Entrada principal

Riismo Laŭfundamente: J-riismo

domingo, 24 de junio de 2018

En-familia uzo de J-riisma Esperanto

Mi (Markos) estas paĉjo de tri denaskuloj, kiuj nun havas 8, 5 kaj 2 jarojn kaj kiuj kreskas kun kvar lingvoj: La rusa de la panjo, Esperanto de mi, kaj la luksemburga kaj germana de la ĉirkaŭaĵo. Lastatempe mi faris etajn – sed por mi gravajn – ŝanĝojn al la maniero kiel mi parolas Esperanton al ili: Mi uzas J-riisman Esperanton, do mi uzas la sekse neŭtralan pronomon ri kaj kelkajn sekse neŭtralajn novradikojn kiel pajtro, fejlo, ejdzo, rejĝo kaj prejnco. En ĉi tiu artikolo mi klarigos miajn motivojn por tiu ŝanĝo kaj priskribos miajn praktikajn spertojn kun ĝi en la kunteksto de en-familia uzo de Esperanto.

Antaŭhistorio kaj personaj motivoj

De multaj jaroj mi interesiĝas pri seksa egaleco kaj la rajtoj de seksaj malplimultoj. La paŝojn, kiujn la Okcidentaj socioj ekde la 1960aj jaroj faris direkte al plia egaleco inter inoj kaj iĉoj kaj por la rajtoj de samseksemuloj kaj transseksuloj, mi opinias grava kontribuo al la soci-etika plibonigo de tiuj socioj. Sed laŭ mi ni iris ĝis nun nur parton de la irenda vojo: Daŭre restas multo farenda por atingi kulturon, en kiu inoj kaj iĉoj havas egalajn ŝancojn evoluigi sian personecon sen premoj kaj danĝeroj rezultantaj el la restaĵoj de nia historie patriarĥisma kulturo. Kaj nur lastatempe ekestis konscio pri la socia diskriminacio kontraŭ sekse neduumaj homoj, do homoj kiuj identiĝas nek kiel nur-inaj nek kiel nur-iĉaj, kaj kontraŭ interseksuloj, do homoj kiuj naskiĝis kun organoj nek tute inaj nek tute iĉaj: Ili ofte estas traktataj malhumane kaj devigataj konformiĝi al la tradicia duuma kompreno de sekseco.

De pluraj jaroj min aparte interesas lingvaj aspektoj de seksa egaleco kaj seksa neŭtraleco: Ja en preskaŭ ĉiuj lingvoj troviĝas diversaj esprimoj, gramatikaj reguloj kaj lingvaj kutimoj, kiuj historie estiĝis surbaze de la tiama antaŭsupozo, ke ĉiu homo estas aŭ nur-ina aŭ nur-iĉa, kaj surbaze de la tiama emo konsideri la iĉecon normala kaj la inecon io aparte menciinda.

En Esperanto ekzemple temas pri la distingo inter la pronomoj li kaj ŝi kaj la tradicia duvizaĝeco de li: Unuflanke ĝi servas kiel pronomo por paroli pri iĉo, aliflanke ĝi servas kiel ĝenerala pronomo uzenda kiam oni parolas pri nespecifa persono aŭ pri specifa persono de nekonata sekso. La deviga mencio de la sekso de persono ekzistas krom ĉe la triapersonaj pronomoj ankaŭ ĉe ĉirkaŭ tridek substantivoj, kiuj plejparte esprimas parenco-rilaton (ekzemple patro/patrino, filo/filino, edzo/edzino) aŭ nobelan titolon (ekzemple reĝo/reĝino, princo/princino, duko/dukino). Kaj la egaligo de iĉa kaj ĝenerala formo troviĝas krom ĉe la pronomo li ankaŭ ĉe la plej granda klaso de person-substantivoj, kiu inter multaj aliaj entenas ekzemple la substantivojn instruisto, kuracisto, sekretario, studento, anglo, ĉino, brazilano, kristano, belulo, riĉulo, urbestro, ĥorestro, amiko kaj najbaro.

Kun la ŝanĝiĝanta socia kompreno pri tio, kio estas sekso, kiujn formojn ĝi povas alpreni kaj kiugrade ĝi gravas por difini niajn interhomajn rilatojn, ankaŭ iom post iom ŝanĝiĝas niaj lingvoj. Tamen la lingva ŝanĝo ofte okazas pli malrapide ol la ĝin kaŭzanta socia ŝanĝo, ĉefe kiam temas pri la gramatikaj aspektoj de la lingvo. En Esperanto, jam ekde la 1970aj jaroj estiĝis la emo uzi esprimojn kiel li aŭ ŝi, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, kaj malpliiĝis la emo ĉiam kiam eble aldoni -in- al substantivoj kiel instruisto, studento, brazilano, riĉulo kaj amiko, kio fortigis la sekse neŭtralan interpreton de tiuj substantivoj. Pli lastatempa kaj ĝis nun malpli forta tendenco estas la emo de pli kaj pli da Esperantistoj uzi la la virseksan sufikson -iĉ- paralele al -in- kaj la sekse neŭtralan pronomon ri. Ĉi tiuj du lingveroj origine estis proponitaj jam en la 1970aj jaroj, sed ilia praktika uzado ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis neglektebla. Notu ke kelkaj el la uzantoj de ri uzas ĝin nur por paroli pri nespecifaj personoj kaj pri specifaj personoj de nekonata sekso, dum aliaj uzas ri ankaŭ por specifaj personoj de konata sekso.

Ankaŭ en aliaj lingvoj okazas similaj ŝanĝoj bazitaj sur ideoj de seksa egaleco: En la angla preskaŭ tute malaperis la antaŭe tre kutima uzado de man en la ĝenerala senco de homo. La uzo de he por nespecifa persono de ajna sekso ankaŭ signife malpliiĝis, kaj lastatempe la singulara uzo de they iĝis la plej populara alternativo al ĝi (tia uzo de they jam ekzistis historie, sed longe estis apenaŭ praktikata). En la sveda lingvo en 2012 subite famiĝis la jam de 1966 ekzistanta propono uzi hen kiel sekse neŭtralan pronomon, kaj jam en 2014 la Sveda Akademio decidis enmeti ĝin en sian oficialan vortliston. En la hispana lingvo en inismaj kaj transseksulaj rondoj pli kaj pli populariĝas la sekse neŭtrala pronomo elle kaj sekse neŭtralaj formoj de substantivoj, ekzemple amigue ('amiko'), derivita de amiga ('amikino') kaj amigo ('amikiĉo').

Mi longe restis skeptika pri la neceso de ri kaj pri ĝiaj ŝancoj enradikiĝi en la lingvouzon. Kio finfine konvinkis min pri ĝia neceso estis la fakto, ke sen ri ne eblas respektoplene paroli pri sekse neduumaj homoj. Aldone, vidante ke en Svedujo jam populariĝis la pronomo hen, kaj ke pli kaj pli da precipe junaj Esperantistoj komencas uzadi la pronomon ri, mi konvinkiĝis, ke ri havas tre bonajn ŝancojn enradikiĝi.

Tial mi jam en 2016 komencis uzi la pronomon ri por paroli pri nespecifaj personoj de ajna sekso (kaj malpli ofte por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj). Tio fakte estis nur tre eta ŝanĝo al mia lingvouzo, ĉar ja plej ofte oni parolas pri specifaj personoj, do estis nur relative malmultaj situacioj, en kiuj mi uzi ri. Niaj du pli junaj infanoj estis tiam tri kaj nul jarojn aĝoj, do ili ne konscie rimarkis la ŝanĝon. La plej aĝa, tiam sesjara, ja konscie rimarkis ĝin, kaj mi klarigis al ri la signifon de ri kaj miajn kialojn por uzi ĝin. Ri senprobleme akceptis tion, kaj post kelkaj monatoj komencis mem foje uzi ri. Iomete poste mi ankaŭ komencis foje uzi -iĉ-, ĉefe en la memstara vorto iĉo, ĉar min jam de jaroj ĝenis la manko de esprimo paralela al ino.

Se pluos la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo, Esperanto signife adaptiĝos al la ŝanĝiĝinta socia kompreno pri kio estas sekso: La eblo ne mencii la sekson de persono kiam ĝi ne estas grava bone konformas al la fakto, ke la sekso de persono iĝis malpli grava faktoro por difini niajn interhomajn rilatojn. Aldone ĝi helpas eviti lingvajn komplikaĵojn, kiuj rezultus, se oni ĝeneraligus la devigan markadon de sekso al neduumaj seksaj identecoj. En la situacioj, en kiuj ial tamen menciindas la sekso, oni povas senprobleme fari tion per la sufiksoj -in- kaj -iĉ- kaj/aŭ per la uzo de la pronomoj ŝi kaj li anstataŭ ri. La fakto, ke la inaj kaj iĉaj sufiksoj kaj pronomoj funkcias simetrie bone koheras kun la moderna vidpunkto, ke ne ekzistas hierarĥio inter la du seksoj.

