Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

lunes, 14 de enero de 2019

Prelego kaj diskutrondo pri J-riismo ĉe du renkontiĝoj

Ĉi-jare mi partoprenis du novjarajn Esperantajn aranĝojn: NR (Novjara Renkontiĝo) kaj JES (Junulara E-Semajno), ambaŭ en Germanujo. Ĉe ambaŭ mi organizis programeron kun la titolo "Seksa egaleco en Esperanto: Ĉu J-riismo estas bona solvo?", kiu konsistis el 30-minuta prelego de mi, sekvata de diskutrondo. En ĉi tiu blogero mi raportos pri tiuj programeroj kaj iuj eksterprogramaj diskutoj, kiujn mi havis kun aliaj partoprenantoj pri la temo.

En mia prelego, mi unue klarigis iom la socian evoluon, kiu estas la motoro por seksegaleca kaj seksneŭtrala lingvouzo, nome la ŝanĝiĝintan komprenon pri seksaj roloj, seksa identeco kaj seksa egaleco. Mi emfazis, ke tio jam ŝanĝis la lingvouzon en diversaj lingvoj: Unue superregis ŝanĝoj, kiuj simetriigis la rilaton inter inaj kaj iĉaj formoj en la lingvouzo, ekzemple la uzo de "li aŭ ŝi" anstataŭ la tradicia uzo de "li" por nespecifa persono, aŭ la malpliiĝo de la tradicia tendenco ĉiam aldoni -in-, kiam vorto kiel kuracist(in)o estas uzata por paroli pri ino. Pli lastatempe, aldoniĝas la emo inkluzivigi sekse neduumajn personojn, kio kontribuis al la disvastiĝo de la singulara they en la angla, al la ekuzo de formoj kiel elle kaj amigue en la hispana kaj al la kreskanta uzo de ri en Esperanto. Poste mi klarigis la problemon de la ĉirkaŭ tridek klare iĉaj radikoj en Esperanto kaj prezentis la eblajn manierojn solvi tiun problemon. Mi klarigis, kial mi preferas la J-sistemajn novradikojn kiel "pajtro" kaj "ejdzo". Fine de la prelego mi klarigis, kiel evoluis mia persona lingvouzo kaj kiel mi nun sentas min pri tio: "Finfine mi povas mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, anstataŭ esti katenita de la lingvo!"

Jen la projekciprezento de mia prelego. Notu, ke mi decidis iom apartigi la diskuton pri seksneŭtrala pronomo disde la diskuto pri seksneŭtralaj radikoj. Pro tio mi uzis la esprimon J-sistemo por la sistemo por novaj seksneŭtralaj radikoj kun aldona J. Kiam oni kombinas la J-sistemon kun uzado de ri, tio nomiĝas J-riismo, sed teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple J-ĝiismo.

Unue ni estis ĉe NR, kiu estas renkontiĝo por ĉiuj generacioj. Al ĝi venas relative multaj familioj kun infanoj, sed ankaŭ sen-infanaj maljunuloj, mezaĝuloj kaj kelkaj junuloj. Mian programeron partoprenis entute ĉirkaŭ 25 homoj, kiuj estis plejparte mezaĝuloj kaj maljunuloj, sed ankaŭ ĉeestis tri-kvar adoleskantoj kaj unu-du junuloj de la aĝogrupo 20-35.

Komence de la diskutrondo ĉe NR venis relative pozitivaj reagoj, kiuj maksimume kritikis iun detalon aŭ petis pliklarigon de io, ekzemple kio estas la problemo pri seksneŭtrala uzo de radikoj kiel patro kaj edzo, aŭ kio estas la problemo pri la seksneŭtraliga uzo de ge-. Unu el la plej pozitivaj reagoj venis de unu el la adoleskantoj, kiu en posta tago mem organizis programeron pri GLAT-rilataj temoj. Pluraj partoprenantoj montris komprenemon pri tio, ke la tradicia lingvouzo iĝis problemo pro la klarigitaj sociaj evoluoj. Fine de la diskutrondo estis ankaŭ kelkaj pli negativaj respondoj, kiuj kritikis, ke la proponitaj ŝanĝoj al la lingvo estas pli drastaj ol la problemoj, kiujn ili solvas. Bedaŭrinde, la diskutrondo devis esti interrompita post 30 minutoj, ĉar la sekva programero komenciĝis en nia ĉambro (ial la organizantoj ne bone atentis, ke mi petis 90 minutojn por mia programero). Post la oficiala finiĝo de la programero, mi ankoraŭ pludiskutis en la koridoro kun ses aŭ sep homoj, kiuj plejparte havis pozitivan sintenon al miaj streboj.

