Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

viernes, 8 de marzo de 2019

Ekdisvastiĝas nova sufikso por neduumuloj: -ip-

Antaŭ iom pli ol jaro aperis nia artikolo pri J-riismo en Egalecen. Kelkajn semajnojn poste, do antaŭ preskaŭ tuta jaro, en la fejsbuka grupo Seksa egaleco en Esperanto aperis demando de sekse neduuma Esperantisto el Brazilo pri la eblo de afikso kun la signifo "neduuma". Mi tiam havis la ideon, ke tio plej bone funkcius, se temus pri sufikso, kiu analoge al la sufiksoj "-in-" kaj "-iĉ-" konsistus el "i" sekvata de konsonanto. Konsiderinte ĉiujn konsonantojn kun la celo eviti kolizion kun alia samsona aŭ similsona lingva elemento, mi venis al la konkludo, ke "-ip-" estas la plej bona kandidato, do mi proponis ĝin en komento en tiu fejsbuka grupo.

Do la ideo estas, ke de la seksneŭtrala "amiko" oni povu derivi ne nur "amikino" (= "ina amiko") kaj "amikiĉo" (= iĉa/virseksa amiko), sed ankaŭ "amikipo" (= "neduuma amiko"). Simile ĉe ĉiuj aliaj radikoj, inkluzive de la J-sistemaj, ekzemple "frajtipo" = "neduuma frajto".

Dum la Novjara Renkontiĝo mi babilis pri seksneŭtrala lingvaĵo kun mia Akademia kolego Kirilo Brosch, kaj ri tiam menciis, ke laŭ ri oni povus uzi "-ip-" kiel sufikson por neduumuloj – ri do sendepende de mi venis al la sama ideo kiel mi kelkajn monatojn pli frue, surbaze de la samaj konsideroj, kiujn mi ĵus skizis.

Komence de Januaro mi retbabilis kun neduuma Esperantisto el Nederlando, kiu havas kontakton kaj al Kirilo kaj al mi, kaj ni komencis babili pri "-ip-". Ri mem entuziasmiĝis pri ĝi, kaj baldaŭ poste rakontis al mi pri alia neduumulo, kiu ankaŭ opiniis ĝin bona propono. Iomete poste mi retbabilis kun la supre menciita neduumulo el Brazilo, kaj ankaŭ ri nun klare esprimis sian subtenon al "-ip-". Do la propono jam komencas disvastiĝi, kaj ĉi tiu blogero eble kontribuos al ĝia plua disvastiĝo...

La ĵus menciita neduumulo el Nederlando antaŭnelonge demandis min pri reta teksto pri "-ip-", ĉe kiu interesatoj povas ricevi pli da informoj pri "-ip-", do jen la ĉefa kialo, pro kiu mi verkis ĉi tiun blogeron.

Aldone al "-ip-" oni povas analoge al "-nj-" kaj "-ĉj-" uzi "-pj-" por krei karesnomojn por neduumuloj. Ĉi-rilate ankaŭ indas mencii la jam diversloke faritan proponon uzi "-j-" kiel seksneŭtralan analogaĵon al "-nj-", "-ĉj-" kaj "-pj-". Notu la gravan diferencon inter seksneŭtrala esprimo kaj esprimo por neduumeco: Se mi nomas iun amikon "Alepjo", mi per tiu uzo de la sufikso "-pj-" komunikas, ke temas pri neduumulo, dum la seksneŭtrala karesformo "Alejo" nenion komunikus pri la sekso de la priparolata persono.

5 comentarios:

  1. Estas treege interese. Certe -ip- eble plej taŭgas por tiu rolo tamen en Esperanto jam ekzistas vorto "ipo", kiu estas la nomo de speco de insektoj...
    Oni povas uzi vortojn "ino" kaj "iĉo" sed ĉu estas akcepteble uzi la vorton "ipo" en la senco de "neduumulo"?

    ResponderBorrar
    Respuestas
    1. "Ipo" en tiu senco, kiun ĝi havas en PIV ne estis oficialigita de Akademio de Esperanto, uzo de "ipo" en senco de "neduumulo" do ne estas malpli akceptebla ol ĝia uzo en tiu senco, kiu estas en PIV. Por esprimi tiun sencon, kiun havas "ipo" en PIV, oni povus uzi ekzemple "ipso" aŭ ion similan.

      Borrar
  2. Kiel pritrakti vortojn kiel "mastro" en J-sistemo? Laŭ la regulo el mastro fariĝas majstro, ĉu ne? Sed tio estas tute alia vorto kun alia signifo. Pensu pri vortoj kiel hotelmastro, bienmastro ktp.

    ResponderBorrar
  3. Casinos Near Imania – Casino and Resort - Mapyro
    Hotels 1 서산 출장샵 - 12 of 67 — Hotels 1 - 서귀포 출장마사지 12 of 67 — Casinos Near 경상남도 출장안마 Imania – Casino and 안성 출장마사지 Resort · Hampton Inn Hotel 세종특별자치 출장마사지 & Casino & Spa · Pines Beach Resort. · Hollywood Casino at

    ResponderBorrar