Sed restas unu problemo, kiun la jam ekzistantaj tendencoj de lingva evoluo ne kontentige alfrontas: Temas pri la ĉirkaŭ tridek tradicie klare virseksaj substantivoj kiel patro, filo, edzo, reĝo kaj princo. Ja ekzistas la propono uzi ĉi tiujn radikojn seksneŭtrale kaj uzi la formojn patriĉo, filiĉo ktp por la iĉa signifo. Sed tiu propono estas apenaŭ praktikata en la praktiko, signife malpli ol la uzado de ri kaj la uzado de -iĉ- en aliaj kuntekstoj. Laŭ mi la ĉefa kialo por tiu malsukceso estas la problemo, ke tiu propono kaŭzus daŭrajn miskomprenojn dum la certe bezonata transira tempo, dum kiu ĝi devas konkurenci kun la tradicia lingvouzo: Eĉ se oni konscias pri la propono, oni povas miskompreni homojn pro nescio pri tio, ĉu ili uzas tiujn radikojn seksneŭtrale laŭ tiu propono, aŭ iĉe laŭ la tradicia lingvouzo.

Unu maniero eviti ĉi tiun problemon estas uzi novajn seksneŭtralajn radikojn anstataŭ la tradiciajn iĉajn radikojn. Sed tio levas plurajn demandojn: Kiel elekti tiujn novajn radikojn? Kiel certigi ke ne estos miloj da konkurencaj proponoj? Kaj kiel fari elekton, kiu estos facile lernebla kaj ekuzebla? En 2014, mi verkis la artikolon Esperanto kaj sekso, en kiu mi analizis la esprimadon de sekso en tradicia Esperanto kaj la diversajn pli kaj malpli sukcesajn proponojn por modifi tiun sistemon. Fine de tiu artikolo mi faris proponon pri respondo al tiuj demandoj: Baze la propono estas, ke oni sisteme kreas tridekon da novaj sekse neŭtralaj substantivoj per tio, ke oni aldonas la literon j post la unua vokalo de la koncerna tradicia iĉa substantivo. Krome, se tiu vokalo estas i, oni ŝanĝas ĝin al e por faciligi la prononcadon. Tiel estiĝas ekzemple la sekse neŭtralaj substantivoj pajtro, fejlo, ejdzo, rejĝo kaj prejnco. Se oni ial volas mencii la sekson, oni faras tion per aldono de -in--iĉ-. Ekzemple pajtrino kaj pajtriĉo havas la signifojn de patrino kaj patro. Sed oni nun ankaŭ povas diri pajtro sen indiki la sekson, ekzemple por paroli pri nespecifa pajtro de ajna sekso, aŭ por paroli pri sekse neduuma pajtro. La ideo uzi tiujn novajn seksneŭtralajn substantivojn aldone al la seksneŭtrala pronomo ri intertempe ricevis la nomon J-riismo.

Dum iom da tempo J-riismo estis nur teoria propono tute ne praktikata en la reala lingvouzo. Sed en 2016 pri ĝi entuziasmiĝis la argentina Esperantisto Luko Cerante, kaj ri komencis verki blogon pri ĝi. En 2017 ni komencis interŝanĝi niajn ideojn pri ĝi, plibonigis kelkajn detalojn de la propono kaj kune verkis artikolon pri ĝi, kiu en Februaro ĉi-jare estis publikigita de la blogo Egalecen. Kvankam la artikolo ankaŭ vekis kelkajn negativajn reagojn, la reagoj de tiuj Esperantistoj, kiuj entute havas seriozan intereson pri lingva seksa egaleco kaj pri respektoplena parolado pri neduumuloj, estis plejparte pozitivaj. Baldaŭ poste mi ankaŭ aŭdis pri jam okazintaj efektivaj uzoj de J-riismo. Pro tiuj pozitivaj reagoj, mi iĝis pli esperplena pri tio, ke J-riismo enradikiĝos, kaj decidis, ke mi kiel ĝia origina proponinto mem kontribuu al tio per efektiva uzado de tiuj novaj seksneŭtralaj radikoj. Ĉar plejparto de mia efektiva lingvouzo okazas hejme kun miaj fejloj, mi do decidis paroli J-riisme kun ili.

La elprova fazo

Komence mi havis dubojn pri tio, ĉu mi eble malhelpus al miaj fejloj per tiu decido. Se tiu lingvouzo ne baldaŭ iĝos vaste konata, tio povus malhelpi la komunikadon inter ili kaj aliaj Esperantistoj. Tamen, la ideo ja neniam estis, ke ili ne plu aŭdu la tradician Esperanton. Ili daŭre renkontos ĝin en libroj kaj en komunikado kun aliaj Esperantistoj ekster nia familio. La bona afero pri J-riismo kompare kun la pli frua riisma propono seksneŭtraligi la signifon de vortoj kiel patro, filo, edzo kaj reĝo ja estas, ke J-riismo povas tute harmonie kunekzisti kun la tradicia lingvaĵo: Simple estos iuj sinonimo-paroj kiel pajtriĉo=patro kaj pajtrino=patrino, sed sinonimojn miaj fejloj ĉiuokaze renkontas, ekzemple malsanulejo=hospitalo kaj harsapo=ŝampuo.

Ĉiuokaze, iam mi decidis simple ekprovi la aferon. Miajn unuajn provojn mi faris kun nia plej eta, dujaraĝa fejlo. Ri ĉiuokaze ankoraŭ estas en la fazo, en kiu ri daŭre devas diveni la signifojn de niaj vortoj el la kunteksto, do por ri tio ne vere kaŭzis aldonajn malfacilaĵojn. La ŝanĝo en la lingvouzo kun ri konsistis ĉefe el la ekuzo de fejlo, frajto kaj ajvo, kaj iom malpli ofte pajtro. Krome mi komencis uzi ri iom pli ol antaŭe. Mi nur malofte sentis la bezonon aldoni la sufiksojn -in- kaj -iĉ- al tiuj vortoj, ĉar plej ofte la sekso ne estas tiom grava, ke necesas aparte mencii ĝin. Fakte, tiu unua praktika elprovado de J-riismo igis min multe pli kontenta pri mia lingvouzo, ĉar min jam de jaroj ĝenis, ke iuj lingvaj reguloj kaj kutimoj premas min mencii la sekson de persono eĉ kiam mi konsideras ĝin tute nemenciinda. Nun mi finfine havis praktike uzeblan manieron eviti tiun premon, do mencii la sekson nur tiam, kiam mi efektive konsideras ĝin menciinda!

Pro tiu sperto de kontenteco, mi rapide vastigis la elprovadon al la lingvouzo kun mia kvinjara meza fejlo. Ĉar ri jam estis multe pli alkutimiĝinta al la tradicia lingvouzo ol la dujaraĝulo, mi komence serĉis situaciojn, en kiuj mi povas enkonduki J-riismajn esprimojn sen kaŭzi mankon de kompreno. Ekzemple, mi komencis uzi ajvino kaj ajviĉo anstataŭ avino kaj avo. Ri komprenis ambaŭ vortojn senprobleme el la kunteksto, pro ilia simileco al avino/avinjo kaj avĉjo. Nur poste mi enkondukis la seksneŭtralan formo ajvo, ekzemple menciante, ke ri havas kvar ajvojn, la du ajvinojn kaj la du ajviĉojn. Tiu iom-post-ioma enkonduko tute bone funkciis, sen ke ri iam ajn protestus pro la strangeco de miaj novaj esprimoj.

La sistema transiro

En la komenca elprova fazo mi parolis J-riisme nur kiam mi estis nur kun miaj du plej junaj fejloj, aŭ kun nur unu el ili. Pro la bonaj spertoj, kiujn mi havis kun ili, mi decidis eliri el la elprova fazo kaj komenci sisteme uzi ĝin kun ĉiuj familianoj. Do en Marto ĉi-jare mi petis mian ejdzon, kiu ĝis tiam nur malmulte sciis pri la afero, legi la artikolon de Luko kaj mi. Ĉar ri prokrastis la legadon dum pli ol semajno, mi finfine simple parole klarigis al ri la enhavon de la artikolo. Mi informis rin pri la jamaj pozitivaj reagoj al nia artikolo kaj pri miaj bonaj spertoj en elprovado de J-riismo kun niaj du pli junaj fejloj, kaj menciis mian emon nun sisteme paroli J-riisme kun ĉiuj familianoj. Ri ne estis entuziasma pri la afero, sed ankaŭ ne vere kontraŭis, do mi restis ĉe mia plano.