Multaj el tiuj, kiu esprimis sin dum la diskutrondo, esprimis sian opinion kaj pri la pronomo ri kaj pri la problemo de la substantivoj. Por mi estis pozitiva surprizo, ke praktike ĉiuj esprimis sin akcepteme rilate al la pronomo ri, almenaŭ kiam temas pri parolado pri neduumuloj. La fakto, ke ankoraŭ estis signife malpli da akceptemo rilate al la J-sistemaj novradikoj, laŭ mi klarigeblas per tio, ke homoj ĝenerale estas pli skeptikaj pri io tute nova ol pri io, pri kio ili jam plurfoje aŭdis.

Post NR ni iris al JES, kiu celas ĉefe junulojn, sed kiun ankaŭ partoprenas relative multaj mezaĝuloj kaj kelkaj maljunuloj kaj familioj kun infanoj. Partoprenis ĝin almenaŭ du neduumuloj, kaj oni jam relative ofte aŭdas ri en normalaj konversacioj, ĉefe por paroli pri neduumulo aŭ pri nespecifa persono, dum la uzo de ri por specifa ina aŭ iĉa persono restas malofta ankaŭ tie. Mian programeron partoprenis nur ĉirkaŭ dek homoj, eble ĉar estis relative multaj interesaj programeroj samtempe kaj ĝi okazis je la lasta plena tago de JES, kiam multaj homoj jam estis lacaj de tute semajno da esperantumado.

En la diskutrondo, ĉiuj partoprenantoj akceptis, ke temas pri sufiĉe grava socia problemo por pravigi ŝanĝon en la lingvouzo, do ni diskutis praktike nur pri la detaloj de tiu necesa ŝanĝo.

Kiam ni diskutis pri tio, ĉu preferindas la J-sistemo aŭ la parentismo (do la uzo de seksneŭtralaj novradikoj bazitaj je naciaj lingvoj, ekzemple parento kaj spozo), Bertilo Wennergren atentigis pri tio, ke ĝis nun la J-sistemo estas la sola propono, kiu plene solvas la problemon de la tradicie iĉaj substantivoj, dum ĉiuj ĝis nun proponitaj versioj de parentismo listigas nur kelkajn novradikojn kaj tiel povus konduki al situacio, en kiu la problemo estos nur duone solvita.

Iu demandis pri la vorto koramiko en la J-sistemo, kaj mi klarigis, ke ĝi same kiel amiko estas seksneŭtrala. En la diskuto pri tio aperis la argumento, ke koramiko praktike estas same iĉa kiel edzo, kaj ke la propono uzi ĝin seksneŭtrale do estas same problema kiel la seksneŭtrala uzo de aliaj tradicie iĉaj vortoj kiel edzo kaj patro. Teorie oni povus enkonduki ajmiko kaj korajmiko por eviti tiun problemon, sed fakte amiko estas en la efektiva lingvouzo jam simile seksneŭtrala kiel kolego kaj najbaro, do estus strange enkonduki novan seksneŭtralan radikon por ĝi sed ne por vortoj kiel kolego kaj najbaro. La problemo do fontas el tio, ke la kunmetaĵo koramiko en la lingvouzo de multaj esperantistoj estas pli klare iĉa ol la simpla vorto amiko. Mi ankoraŭ sufiĉe multe cerbumis pri tiu problemo post la diskutrondo kaj venis al la konkludo, ke aldone al la argumento bazita je la signifo de amiko, estas ankaŭ tute bona pravigo por doni seksneŭtralan interpreton al koramiko sed ne al edzo – bazita nur sur la signifo de tiu kunmetaĵo en la efektiva lingvouo: Ĉar la tradicia emo aldoni -in- ĉiam kiam eblas ankoraŭ restis pli forta ĉe iuj vortoj (kiel maljunulo) ol ĉe aliaj (kiel kuracisto), tiuj vortoj en ununombra uzo daŭre povas interpretiĝi kiel iĉaj. Do por esti certa, ĉu iu vorto estas principe seksneŭtrala aŭ ne, la plej bona kriterio estas konsideri kiel praktike uziĝas la multenombra formo. Multenombre, la vorto edzoj ĉiam rilatas al nur-iĉa grupo, dum por miksita grupo oni nepre uzas geedzoj. Aliflanke, jam nun estas normale diri "Ili estas koramikoj" sen aldono de ge-, kiam oni parolas pri aliseksema paro. Do laŭ ĉi tiu multenombra kriterio, koramiko jam estas principe seksneŭtrala, sed vortoj kiel edzo kaj patro ne.

