Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

jueves, 11 de mayo de 2017

Kial krei novajn radikojn por malnovaj signifoj?

    Nu, multaj esperantistoj dirus, ke krei tute novajn vortojn por signifoj tiel malnovaj kiel patro, filo, frato, edzo, ktp., estas sensencaĵo, ĉar tiuj vortoj estas fundamentaj kaj tre oftaj. Tamen, ĉu vere tiuj signifoj jam havas vorton?

    Pensu pri la vorto patro, la plej ofta ekzemplo. La vorto patro signifas vira homo, kiu havas almenaŭ unu filon aŭ filinon, vira, nur vira, kaj patrino signifas ina..., kaj finfine gepatroj signifas aro da almenaŭ unu patro kaj unu patrino, sed tre malfacile ni estas kapablaj diri homo (ne gravas ĉu ina aŭ vira), kiu havas almenaŭ unu filon aŭ filinon.

    Pensu nun pri simpla frazo en riismo "bona pajtro devas manĝigi sian fejlon", kiel oni dirus tion sen riismo? Eble oni dirus, ke eblas diri "bona gepatro devas manĝigi sian gefilon", sed tio estas kontraŭfundamenta ŝanĝo al la signifo de ge- do ni ne povas fari tion ĉar ni respektas la fundamenton, aŭ almenaŭ tiuj, kiuj respektas la funtamenton, ne farus tion.

    Kiel do? Nu, eble vi pensus diri "bona patro aŭ patrino devas manĝigi sian filon aŭ filinon", bone, tio ne estas kontraŭfundamenta. Sed ĝi klare estas tro longa! Kiel aperus tiu frazo en rapida parolado? Kaj vidu kiuj vortoj aperas unue, jes, unue patro kaj filo kaj poste patrino kaj filino, same kiel en multaj lingvoj uzantoj preferas diri unue la viran vorton kaj poste la inan, ĉar tia estas nia socio.

    Tial, Esperanto bezonas ion pli bonan. Tio estas J-riismo.

No hay comentarios.:

Publicar un comentario