Kun nia plej aĝa, okjara fejlo mi devis alfronti la aferon iom alie ol kun la du etuloj, ĉar ri jam havas tre evoluintan lingvan konscion. Mi klarigis la aferon al ri simile detale kiel al mia ejdzo. Fakte, tio ne estis la unua fojo, ke mi klarigis J-riismon al ri: Jam pasintan someron, kiam Luko kaj mi jam estis ekverkintaj nian artikolon pri J-riismo, mi klarigis la ideon de J-riismo al mia plej aĝa fejlo. Ria reago en Marto estis simila al la reago pasintsomere: Ri opiniis la novajn J-riismajn vortojn tute strangaj. Tio ne surprizis min, ĉar ja estas normale, ke oni opinias stranga tian devojiĝon de la kutima lingvouzo. Sed malsame ol pasintjare, mi ĉi-jare en Marto povis jam informi rin pri la pozitivaj reagoj, kiujn mi ricevis de aliaj Esperantistoj, pri miaj bonaj spertoj en la elprovado kun riaj du frajtetoj, kaj pri mia intenco ekparoli J-riisme kun ĉiuj familianoj ekde nun.

Mi tre rapide alkutimiĝis al la daŭra uzado de la novaj J-riismaj novradikoj, kaj nur tre malofte okazis al mi, ke mi neintence uzis iun tradician iĉan radikon anstataŭe. Mi ja sentis la eblon finfine mem decidi, kiam mi volas mencii la sekson kaj kiam ne, kiel grandan liberiĝon.

Iom pli hezitema mia lingvouzo tamen estis rilate al la pronomoj: Mi ja jam du jarojn antaŭe komencis uzi ri por paroli pri nespecifaj personoj, sed por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso mi antaŭe ne uzis ĝin. Eĉ post la sistema ekuzado de la J-riismaj novradikoj ankoraŭ relative ofte okazis al mi, ke mi uzis ŝili ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso tute ne gravis. Dum iom da tempo tio ne multe ĝenis min, kaj mi fokusis mian atenton al la sistema uzado de la J-riismaj novradikoj, lasante la pronom-elektadon al mia spontana lingvosento. Kompreneble, mia spontana lingvosento estis forte influita de la tradicia uzmaniero de pronomoj, do ofte okazis, ke mi uzis sekse markitan pronomon por remencii iun, kiun mi antaŭe menciis per seksneŭtrala substantivo. Tio iom post iom komencis ĝeni min, tiel ke mi ankaŭ faris la decidon transiri al pli sistema uzado de ri. Nun mi preskaŭ ne plu uzas li kaj ŝi en la hejma lingvouzo. Mi iom pli ofte ol antaŭe remencias la nomon de iu por eviti miskomprenon pri tio, pri kiu mi parolas. Sed tio en la tradicia lingvouzo ja same estas necesa kiam oni parolas pri unuseksa grupo de homoj. Kaj la plej multaj lingvoj en la mondo tute ne havas sekse markitajn pronomojn, kaj ankaŭ en tiuj lingvoj oni bone elturniĝas, same kiel mi nun faras en J-riisma Esperanto. Fakte, mi jam de multaj jaroj bone scipovas la svahilan, en kiu estas nur unu seksneŭtrala pronomo por la tria persono (yeye).

Dum la unuaj semajnoj de sistema J-riismumado kun miaj familianoj, mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo foje reagis negative al la novaj esprimmanieroj. Komence ĉefe temis pri negativaj komentoj pri la stranga sono de la J-riismaj novradikoj. Mia ejdzo krome foje esprimis sian miron pri tio, ke mi priskribas ian situacion sen mencii la sekson de la koncernuloj. Post malmultaj semajnoj mia ejdzo ŝajne alkutimiĝis al la novradikoj kaj ne plu komentis ilin. Sed kiam mi iom poste komencis pli sisteme uzadi ri ankaŭ por paroli pri specifaj personoj de konata duuma sekso, mia ejdzo denove esprimis sian miron pri tio en iom negativa maniero. Ĉe nia plej aĝa fejlo la negativa komentado pri la novradikoj restis iom pli longe ol ĉe mia ejdzo, praktike ĝis la momento kiam mi komencis uzi ri pli multe. Tiam la negativaj komentoj pri ri anstataŭigis la antaŭajn komentojn pri la novradikoj. Intertempe, tiu negativa komentado praktike tute ĉesis.

Interesaj observoj

La J-riismaj novradikoj, kiujn mi praktike plej ofte uzas, estas fejlo, frajto, ajvo, ejdzo, pajtro, prejnco kaj rejĝo (pli-malpli laŭ la ordo de ofteco, komencante ĉe la plej ofta). Iom pli frue mi ankaŭ uzis knajbo relative ofte, sed nun mi pli ofte diras simple infano. Tamen estas situacioj, en kiuj mi preferas knajbo al infano, ekzemple kiam temas pri adoleskantoj (sed tiam mi plej ofte diras adoleskantojunulo). Same kiel knabo kaj knabino, la radiko knajbo estas ankaŭ neformale uzebla por juna plenkreskulo, do ĝi ne estas tute senutila. Ankaŭ la radikon vejro mi en la komenca fazo uzis iomete pli ol nun. Nun plej ofte sufiĉas al mi homo kaj – kiam aparte menciindas la plenkreskinteco – plenkreskulo.

Jam en la elprova fazo kun la du etuloj mi rimarkis, ke mi devas fari decidon pri tio, kion fari pri karesformoj kiel avinjo kaj panjo. La tradiciaj formoj avinjo kaj avĉjo ja ne estas pravigeblaj surbaze de la esprimoj ajvino kaj ajviĉo. Mi faris la decidon, ke mi uzos ajvinjo kaj ajviĉjo anstataŭ avinjo kaj avĉjo, sed pluuzos senŝanĝe tiujn karesformojn, kiuj estas pravigeblaj ankaŭ surbaze de la J-riismaj ne-karesaj formoj. Fakte, la solaj aliaj karesformoj, kiujn mi uzas, estas panjo, paĉjo, onjo kaj oĉjo, kaj ili ĉiuj estas pravigeblaj surbaze de la J-riismaj formoj pajtrino, pajtriĉo, ojnklino kaj ojnkliĉo.

La anstataŭigon de avĉjo per ajviĉjo mi konsideras pozitiva kromefiko de J-riismo, ĉar mi jam de multaj jaroj atentigis pri tio, ke avĉjo estas la plej malfacile prononcebla vorto de Esperanto. Pri tio mi havas interesan anekdoton: Iam antaŭ multaj jaroj mi menciis la malfacilan prononceblon de avĉjo al iu plenkreska denaskulo, kaj ri respondis: "Kial malfacila? Estas tute facile diri afĉjo." Efektive multaj homoj senkonscie simpligas la prononcon de avĉjo al afĉjo kaj tial ne rimarkas, kiel malfacile estas ĝuste prononci avĉjo.

Mi jam menciis, ke jam antaŭ ol mi transiris al J-riismo mi uzadis ri por paroli pri nespecifaj personoj kaj por paroli pri neduumuloj kaj interseksuloj, kaj ke tiun uzadon ankaŭ imitis nia plej aĝa fejlo. Simile, ri nun jam uzis la vorton frajto en parolado pri nespecifa frajto de nespecifa sekso. Notu, ke tiu uzado okazis en tempo, kiam ri ankoraŭ foje reagis negative al miaj uzoj de J-riismaj novradikoj. Mi iam atentigis rin pri tiu paradokso, sed ri klarigis, ke ri ja uzis la vorton frajto nur en situacio, kiam la sekso estis nekonata, dum mi uzas ĝin ankaŭ en situacioj, en kiuj la sekso estas konata. Alivorte, ri daŭre uzas la tradiciajn esprimojn en situacioj, en kiuj la sekso estas konata kaj duuma, sed en aliaj situacioj, ri jam uzas la J-riismajn novradikojn kaj la pronomon ri. Tio iom kontrastas kun mia enfamilia lingvouzo: Mi tute ne plu uzas la tradiciajn radikojn, kaj mencias la sekson per aldono de -in- kaj -iĉ- nur kiam mi opinias ĝin aparte menciinda.