Fine de la diskuto unu partoprenanto ankaŭ prezentis la ofte regurditan argumenton pri la malfacileco de la prononca distingo inter ri kaj li, do ni ankaŭ devis trairi regurdon de la kutimaj kontraŭargumentoj, nome ke oni ĉiuokaze devas lerni prononce distingi r kaj l en Esperanto pro vortoparoj kiel ripo/lipo, kaj – plej grave – ke ri ĉiuokaze jam tiugrade eniris la efektivan lingvouzon, ke apenaŭ plu eblas ŝanĝi ĝin. Mi fakte emas konsenti, ke se ni estus en la jaro 1980 – kaj eble ankaŭ se ni estus en la jaro 2010 – estus bone pledi por prononce pli oportunaj formoj kiel bigi, sed intertempe jam venkis ri, do mi opinias tiujn diskutojn tro malfruaj kaj ne plu indaj. Ni koncentriĝu je tiuj evoluoj, kiuj nur nun ekestiĝas, ĉar ĉe ili konscia pesado de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ĉiu solvo povas ankoraŭ kontribui al kiel eble plej bona lingva evoluo.

Mi ankaŭ ekster miaj programeroj diskutis iom pri seksneŭtrala lingvaĵo kun diversaj partoprenantoj de ambaŭ renkontiĝoj. Interalie temis ankaŭ pri la temo de seksneŭtralaj esprimmanieroj en la germana, kiu ankaŭ tre interesas min, ĉar la germanan mi ja uzas tre multe, tiel ke mi forte sentas la problemon, ke estas tre malfacile paroli seksneŭtrale en la germana.

Unu interesa diskuto, kiun mi havis pri seksneŭtrala lingvaĵo en Esperanto estis kun Hanso, usona esperantistiĉo, kiu eklernis Esperanton nur en 2015, sed tamen jam parolas ĝin je ege alta nivelo kaj havas tre profundan komprenon de esperantologio.

Hanso argumentis, ke dum la uzo de ri por paroli pri neduumuloj estas jam vaste akceptata kaj praktikata en la junulara Esperanto-movado, la uzo de ri por paroli pri nespecifa persono aŭ por paroli pri specifa ina aŭ iĉa persono estas praktikata plejparte de homoj, kiuj celas politikan agitadon, kaj do ne estas same natura parto de la efektiva lingvouzo kiel la uzo de ri por neduumuloj. Aldone ri argumentis (simile kiel iu partoprenanto de la diskutrondo ĉe NR), ke uzado de ri por specifa ina aŭ iĉa persono povus krei la malĝustan impreson, ke oni parolas pri neduumulo. Pro ĉi tiuj kialoj, Hanso uzas ri nur por neduumuloj, kaj uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono, tamen agnoskante, ke laŭ sia kompreno de la pronomo ri, ri devus diri li, ŝi aŭ ri por inkluzivi ankaŭ neduumulojn.

