Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

domingo, 25 de diciembre de 2016

Kial ni kreis tiun ĉi paĝon

   Vi probable konas riismon, ĝi estas maniero paroli Esperanton, en riismo oni uzas "ri" kiel neŭtran pronomon anstataŭ aŭ kune kun "li" kaj "ŝi", kaj ankaŭ oni uzas la sufikson "-iĉ-" kiu signifas "vira" kaj kiu estas uzata same kiel "-in-".
   La nura problemo de riismo estas, ke kelkaj Esperantaj radikoj estas origine viraj, do ne ekzistas neŭtra vorto por "patro aŭ patrino", riistoj solvas tiun problemon uzante virajn vortojn kiel neŭtrajn vortojn.
   Tamen, tio estas laŭ multaj homoj kontraŭfundamenta, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de fundamentaj vortoj. Ankaŭ, ĝi kreas multegajn miskomprenojn, sed eĉ pli grave estas, ke estas seksisme uzi antaŭe virajn vortojn por virinoj, same kiel estis seksisme elekti virajn vortojn por Esperanto eĉ por neŭtraj signifoj.
  Tial, la nura fundamenta solvo estas krei novajn radikojn por viraj kaj inaj radikoj. Kelkaj homoj sugestis elekti vortojn el neeŭropaj lingvoj, ĉar tio ankaŭ helpus solvi la eŭropecon de Esperanto. Tamen, kiel oni elektu ilin? Ĉar ĉiu homo elektus vorton el malsimila lingvo kaj alĝustigus ĝin al Esperanto laŭ sia propra plaĉo kaj opinio, oni povus klopodi krei interkonsenton, sed tio estus tre malfacile.
  La solvo, kiun ni esploras en tiu ĉi retpaĝo, estas krei la novajn radikojn per simpla, klara kaj sistema modifado de tiuj problemaj vortoj. Tiu ĉi propono estis kreita de unu el la autoroj de nia blogo: Markos Kramer.
  Per tiu ĉi kreado de novaj vortoj, interkonsento estus multe pli facila ĉar ne estas tiom multe da manieroj krei novajn vortojn kiuj estu mallongaj, prononceblaj, kaj similaj al la originalaj. Ankaŭ tiuj vortoj estus facile kompreneblaj por aliaj esperantistoj, sed ĉar ili estas malsamaj al la originalaj, esperantistoj scius. ke temas pri alia vorto kaj demandus, ne miskomprenus.
  En tiu ĉi retpaĝo ni serĉas tiun interkonsenton inter esperantistoj, por ke ni finfine solvu unu el la plej gravaj problemoj de Esperanto.

Bonvolu doni ŝancon al tiu ĉi ideo.

miércoles, 30 de noviembre de 2016

Pri "ĝentlemano" kaj "damo"

Laŭ ni la novradiko ĝentlemano estas tute malutila, ĉar oni facile povas krei la saman signifon dirante ĝentilviro, kaj se oni kredas, ke ĝi ne havas la saman signifon, oni povas kontraŭargumenti, ke ne ĉiu aro da vortoj estas vortaro.

Tial mi aldonis la kunmetitan vorton ĝentilvejro uzante la radikon ĝentil- kaj la novradikon vejr-.

Aliteme, damo havas tro similan signifon al sinjorino, tial, se oni vere volas uzi tiun vorton, oni povas uzi dajmo, alie, oni pli bone uzu sejnjoro/sejnjorino/sejnjoriĉo.

Kial "j" en la unua silabo?

Oni povus diri, ke estus pli bele se oni kreus neŭtrajn radikojn per la aldono de j post la kutime akcentita vokalo. Tamen, mi trovis kelkajn problemojn farante tion.

Ni vidu tiujn radikojn, kiuj estus malsimilaj:

En la unua silabo | En la antaŭlasta silabo
Sejnjoro               | Sinjojro
Fejanĉo                | Fiajnĉo
Mojnaĥo              | Monajĥo

Kiel oni povas rimarki, nur tri novaj radikoj havas pli ol du silabojn, la aliaj estus egalaj en ambaŭ sistemoj.

Unue, sinjoro fariĝus sinjojro, do ĝi havos du j en la sama silabo, kio farus ĝian prononcon iomete malfacila aŭ malagrabla, ĉar ĝi havas tri vokalaj sonoj en unu silabo. Fakte, mi ne kapablas memori Esperantan vorton tian, nur la plurnombro de la nomo de la litero j mem, aŭ de vortoj viel samurajoj.

Due, el fianĉo oni povus krei fiajnĉo aŭ fejanĉo, kaj laŭ mi, la dua estas pli facile prononcebla kaj belsona.

Trie, kvankam mi malamas la fakton, ke la vorto furio ekzistas, se oni volus neŭtran similan vorton, tiu ĉi sistemo kreus furejo, kiu ŝajnas kiel loknomo. La alia ŝanco (en la unua silabo) estas fujrio kiu ne tro multe ŝanĝas la originalan vorton.

Kvare, mi kredas, ke oni vere ne devas pensi tro multe por aldoni j ĉe la unua silabo.

Ĉiuokaze, la plimulto de neneŭtraj radikoj estas dusilabaj, do ambaŭ sistemoj kreus la samajn novradikojn, kaj tiuj vortoj ankaŭ estas la plej gravaj.