Miaj du pli junaj fejloj ankaŭ jam uzis kelkajn J-riismajn esprimojn, sed en ilia aĝo tio estas tute ne surpriza: Ili ja ofte simple transprenas iun ĵus uzitan esprimon el la kunteksto, kaj ne estas tiel forte influitaj de multjara alkutimiĝo al certa lingvouzo kiel pli aĝaj homoj.

Mi apenaŭ plu sentas la bezonon uzi la prefikson ge-. La multenombraj formoj kiel fejloj kaj frajtoj estas sekse neŭtralaj, kio signifas ke oni povas uzi ilin kaj por paroli pri sekse miksitaj grupoj kaj por paroli pri grupoj, en kiuj ĉiuj havas la saman sekson. Teorie, oni povus uzi la prefikson ge- por emfazi, ke iu grupo de homoj estas sekse miksita. Sed la bezono emfazi tion por mi praktike neniam ekzistas. Eble oni foje povus utile uzi ĝin en la esprimo geejdzoj, se oni ial volas emfazi, ke oni parolas pri aliseksema paro. Sed por mi tia bezono ankoraŭ neniam aperis en mia plurmonata J-riismumado.

Konkludo kaj rigardo estontecen 

Pro konsideroj pri seksa egaleco kaj respekto al seksaj malplimultoj mi en 2014 proponis J-riismon kiel eblan manieron krei mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Intertempe ĝin subtenas pluraj aliaj Esperantistoj, kaj mi decidis praktiki ĝin en mia enfamilia lingvouzo kun mia ejdzo kaj niaj tri fejloj. Mi sentis liberiĝon kaj kontentiĝon pro la eblo finfine povi esprimi miajn pensojn tiel, kiel mi volas esprimi ilin, anstataŭ esti premata mencii la sekson de persono eĉ kiam mi ne volas mencii ĝin. Kompreneble dum iom da tempo okazis atendeblaj negativaj reagoj de mia ejdzo kaj nia plej aĝa fejlo, sed tio plejparte jam pasis, kaj miaj ĝisnunaj praktikaj spertoj igas min pli konvinkita ol antaŭe, ke mi estas sur bona vojo.

Baldaŭ ni unuafoje post mia transiro al J-riismo iros al la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF), do mi jam cerbumas pri tio, kiel mi parolos tie. Mi supozas, ke kun la aliaj Esperantistoj tie mi ne sisteme uzos J-riismon, sed mi certe volas iom elprovi ĝin, almenaŭ kun tiuj, pri kiuj mi scias, ke ili jam konas la proponon. Aldone, mi verŝajne ankaŭ tie plejparte parolos J-riisme kun miaj familianoj, do la aliaj partoprenantoj certe havos la eblon aŭdi tion. Mi supozas, ke estos miksitaj reagoj al tio, sed la detalojn mi ne povas antaŭvidi. Do mi estas scivolema...

Oni ankoraŭ ne povas scii, ĉu J-riismo finfine enradikiĝos, sed mi estas relative optimisma pri tio, ke ĝi iom post iom disvastiĝos, unue pli multe en la junulara movado kaj inter GLAT-aj Esperantistoj, kaj poste ankaŭ en la resto de la movado. Mi do ekzemple opinias verŝajne, ke kiam miaj fejloj eniros la junularan movadon, J-riismo tie jam estos de kelkaj praktikata kaj de preskaŭ ĉiuj komprenata.

Sed ankaŭ ekzistas la eblo, ke venkos iu alia metodo por krei la mankantajn seksneŭtralajn esprimojn en Esperanto. Tiukaze povus okazi, ke mi iam transiros al la venkanta solvo kaj forlasos J-riismon. Sed unu afero estas klara: Mi ne plu reiros al la tradicia Esperanto, en kiu mankas tiaj seksneŭtralaj esprimoj.

domingo, 27 de mayo de 2018

Kial neduumuloj meritas atenton de la lingvo

Ĉi tio estas persona opinio mia (de Luko) pri neduumuloj kaj interseksuloj, kaj kial nia lingvo (same kiel ĉiu lingvo) devas respekti ilin, akcepti ke ili ekzistas, kaj provizi respektemajn manierojn por paroli pri kaj kun ili.

Unue, kion signifas tiuj vortoj?

  • Neduumulo estas homo, kiu ne identiĝas kun unu el la du klasikaj sociaj seksoj: ina kaj iĉa. Kelkaj sentas sian identecon kiel miksaĵon de ambaŭ, kiel alian aferon, kiel variadon inter unu kaj la alia (foje pli iĉa ol ina, foje pli ina ol iĉa, ktp) aŭ tute malakceptas la klasigon de homoj en fermitajn skatolojn nomatajn "sekso" aŭ "genro".
  • Interseksulo estas homo, kiu naskiĝis sen klara biologia sekso. Tio signifas, ke ri havas iun fizikan aŭ genan trajton, kiu ne kongruas kun iu el la du biologiaj seksoj. Ili povas havi enajn aŭ eksterajn seksajn organojn, kiuj estas nek inaj nek iĉaj, aŭ miksaĵo de ambaŭ. Ili ankaŭ povas havi genojn de ambaŭ seksoj. Fakte, la varieco de interseksuloj estas tiom granda, kiom interseksuloj mem ekzistas. Gravas mencii, ke multaj interseksuloj ja identiĝas kun unu socia sekso, same kiel multaj homoj kun difinita biologia sekso identiĝas kun alia socia sekso aŭ kun neniu.
Multaj neduumuloj montras (volonte aŭ ne) sian neduumecon uzante miksaĵon de komune iĉaj kaj komune inaj vestaĵoj, hararanĝoj, manieroj paroli, ktp. Oni nomas tiun stilon "androgina" (ambaŭseksa aŭ iĉina, el la grekaj vortoj por vejriĉo kaj vejrino). Tio ne signifas, ke nur homoj, kiuj uzas tian stilon, estas neduumuloj, multaj neduumuloj ŝajnas kiel inoj aŭ iĉoj. Kaj eĉ pli grave: multaj homoj identiĝas kiel neduumuloj, sed vivas en la socio kiel inoj aŭ iĉoj. 

Mi mem vivas mian vivon sen multe mencii, ke mi ne vere identiĝas kun iĉeco. Mi estas neduumulo, sed miaj ŝatoj kaj agoj estas sufiĉe similaj al tiuj de iĉo, ke mi ne devis klarigi al ĉiu, ke mi estas malsama, kaj ĉar estas pli facile en kelkaj lokoj vivi sen mencii tiajn aferojn, mi ne mencias ilin. Sed tio ne okazas al ĉiuj, kelkaj neduumuloj bezonas akcepton de socio por esti si mem, ĉar iliaj ŝatoj ne estas kaŝeblaj. Fakte mi ŝatus ekzemple povi uzi jupon aŭ robon, kaj esti nomita per sekse neŭtra pronomo, sed la malavantaĝoj en mia socio estus tro grandaj kaj por mi nun ne valoras la penon.

Kial neduumeco havas sencon?