Kvankam mi opinias, ke politika agitado ne estas la plej taŭga vorto por priskribi la fenomenon, mi ja povas konsenti, ke plejparte temas pri io tia, kiam homoj daŭre uzas ri ankaŭ por specifaj inaj kaj iĉaj personoj. Tamen mia impreso estas, ke la uzado de ri por nespecifaj pesonoj jam estas tiom disvastiĝinta, ke facile eblas trovi esperantistojn, kiuj faras ĝin nature, sen politikaj motivoj. En la diskuto pri tio, Hanso komencis paroli pri la lingvouzo en la TEJO-komitato, kie laŭ ri oni ĉefe uzas li aŭ ŝi por paroli pri nespecifa persono. Iomete poste ri aldonis, ke la tradicieca uzado de li por paroli pri nespecifa persono de nedifinita sekso ankaŭ estas daŭre praktikata en la TEJO-komitato, ĉefe de orient-eŭropanoj kaj preskaŭ same multe kiel la uzado de ri por nespecifa persono. Per tiu klarigo, ri nerekte agnoskis, ke en tiu medio la uzo de ri por nespecifa persono jam estas pli kutima ol la uzo de li por nespecifa persono, kio al mi ŝajnis bona pruvo por tio, ke ĝi estas survoje al pli vasta akceptiĝo.

Ĉiuokaze tiu kriterio, ĉu ies lingvouzo estas motivita per politika agitado, ne ŝajnas al mi aparte grava: Homoj povas havi diversajn motivojn por preferi iun esprimmanieron al alia. Kial oni anatemu nur politikajn motivojn, kiuj ja ĝenerale estas nur malfacile distingeblaj de motivoj bazitaj je konsideroj pri etiko kaj respektemo?

Ankoraŭ ne estas tute klare, ĉu finfine la lingvokomunumo akceptos ri nur por neduumuloj, aŭ ĉu ĝi akceptos ĝin kiel ĝeneralan seksneŭtralan pronomon. Tamen laŭ mi la dua alternativo estas plej verŝajna. Ĝis nun, la nacilingva evoluo plej simila al la evoluo pri ri en Esperanto estas tiu de la sveda pronomo hen, kaj ankaŭ ĝi estas akceptata ne nur kiel pronomo por neduumuloj, sed ankaŭ kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo. Mi ĉiuokaze ege esperas, ke la pronomo ri akceptiĝos kiel ĝenerala seksneŭtrala pronomo, ĉar estus ege ĝene ĉiam devi diri li, ŝi aŭ ri kiam oni parolas pri nespecifa persono de nedifinita sekso.

8 comentarios:

  1. Specife parolante pri la diskutero 'koramiko', ĉu viasperte iu ajn uzas la proponon de Camacho 'umiko', krom li mem, kompreneble?

    ResponderBorrar
  2. Ŝajnas al mi, ke estas du uzoj de ri. ri_1 indikas genrokaŝe 'li, ŝi aŭ ri_2" dum ri_2 indikas specife neduumulon. Por eviti konfuzon, kaj aplikante la analogian principon kiun vi adoptis ĝis nun, kial ne proponi pi = ri_2 je la bazo de la novaj sufiksoj -ip- kaj -pj- kiuj estas klare markitaj neduumece?

    ResponderBorrar
    Respuestas
    1. Efektive ekzistas tiuj du malsamaj manieroj kompreni la signifon de "ri". La seksneŭtrala signifo (ri_1) estas la origina signifo de "ri". Sed ĉar la uzado de "ri" komencis vere firmiĝi en la lingvouzo nur kiam jam estis kreita konscio pri neduumuloj, kelkaj homoj nun emas ĝin interpreti kiel specife neduumulan pronomon (ri_2).

