okazis. Kiam mi estis sufiĉe plenkreska por
rigardi ilin, mi preskaŭ svenis. La nura signifa filmo estis la dua, pri la
policanoj kiuj alvenis al la ĉambro. Ĝi ne estis klara, kaj oni devis rigardi
ĝin tre malrapide, sed oni povis vidi tiun aĵon. Ĝi estis ia robota... vermo,
kvazaŭ tre rapida bormaŝino, sed ĝi ne aspektis kiel io ajn kreita de homoj.
Ekstremaj leĝoj estis kreitaj por antaŭmalhelpi, ke la
kolonio estu atakita. Malmultaj homoj ricevis permeson uzi la tunelojn por
transportado. Neniu havis permeson paroli subtere, ĉiuj devis porti
sonregistrilojn, kiuj kaj registrus se la uzanto parolus, kaj rimarkus se
vermoj reaperus. Kaj se iu parolis, ri devis resti tie dum semajno, ĉar la
Konsilistaro timis, ke la vermoj sekvus rin al la kolonio, al la surfaco.
Tamen, la puno estis la plej malagrabla parto. Se iu parolis
en la tuneloj kaj iel transvivis, ri estus resendata al Tero por suferi la
graviton dum almenaŭ 50 jaroj (la plimulto el ni perdis nian kapablon eĉ stari
sur Tero post multaj jaroj sur Luno). Se iu kuris por savi sin, sen atendi unu
semajnon, do riskante la vivojn de ĉiuj en la kolonio, ri neniam povus reveni
al Luno. Fakte, ĉi tio neniam okazis, sed se la vermoj sekvus iun ĝis la
kolonio, tiu estus resendita al ĉambro en la tuneloj por kontentigi la vermojn.
Do, mi daŭre rakontis al la vejro.
-Post senti tion, mi sciis, ke mi ne devis paroli. Mi
klopodis marŝi silente, sed la tremoj sekvis min. Mi neniam aŭdis pri simila
okazaĵo. La vermoj normale foriras se oni ne parolas. Do mi ekrapidis, kaj
subite mi estis kuranta. Tiam, unu vermo aperis malantaŭ mi. Vi scias, ke mi ne
parolis ĝis tiu momento, mi havis la sonregistrilon, sed ĝi aperis malgraŭ tio.
-Kaj tiam vi kriis.
-Jes, mi kriis, memkompreneble, estis grandega metala vermo
sekvanta min, mi tute kriis. Ili ŝajnis kvazaŭ ludante per mi, ili facile povus
mortigi min.
-Kaj tiel vi gvidis ilin al la kolonio.
-Mi ne sciis, kion mi faris.
-Sed vi faris.
-Ne igu min pensi pri tio.
-Nu, mi kredas, ke tio sufiĉas, ni foriru.
-Atendu, ĉu vi portos min nun?
-Ne al la ĉambro- ri flustris.
-Kien?
-Al Tero.
-Kio?!- Mi ne povis kredi tion, sed mi sentis, ke ri ne
mensogis.
-Vi devas silenti, sed ni neniam portus homojn en la
tunelojn, tio estas kaj barbara kaj danĝera. Sed homoj devas kredi tion, tiel
ili neniam parolos aŭ kuros en la tuneloj.
-Sed mi faris.
-Ni scias, sed la damaĝo estas farita, se vi reirus al la
tuneloj vi farus plian damaĝon.
-Tio estas bona argumento, mi supozas.
Ili portis min al Tero. Mi timis, ke ĝia gravito mortigus
min dolorege, ke ĝi detruus min ene same kiel la varmoj detruis la tunelojn,
sed ili mensogis tiurilate ankaŭ. Ili igis min kuŝi sur lito ĝis kiam ni
alvenis al gravitbaseno: granda naĝbaseno por homoj ne alkutimiĝintaj al Tera
gravito.
Ĝi estis sufiĉe varma kaj granda, ĝia profundo variis inter
mia alto kaj triono de mia alto por infanoj. Mi restis en la mezo. Ili elprenis
min kaj kuŝigis min sur lito dufoje tage, kie mi sekiĝis kaj faris miajn
necesaĵojn. La vera doloro estis kiam ili injektis al mi nanorobotojn, kiuj
riparis kaj plifortigis miajn ostojn kaj muskolojn, kaj protektis min kontraŭ
Teraj infekto-kaŭzantoj.
Ili diris al mi, ke mi devis resti tie dum du jaroj, sed ĝi
valoris la penon. Mi ne ŝatis Teron antaŭe, sed nun ĝi ŝajnis multe pli viva ol
Luno, mi volas diri, kompreneble ĝi havas pli da vivaĵoj, sed nun mi sentis
ilin. Mi sentis la miliardojn da homoj, bestoj kaj plantoj kiuj spiris ĝian
aeron. Mi sentis la historion de la homaro sur Tero, la historion de miaj
prauloj, mian historion.
Kelkajn tagojn antaŭ la fino de mia preparado, iu venis
anstataŭ la flegisto.
-Ziel?- Mia ejdzo. Mi ekploris tuj. Mi volis vidi rin ekde
kiam mi alvenis. Fakte, ekde kiam ri foriris el Lunaj Aeroj, sed mi devis resti
en la baseno.
-Via amiko Eŝid rakontis al mi, ke vi estas ĉi tie.
-Mi amas vin, mi vere bedaŭras ne sekvi vin.
-Ne zorgu kara prejnco, mi ne forlasus vin denove.
(Grandan dankon al Markos Kramer pro ria provlegado kaj korektado)
No hay comentarios.:
Publicar un comentario