Mi povas prezenti ĉi tiun demandon alimaniere: kion signifas esti ino/iĉo? Estas multaj respondoj al tiu demando, sed ĉiu havas siajn proprajn problemojn.
  • "Nu, tiuj estas la du biologiaj seksoj". Tiu estas ofta respondo ĉirkaŭ la mondo, kaj ĝi ŝajnas senchava, ni scias ke nia specio havas du biologiajn seksojn por reproduktado, eĉ en la genoj estas nur du seksoj, ĉu ne? Nu, kiel mi jam klarigis, interseksuloj ekzistas, kaj laŭ kelkaj kalkuloj, ili estas multe pli ol oni pensas. Kelkfoje nur la genoj ne kongruas kun la du biologiaj seksoj, dum la seksaj organoj estas normalaj, alifoje la eksteraj organoj estas tute normalaj sed internaj organoj ne kongruas aŭ tute ne ekzistas. Do, ĉu ni rajtas diri al interseksuloj, ke ili estas maloftaj kaj ke ili devas elekti seksan skatolon por bone vivi en nia socio? Mi opinias, ke tio ne estas morala. Simile, en multaj lokoj oni jam akceptas, ke homoj, kiuj naskiĝis kun unu klara biologia sekso, povas identiĝi kun la alia sekso, do por tiuj grandaj partoj de nia socio, sekso ne estas nur biologia afero.
  • "Ĝi signifas havi certan aspekton, kiu rilatas al tiu sekso". En nia socio oni povas vidi ke inoj uzas certajn vestaĵojn, hararanĝojn, kolorojn, ktp. dum iĉoj uzas malsamajn aferojn. Kaj ankaŭ vejriĉoj havas pli grandajn muskolojn dum vejrinoj havas mamojn. Ĉu ne? Sed, ĉu laŭ vi tio estas bona maniero difini "iĉo" kaj "ino"? Ĉu vi neniam vidis vejrinon kun mallonga hararo kiu ne ŝatas la rozan koloron, kiu uzas "iĉajn" vestaĵojn? Ĉu vi neniam vidis vejriĉon kun longa hararo kaj rozkolora ĉemizo? Ĉu vi neniam vidis vejrinon kun grandaj muskoloj kaj tre malgrandaj mamoj? Ĉu vi neniam vidis vejrinon, kiu perdis siajn mamojn pro mama kancero, aŭ eĉ decidis ke kirurgiisto forigu riajn mamojn por antaŭmalhelpi la aperon de kancero? Ĉu vi neniam vidi vejriĉon kun tre malgrandaj muskoloj, sen barbo, ktp.? Eĉ estas vejrinoj kun barbo (sen helpo de iĉaj hormonoj).
  • "La malsimilaĵoj estas en la cerbo". Se ni akceptus ke la malsimilaĵoj estas en la cerbo, kial ekzistas transuloj? Kial ekzistas neduumuloj? Kaj fakte, la malsimilaĵoj inter la "ina" kaj la "iĉa" cerboj ne estas sufiĉe bone studitaj. Unu studo konkludis, ke eĉ se ekzistas statistikaj etaj malsimilaĵoj inter ambaŭ cerboj, la variado estas tiom granda, ke oni ne povas diri ĉu iu cerbo estas de ino aŭ de iĉo kun certeco, kaj ke ne ekzistas "iĉa cerbo" aŭ "ina cerbo". Tio signifas ke plejofte ekzistas "inaj" trajtoj en cerboj de iĉoj, kaj "iĉaj" en tiuj de inoj. Multaj homoj pensas, ke malsamaj cerboj estas la kialo de malsamaj ŝatoj, karakteroj, kaj eĉ inteligenteco. Kelkaj el tiuj estas nur senkialaj misinterpretoj. Sed multaj el tiuj aferoj varias laŭ socio, loko, familio, kaj jaro de naskiĝo. Multaj homoj ne scias ekzemple, ke antaŭ pli ol cent jaroj, la roza koloro apartenis al iĉoj, ne al inoj. Ĉiuj trajtoj varias, ne ekzistas unu konata mensa trajto kiu okazas nur en unu sekso.
  • "Ili estas sociaj roloj por reproduktado". Ĉu do homo kiu ne povas aŭ ne volas havi idojn aŭ amrilaton estas nek iĉo nek ino? Kial oni devas elekti unu el du skatoloj pri reproduktado se oni ne volas havi idojn aŭ povas adopti anstataŭe? Ĉiu alia socia rolo jam mortis aŭ mortas: vejrinoj laboras kaj rajtas fari ion ajn sen havi ejdziĉon, almenaŭ en pluraj landoj. Kaj kiu socia rolo aplikiĝas al ĉiuj?
  • "Ili estas kulturaj konstruaĵoj". Jes, mi konsentas, do ĉu ni povas akcepti novan kulturan konstruon, nome neduumecon? Aŭ pli precize, ĉu ni akceptu ke kelkaj homoj ne ŝatas tiun kulturan konstruaĵon? Ĉu ni povas akcepti, ke sekso ne plu estas tiel grava en nia socio, kaj ke kelkaj homoj ne volas elekti klason?
  • "Mi sentas min tiel". Bonege! Tio estas sufiĉa kialo. Sed, ĉu vi rajtas trudi al ĉiuj vian senton? Multaj homoj ne sentas sin kiel "iĉo" aŭ "ino", ĉu ni povas akcepti tion kaj akcepti kelkajn vortojn en niaj lingvoj, kiujn ili povos uzi por si?

Bonvolu ne pensi, ke ĉi tio estas atako al via sento kiel iĉo aŭ ino, mi nur provas montri, ke la identiĝo de neduumuloj estas tiel respektinda kaj komprenebla kiel la via.

Finaj pensoj.


Neduumeco ne malaperos, ĝi eĉ kreskos kiam homoj kiel mi iĝos pli videblaj kaj pliaj sociaj malsimilaĵoj kaj kliŝoj malaperos. Ni devas akcepti ĝian ekziston same kiel jam multaj akceptis la ekziston de samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transuloj, ktp.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, neduumeco havas sencon, kaj neduumuloj meritas akcepton, respekton, kaj kelkajn vortojn, kujn ili povos uzi sen identiĝi kiel inoj aŭ iĉoj.

En ĉi tiu blogo ni proponas aron da vortoj, kiu permesas al neduumuloj paroli pri si mem, kaj al aliaj parolantoj paroli pri kaj kun ili. Bonvolu legi niajn aliajn blogerojn pri tiuj vortoj.

Kiel neduumulo, mi kredas ke ni (neduumuloj kaj homoj akceptemaj al neduumeco) devas konsenti pri solvo por ĉi tiu lingva problemo, por ke ni povu anteŭeniri pri pli gravaj aferoj uzante la lingvon. Kaj ni kredas ke la solvo proponita en ĉi tiu blogo estas sufiĉe bona, objektiva, kaj facile realigebla.

Dankon por via legado.

Luko.

miércoles, 23 de mayo de 2018

J-riisma originala rakonto: Tunelo 34


Saluton! Mi estas Luko. Ĉi-foje mi prezentas al vi etan sciencfikcian rakonton verkita de mi mem. Ĉi tio estas la unua afero, kiun mi verkas (kaj finas). Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin, kaj ke mi kapablos verki pliajn aferojn estontece.
Do, jen ĝi:


Kiam ili eniris la ĉambron, mi sidis malgaje, rigardante miajn manojn sur la tablo. Ili aliris min kun seriozaj vizaĝoj, kvazaŭ ili estus pridemandontaj krimulon. Tio igis min senti min eĉ malpli bone. Mi ne kapablis kredi kion mi faris. Sed mi faris. Nun mi devis alfronti mian sorton.

La ruĝhara vejro ŝajnis iomete pli trankvila ol la aliaj du homoj. Ri klare estis la aŭtoritato inter ili, do ri sidiĝis unue dum la aliaj du staris apud ri, kvazaŭ protektuloj. Kial ri bezonus protekton? Mi estis detruita kaj estis forlasinta ĉiun emon vivi, kaj ili verŝajne sentis tion.

Ĉiuokaze, ri sidiĝis kaj rigardis min dum kelkaj sekundoj, kvazaŭ ri klopodus kompreni min. Kiom malfacile! Ja tion, kio okazis al mi, neniu komprenus. Sed ri provis. Poste, kiam ri enuis, ri parolis al mi.

-Saluton, mi estas Eŝid

-Saluton.

-Vi scias, kio sekvas, ĉu ne?

-Mi kredas- Mi respondis mallonge.

-Ĉu vi diros ion?

-Ĉu vi volas tion?

-Kompreneble, eble vi havas gravajn aferojn por rakonti.

-Tute ne.

-Mi certas, ke jes. Estas aferoj, kiuj helpus nin antaŭmalhelpi estontajn...  okazaĵojn- Diris ri mokante.

-Nu, mi povus rakonti multajn aferojn, sed aŭskultu: nenio vere helpos, la “okazaĵo” estas pasinta, kaj mia sorto estas determinita.

-Bonvolu, vi havas nenion por perdi- Ri diris, surprize ridetante al mi.

-Bone, ĉiuokaze, vi ne foriros ĝis kiam vi havos ion, do ni faru ĉi tion pli rapide.

“Antaŭ kelkaj tagoj mi promenis tra la tunelo 34. Ĝi havis la oftajn malhelajn lumojn de la nokto, kaj ŝajnis tute malplena. Mi estis iranta al la Centra Kolonio, ĉar mia vivo en Lunaj Aeroj preskaŭ mortis. Mia ejdzo ĵus estis reirinta al Tero, kaj ri probable ne revenus. Ni sciis, ke ni verŝajne neniam estus kune denove, kaj mi ne povis vivi sen ri. Klare, ĉar mi estas malforta por decidi tiajn aferojn. Mi ankaŭ ne plu povis loĝi tie ĉar ni loĝis ĉe ria ojnklo.

-Ne interesas nin, kial vi estis tie- Diris la vejro malantaŭ Eŝid. –Iru denove al la parto pri la tunelo.