      Por mi sekso/genro de persono ne estas io, kion mi volas daŭre mencii ĉe ĉiu uzo de pronomo. Do por mi tre gravas havi seksneŭtralan pronomon, kaj mi sekve kontraŭas la emon interpreti "ri" kiel specife neduumulan pronomon. Tamen multaj homoj kutimas al tio, ke oni per la pronomo indikas la sekson/genron. Por malhelpi, ke tiuj homoj misinterpretos la signifon de "ri", efektive povus esti bona ideo proponi specife neduuman pronomon. Via propono uzi por tio "pi" tamen havas la problemon, ke ĝia poseda formo devus esti "pia", sed tiu vorto jam havas alian signifon en Esperanto. Verŝajne do pli taŭgus la formo "zi" kun la poseda formo "zia". (Krom per tio, ke ne estas multaj aliaj liberaj literoj, oni povus pravigi ĉi tiun formon per tio, ke en la angla la samprononcaj pronomoj "ze" kaj "xe" uziĝas kiel neduumaj pronomoj. Fakte oni en lingvaj diskutoj pri la angla ofte ignoras la diferencon inter neduuma kaj seksneŭtrala pronomo, sed miaimprese "ze" kaj "xe" estas ĉefe uzataj/proponataj por neduumuloj, dum ekzemple "ey" kaj singulara "they" estas ĉefe uzataj/proponataj kiel ĝeneralaj pronomoj.)

      Se oni parolas pri esperantlingva neduumulo aldoniĝas la aldona komplikaĵo, ke verŝajne estas tre bona ideo laŭi la pronom-preferon de la priparolato mem. Mi jam aŭdis de du esperantlingvaj neduumuloj, ke ili tute ne volas priparoliĝi per specife neduumula pronomo, sed preferas priparoliĝi per ĝenerala pronomo. Kaj mi ĝis nun neniam aŭdis la malan preferon, do ke iu preferus priparoliĝi per specife neduumula pronomo anstataŭ per ĝenerala pronomo. Sed ĉiuokaze, ĉi tiaj konsideroj tuŝas nur la paroladon pri esperantlingvaj neduumuloj, sed foje oni ja ankaŭ devas paroli pri ne esperantlingvaj neduumuloj, kiuj ne havas specifan preferon rilate al esperantlingvaj pronomoj.

      Ekzistas iuj esperantistoj, kiuj jam akceptas la uzadon de "ri" por neduumuloj, sed malakceptas ĝian uzadon kiel ĝenerala pronomo por ĉia ajn persono, ekzemple ĉar ili konsideras tion "radikala reformismo" aŭ io tia. Al tiaj homoj oni nun eble povas respondi jene: "Vi kreas konfuzon per tio, ke vi donas al 'ri' alian signifon ol ĝi origine havis, kaj alian signifon ol ĝi havas ĉe la plej aktivaj uzantoj de tiu pronomo. Se por vi tiom gravas tiu alia signifo, uzu por ĝi apartan formon, ekzemple 'zi', kiu estis proponita ĝuste kun tiu signifo."

      Same kiel mi preskaŭ tute ne plu uzas "li" kaj "ŝi", mi persone verŝajne neniam aŭ nur tre malmulte uzos "zi", ĉar laŭ mi kutime sufiĉas la pronomo "ri" por ĉia ajn persono.

      Borrar
  3. Dankon por la klarigo. Vi tute pravas, ‘pi’ ne taŭgas. Persone mi preferas, ke neduumuloj ne apartigu sin eper aparta pronomo, do mi subtenas la relativan ambiguecon de 'ri'.

    ResponderBorrar
  4. Ĝi estas tablo
    Gi estas prezidento
    Gi/Hi estas prezidentiĉo
    Gi/Ŝi estas prezidentino
    Gi/Zi estas prezidentipo
    Eble oni komprenos min ^^
    Kaj pajtro/parento -> pamo :-)

    ResponderBorrar
  5. Ĉu nur por mi la pronomo ri aspektas vira, eĉ maskla? Se oni volas uzi ri por paroli pri neduumuloj tiu laŭ mi estas iom stranga elekto, sed bone. Kiam oni parolas pri nespecifa persono mi proponas la pli molan "ji" kiel seksneŭtrala aŭ nespecifa pronomo - tiu ĉi ji taŭgas pli bone kaj estas ankaŭ pli neŭtrala. Mi precipe ŝatas la akuzativan formon "jin", ĉar ĝi estas la unua parto de la ĉina dualismo jin-jang.

    Do oni uzu ri por paroli pri neduumuloj, sed ji por paroli pri seksneŭtrala aŭ nespecifa persono.

    Rezulte mi proponas J-JIRiismon.

    ResponderBorrar