-Laŭ via deziro. La tunelo estis malhela kaj mi sentis ankaŭ min malhela. La aero havis malmultan oksigenon, mi sentis min kvazaŭ grimpante monton malgraŭ la malmulta gravito. Lumoj estingiĝis kaj denove eklumiĝis kiel en terurfilmo. Mi nur vidis unu homon. Ri estis malalta juna vejro, ĉirkaŭ 26-jara, kun longa barbo kaj mallongaj haroj. Ri ne rigardis min, laŭ mia scio, sed ri estis saĝa, ri ne rigardis min por ke neniu parolu. Mi plu marŝis rapide, mi komencis senti min malsekura, kvankam delonge nenio estis okazinta en tiu tunelo. Sed tiam mi sentis tremon, la plej etan movon, eĉ sen iu sono akompananta.

La vejro malantaŭ Eŝid ŝajnis timigita, ri probable neniam aŭskultis tiajn historiojn de iu kiu spertis ilin, sed ri sciis pri kio mi parolis.

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, kiam homoj jam estis koloniigintaj Lunon, grupo da homoj estis amuziĝantaj en subtera ĉambro, kiam ili aŭdis tiun... tremon, tiun danĝerecan senton. Ili silentis pro la surprizo, sed tiam unu el ili parolis, kaj tio estis la fino. Sekureca filmilo elsendis al la ĉefa kolonio, kiel ĉiu alia filmilo en la Luno, sed ĝi subite malŝaltiĝis.

La AI, kiu analizis la videojn, rapide rimarkis, ke io okazis, ĝi ne estis nur filmilo malŝaltiĝinta pro teĥnikaj kialoj. La AI informis la aŭtoritaton de la Rigardstacio. Ri tuj telefonis la policon, kaj ili decidis iri mem rigardi la ĉambron.

Ili pretigis la ekipaĵon, okaze ke la tunelo aŭ la ĉambro estus barita. Ili rapidis, “ĉiu sekundo valoras” ili diris. La ĉefa policano decidis alporti filmilojn.

La tunelo kiu kondukis al la konstruaĵaro estis simila al tiu, kiun mi priskribis al la homoj antaŭ mi. La grupo alvenis silente al la loko, estis nenio dirinda, ĉiuj sciis, ke ili verŝajne trovos kadavrojn, kaj neniu ŝatis tiun ideon.

Kiam ili alvenis, ili vidis sensurprize, ke la plafono de la ĉambro falis tute, ĝi estis plena je ŝtonoj. “Mi kredas, ke nenio saveblas ĉi tie” diris la ĉefulo, “ni...” ri subite eksilentis, ri sentis ĝin, la etan movon, la aliaj ankaŭ sentis ĝin. Ri retrankviliĝis kaj parolis al la maltrankvilaj policanoj “ni simple foriru kaj...”. Kaj tio estis la fino denove. La AI kiu analizadis iliajn filmilojn vidis per nur eta sekundo la aĵon kiu kaŭzis la disfalon, kaj ĝi ne povis kredi siajn sentojn. Ĝi sendis la informon al la Konsilistaro.

La Konsilistaro decidis malfermi la tunelojn kaj ĉiujn subterajn konstruaĵojn. Pliaj disfaloj okazis dum homoj klopodis preni utilajn rimedojn kaj porti ilin al la surfaco. Tiuj, kiuj rigardis la filmojn, komencis proponi ideojn, unu elstaris. Kelkaj homoj transvivis post kiam ili sentis la tremojn, kaj la nura afero, kiun ili faris malsame, estis silenti, ili tute silentis post la tremoj, do tiu fariĝis la akceptita teorio. Tiuj aĵoj ne volis, ke ni parolu.

Ekde tiam, ĉiu kiu alvenis aŭ naskis en la Kolonio devis rigardi la filmojn por scii kio okazis. Kiam mi estis sufiĉe plenkreska por rigardi ilin, mi preskaŭ svenis. La nura signifa filmo estis la dua, pri la policanoj kiuj alvenis al la ĉambro. Ĝi ne estis klara, kaj oni devis rigardi ĝin tre malrapide, sed oni povis vidi tiun aĵon. Ĝi estis ia robota... vermo, kvazaŭ tre rapida bormaŝino, sed ĝi ne aspektis kiel io ajn kreita de homoj.

Ekstremaj leĝoj estis kreitaj por antaŭmalhelpi, ke la kolonio estu atakita. Malmultaj homoj ricevis permeson uzi la tunelojn por transportado. Neniu havis permeson paroli subtere, ĉiuj devis porti sonregistrilojn, kiuj kaj registrus se la uzanto parolus, kaj rimarkus se vermoj reaperus. Kaj se iu parolis, ri devis resti tie dum semajno, ĉar la Konsilistaro timis, ke la vermoj sekvus rin al la kolonio, al la surfaco.

Tamen, la puno estis la plej malagrabla parto. Se iu parolis en la tuneloj kaj iel transvivis, ri estus resendata al Tero por suferi la graviton dum almenaŭ 50 jaroj (la plimulto el ni perdis nian kapablon eĉ stari sur Tero post multaj jaroj sur Luno). Se iu kuris por savi sin, sen atendi unu semajnon, do riskante la vivojn de ĉiuj en la kolonio, ri neniam povus reveni al Luno. Fakte, ĉi tio neniam okazis, sed se la vermoj sekvus iun ĝis la kolonio, tiu estus resendita al ĉambro en la tuneloj por kontentigi la vermojn.

Do, mi daŭre rakontis al la vejro.

-Post senti tion, mi sciis, ke mi ne devis paroli. Mi klopodis marŝi silente, sed la tremoj sekvis min. Mi neniam aŭdis pri simila okazaĵo. La vermoj normale foriras se oni ne parolas. Do mi ekrapidis, kaj subite mi estis kuranta. Tiam, unu vermo aperis malantaŭ mi. Vi scias, ke mi ne parolis ĝis tiu momento, mi havis la sonregistrilon, sed ĝi aperis malgraŭ tio.

-Kaj tiam vi kriis.

-Jes, mi kriis, memkompreneble, estis grandega metala vermo sekvanta min, mi tute kriis. Ili ŝajnis kvazaŭ ludante per mi, ili facile povus mortigi min.

-Kaj tiel vi gvidis ilin al la kolonio.

-Mi ne sciis, kion mi faris.

-Sed vi faris.

-Ne igu min pensi pri tio.

-Nu, mi kredas, ke tio sufiĉas, ni foriru.

-Atendu, ĉu vi portos min nun?

-Ne al la ĉambro- ri flustris.

-Kien?

-Al Tero.

-Kio?!- Mi ne povis kredi tion, sed mi sentis, ke ri ne mensogis.

-Vi devas silenti, sed ni neniam portus homojn en la tunelojn, tio estas kaj barbara kaj danĝera. Sed homoj devas kredi tion, tiel ili neniam parolos aŭ kuros en la tuneloj.

-Sed mi faris.

-Ni scias, sed la damaĝo estas farita, se vi reirus al la tuneloj vi farus plian damaĝon.
-Tio estas bona argumento, mi supozas.

Ili portis min al Tero. Mi timis, ke ĝia gravito mortigus min dolorege, ke ĝi detruus min ene same kiel la varmoj detruis la tunelojn, sed ili mensogis tiurilate ankaŭ. Ili igis min kuŝi sur lito ĝis kiam ni alvenis al gravitbaseno: granda naĝbaseno por homoj ne alkutimiĝintaj al Tera gravito.

Ĝi estis sufiĉe varma kaj granda, ĝia profundo variis inter mia alto kaj triono de mia alto por infanoj. Mi restis en la mezo. Ili elprenis min kaj kuŝigis min sur lito dufoje tage, kie mi sekiĝis kaj faris miajn necesaĵojn. La vera doloro estis kiam ili injektis al mi nanorobotojn, kiuj riparis kaj plifortigis miajn ostojn kaj muskolojn, kaj protektis min kontraŭ Teraj infekto-kaŭzantoj.

Ili diris al mi, ke mi devis resti tie dum du jaroj, sed ĝi valoris la penon. Mi ne ŝatis Teron antaŭe, sed nun ĝi ŝajnis multe pli viva ol Luno, mi volas diri, kompreneble ĝi havas pli da vivaĵoj, sed nun mi sentis ilin. Mi sentis la miliardojn da homoj, bestoj kaj plantoj kiuj spiris ĝian aeron. Mi sentis la historion de la homaro sur Tero, la historion de miaj prauloj, mian historion.

Kelkajn tagojn antaŭ la fino de mia preparado, iu venis anstataŭ la flegisto.

-Ziel?- Mia ejdzo. Mi ekploris tuj. Mi volis vidi rin ekde kiam mi alvenis. Fakte, ekde kiam ri foriris el Lunaj Aeroj, sed mi devis resti en la baseno.

-Via amiko Eŝid rakontis al mi, ke vi estas ĉi tie.

-Mi amas vin, mi vere bedaŭras ne sekvi vin.

-Ne zorgu kara prejnco, mi ne forlasus vin denove.



(Grandan dankon al Markos Kramer pro ria provlegado kaj korektado)

viernes, 23 de marzo de 2018

J-riisma fabelo: Hajo kaj Grejo

Ĝis nun ĉiuj blogeroj en ĉi tiu blogo estis publikigitaj de Luko, sed per ĉi tiu blogero ankaŭ mi, Markos, komencas rekte kontribui al la blogo. (Antaŭe mi nur kontribuis per modifado de la blogero Vortaro de J-riismo.)

En ĉi tiu blogero mi publikigas J-riisman adapton de la fama fabelo Haĉjo kaj Grenjo de la frajtoj Grimm. Ĝi baziĝas sur la traduko de Kabe, kaj forigas ĉiujn menciojn de sekso el la rakonto; ja la sekso de la rolantoj ne gravas por la rakonto. Krom la J-riismaj seksneŭtraligaj adaptoj estas ankaŭ kelkaj aliaj modifetoj, ekzemple anstataŭigo de klare arĥaismaj esprimoj per pli modernaj esprimoj.

La celo de ĉi tiu adapto estas duobla: Unuflanke, ĝi estas la unua elprovo de J-riismo ĉe iom longa teksto, kio helpis al mi pli bone sperti, kiel bone ĝi funkcias praktike. Unu notinda detalo estas ke ne ĉiam sufiĉas anstataŭigo de ŝi kaj li per ri, kaj ekzemple de edzo kaj edzino per ejdzo. Foje necesas aldoni detalojn aŭ iomete revortumi la frazojn, por ke daŭre estu ĉiam klare, pri kiu temas. Sed tio ja estas natura afero, kaj simile oni verŝajne farus tradukante tian tekston al lingvoj kiel la ĉina, svahila aŭ hungara, kiuj ne uzas sekse markitajn pronomojn.

Aliflanke, ĉi tiu teksto povas helpi al ĉiu, kiu interesiĝas pri J-riismo, alkutimiĝi iom al ĝia sono, do al ĝiaj novradikoj kaj la konsekvenca uzado de la pronomo ri. (Kompreneble ankaŭ eblas kombini J-riismon kun foja uzado de li kaj ŝi, ekzemple kiam la sekso gravas kaj/aŭ tio helpas komprenigi, pri kiu temas. Sed en ĉi tiu adapto de la fabelo mi ja volis eviti ĉian mencion de sekso, do mi uzis nur ri.)

Notu, ke krom la J-riismaj esprimoj (nome ri kaj la J-riismaj novradikoj) menciitaj en la artikolo pri J-riismo ĉe Egalecen kaj la ĉi-bloga kurso pri J-riismo, ĉi tiu teksto ankaŭ uzas la seksneŭtralan karesnomo-sufikson -j-, kiu estas seksneŭtrala analogaĵo de -nj- kaj -ĉj-, kaj kiun kelkaj homoj jam iom uzas de iom da tempo.

Do jen la teksto.


Hajo kaj Grejo

Apud granda arbaro vivis malriĉa lignohakisto kun sia ejdzo
kaj siaj du fejletoj. La pli aĝa knajbo nomiĝis Hajo, la pli juna
Grejo. La lignohakisto ne havis multon por dividi kaj manĝi,
kaj unu fojon, kiam en la lando ekregis grava malabundo, eĉ
la ĉiutaga pano ekmankis al ri. Kiam ri vespere meditis pri
tio kaj pro ĉagreno sin turnadis en la lito, ri ekĝemis kaj diris
al sia ejdzo:

”Kion ni faros? Kiamaniere ni nutros la infanojn, se ni mem
havas nenion?”

”Ĉu vi scias,” diris la ejdzo, ”ni morgaŭ frumatene kondukos
la infanojn en la arbaron en plej densan lokon. Ni ekbruligos
fajron por ili, donos al ĉiu pecon da pano, lasos ilin solaj
kaj revenos al nia laboro. Ili ne trovos la vojon hejmen kaj
ni liberigos nin de ili.”

”Ne,” diris la lignohakisto, ”tion mi ne faros. Mia koro ne
permesus al mi lasi la infanojn solaj en la arbaro; sovaĝaj
bestoj tuj alkurus kaj disŝirus ilin.”

”Malsaĝulo,” diris la ejdzo, ”alie ni ĉiuj kvar mortos pro
malsato, vi jam povas raboti tabulojn por la ĉerkoj.”
Ria ejdzo tiel turmentis rin, ke fine ri konsentis.
”Domaĝo, kia domaĝo, malfeliĉaj infanoj” diris la lignohakisto.
Ankaŭ la infanoj ne povis ekdormi pro malsato kaj aŭdis,
kion la vicpajtro diris al la pajtro. Grejo ploris maldolĉajn
larmojn kaj diris al Hajo:

”Venis nia fino.”
”Trankviliĝu Grejo,” respondis Hajo, ”ne malesperu, ni
trovos rimedon.”

Kiam la maljunuloj ekdormis, Hajo leviĝis, sin vestis, malfermis
la pordeton kaj ŝteliris eksteren. Hele lumis la luno, kaj
la blankaj ŝtonetoj, kiuj kuŝis antaŭ la domo, brilis kiel dukatoj.
Hajo kliniĝis kaj kolektis tiom da ili, kiom povis teni ria
poŝo. Poste ri revenis en la ĉambron kaj diris al Grejo:

”Timu nenion, kara frajteto, kaj dormu trankvile. Dio ne
forlasos nin.”

Ri ree kuŝiĝis kaj ekdormis.

Kiam tagiĝis, jam antaŭ la sunleviĝo, la vicpajtro vekis
la infanojn:

”Leviĝu, maldiligentuloj, ni iros en la arbaron por alporti
lignon.”

Ri donis al ĉiu peceton da pano:

”Jen por la tagmanĝo, sed ne manĝu pli frue, ĉar vi ricevos
neniom plu.”

Grejo prenis la panon en la poŝon, ĉar Hajo havis la ŝtonojn
en sia poŝo. Ĉiuj ekiris en la arbaron. Kiam ili estis irintaj iom,
Hajo haltis, rigardis malantaŭen al la domo kaj poste senĉese
sin turnis tien. La pajtro diris:

”Hajo, kial vi tien rigardas kaj restas malantaŭe? Ĉesigu
kaj ne forgesu pri viaj piedoj.”

”Pajo, mi rigardas mian blankan kateton. Ri sidas sur la
tegmento kaj volas diri adiaŭ al mi.”

”Malsaĝulo,” diris la vicpajtro, ”tio ne estas via kateto,
tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon.”

Sed Hajo ne adiaŭis la kateton, ri ĵetis la blankajn ŝtonetojn
ĉiam po unu sur la vojon.

Kiam ili venis en la mezon de la arbaro, la pajtro diris:

”Kolektu lignon, infanoj, mi ekbruligos fajron, estas malvarmege.”

Hajo kaj Grejo alportis vergaĵon, tutan monteton da ĝi.
Oni ekbruligis ĝin, kaj kiam la flamoj alte brulis, la vicpajtro
diris:

”Kuŝiĝu, infanoj, apud la fajro kaj ripozu. Ni iros en la arbaron
haki. Kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin.”

Hajo kaj Grejo sidis apud la fajro kaj tagmeze manĝis ĉiu
sian pecon da pano. La infanoj pensis, ke la pajtro estas proksima,
ĉar ili aŭdis batojn de la hakilo. Sed tio ne estis hakilo,
ĝi estis branĉo, kiun ri ligis al seka arbo kaj kiun la vento ĵetadis
en ĉiujn flankojn.

Ili sidis tiel longe, fine iliaj okuloj fermiĝis pro laciĝo kaj ili
ekdormis. Kiam ili vekiĝis, estis jam malluma nokto. Grejo
komencis plori kaj diris:

”Kiel ni eliros el la arbaro!”

Hajo konsolis rin:

”Atendu momenton, la luno leviĝos kaj ni trovos la vojon.”

Kiam leviĝis la plena luno, Hajo prenis Grejon per la mano kaj
iris serĉante la ŝtonetojn, kiuj brilis kiel novaj arĝentaj
moneroj kaj montris al ili la vojon. Ili iris la tutan nokton kaj
ĉe tagiĝo venis al la pajtra domo. Ili frapis la pordon kaj kiam
la vicpajtro ilin vidis, ri diris:

”Malbonaj infanoj, kial vi tiel longe dormis en la arbaro. Ni
pensis, ke vi tute ne revenos”.

Sed la pajtro ĝojis, ĉar la konscienco riproĉis rin, ke ri lasis
ilin solaj.

Post ne multe da tempo la mizero revenis en la domon kaj
la infanoj nokte aŭdis, kiel la vicpajtro parolas en la lito al la
pajtro:

”Ĉio jam estas konsumita, ni havas ankoraŭ duonon da
panbulo, kaj poste. ... finita estas la kanto. Ni devas liberiĝi de
la infanoj, ni kondukos ilin pli profunde en la arbaron, por ke
ili ne retrovu la vojon; ne ekzistas alia savo por ni.”

Granda pezo ekpremegis la koron de la pajtro kaj ri diris:

”Pli bone estus, se vi dividus kun la infanoj vian lastan peceton.”

Sed ria ejdzo ne volis aŭskulti kaj riproĉis rin: kiu diris A, devas diri
ankaŭ B; ĉar ri cedis la unuan fojon, ri devas cedi ankaŭ nun.

La infanoj ne dormis kaj aŭdis la interparoladon. Kiam la
pajtroj ekdormis, Hajo leviĝis, volis iri eksteren kaj kolekti
ŝtonetojn, kiel antaŭe, sed la vicpajtro ŝlosis la pordon kaj ri ne
povis eliri. Ri konsolis la frajteton kaj diris:

”Ne ploru, Grejo, kaj dormu trankvile. Dio helpos nin.”

Frumatene la vicpajtro venis kaj vekis la infanojn. Ili ricevis
po unu pecon da pano, sed ĝi estis ankoraŭ pli malgranda ol la
unuan fojon. Sur la vojo en la arbaron Hajo dispecigis ĝin en
la poŝo, ofte haltis kaj ĵetis peceton teren.

”Hajo, kial vi haltas,” diris la pajtro, ”iru vian vojon.”

”Mi rigardas al mia kolombeto, kiu sidas sur la tegmento
kaj volas diri adiaŭ al mi,” respondis Hajo.

”Malsaĝulo,” diris la vicpajtro, ”tio ne estas via kolombeto,
tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon.”

Dume Hajo ĵetis ĉiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.

La vicpajtro kondukis ilin ankoraŭ pli profunde en la
arbaron, kie ili estis neniam dum sia tuta vivo. Ree oni ekbruligis
grandan fajron, kaj la vicpajtro diris:

”Sidu ĉi tie, infanoj, kaj kiam vi estos lacaj, vi iom dormu:
ni iros en la arbaron haki lignon, kaj vespere, kiam ni finos la
laboron, ni revenos kaj kunprenos vin.”

Tagmeze Grejo dividis sian panon kun Hajo, kiu disŝutis
sian pecon sur la vojon. Poste ili ekdormis kaj vespero pasis,
sed neniu venis al la malfeliĉaj infanoj. Ili vekiĝis nur en
malluma nokto kaj Hajo konsolis la frajteton per la vortoj:

”Atendu, Grejo, kiam la luno levigos, ni vidos la panajn
pecetojn; ili montros al ni la vojon hejmen.”

Kiam aperis la luno, ili ekiris, sed ili ne trovis la pecetojn,
ĉar la miloj da birdo, kiuj flugas en la arbaro kaj super la kampoj,
manĝis la panon. Hajo diris al Grejo:

”Ne timu, ni retrovos la vojon,” sed ili ne trovis ĝin.

Ili iris la tutan nokton kaj la tutan tagon de la mateno ĝis
la vespero, sed ne eliris el la arbaro. Ili estis tre malsataj, ĉar
ili manĝis nur kelke da beroj, kiujn ili trovis sur la tero. Ili estis
tiel lacaj, ke la piedoj ne volis plu porti ilin; ili kuŝiĝis sub arbo
kaj ekdormis.

Estis jam la tria mateno de la tempo, kiam ili forlasis la
pajtran domon. Ili ree ekiris antaŭen, sed la arbaro estis pli kaj
pli densa. Ili estus pereintaj sen helpo, kiu venis al ili.
Tagmeze ili ekvidis sur branĉo belan neĝeblankan birdeton,
kiu tiel bele kantis, ke la infanoj haltis kaj aŭskultis. Kiam
ĝi finis, ĝi eksvingis la flugilojn kaj flugis antaŭ la infanoj. Ili
iris post ĝi, ĝis ili venis al dometo. La birdo sidiĝis sur la tegmento.
La infanoj proksimiĝis kaj rimarkis, ke la domo estas
konstruita el pano kaj kovrita per kukoj; la fenestroj estis el
hela sukero.

”Jen bona vespermanĝo por ni,” diris Hajo. ”Mi manĝos
pecon el tegmento kaj vi, Grejo, provu la fenestron, ĝi estas
dolĉa.”

Hajo etendis la manon kaj derompis peceton de la tegmento,
Grejo stariĝis antaŭ la fenestro kaj mordetis la vitron.
Subite voĉo el la domo ekkriis:

”Aŭdas mi krak’ krak’ mordeton,
kiu manĝas la dometon?”

La infanoj respondis:

”La venton aŭdas via orel',
la venton, fejlon de la ĉiel'.”

Kaj ili manĝis senĝene. Hajo, kiu trovis la tegmenton tre
bongusta, deŝiris grandan pecon, Grejo elpuŝis tutan rondan
fenestran vitron kaj manĝis ĝin kun apetito. Subite la pordo
malfermiĝis kaj vejro, maljuna kiel la mondo, apogante sin
sur lambastono, eliris el la domo. Hajo kaj Grejo tiel ektimis,
ke ili faligis el la manoj, kion ili tenis en ili. La maljunulo
balancis la kapon kaj diris:

”Karaj infanoj, kiu alkondukis vin ĉi tien? Eniru kaj restu
ĉe mi sentime.”

Ri prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la
dometon. Bona manĝaĵo estis tie preparita: lakto, dolĉaj kukoj,
pomoj kaj nuksoj. Poste oni sternis blankan litaĵon; Hajo
kaj Grejo kuŝiĝis en du litoj kaj pensis, ke ili estas en la ĉielo.

La maljunulo nur ŝajnigis bonecon. Ri estis malica sorĉisto,
kiu embuskis al infanoj kaj konstruis la panan domon
por logi ilin. Ĉiun infanon, kiun ri kaptis, ri mortigis, kuiris kaj
manĝis. Tio estis ria festo. La sorĉistoj havas ruĝajn okulojn
kaj ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon,
kiel la bestoj, kaj sentas, kiam la homoj venas. Kiam Hajo kaj
Grejo proksimiĝis, ri malice ekridis kaj diris:

”Ili jam estas miaj. Ili ne forkuros, ne, ne!” Frumatene, antaŭ
ol la infanoj vekiĝis, ri jam estis sur la piedoj kaj rigardante
la belajn rozvangajn infanojn en la litoj, ri murmuris al si:

”Bongusta peceto!” Ri kaptis Hajon per siaj sekaj manoj,
forportis rin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon.
Neniel efikis riaj krioj. Poste la sorĉisto iris al Grejo,
skuis rin kaj kriis:

”Leviĝu! Alportu akvon kaj kuiru ion bonan por via frajto.
Ri sidas en la stalo kaj devas grasiĝi. Kiam ri estos grasa, mi rin
manĝos.”

Grejo maldolĉe ploris, sed vane; ri devis fari, kion postulis
la sorĉisto.

Oni kuiris por Hajo plej bonan manĝaĵon, sed Grejo ricevis
ĉiam nur kankrajn konkojn. Ĉiumatene la maljunulo
iris en la stalon kaj diris:

”Hajo, etendu la fingrojn, por ke mi palpu, ĉu vi jam estas grasa.”

Sed Hajo etendis al ri osteton, kaj la maljunulo, kiu havis
malklaran vidon, ne rimarkis tion kaj pensis, ke ĝi estas
la fingro de Hajo. Ri miris, ke Hajo tute ne grasiĝas.
Pasis kvar semajnoj, kaj Hajo ĉiam restis malgrasa; la
maljunulo malpacienciĝis kaj ne volis plu atendi:

”Grejo, Grejo,” ri kriis, ”rapide alportu akvon, morgaŭ
mi buĉos Hajon, ĉu ri estos grasa aŭ ne.”

Ah, kiel ĝemis la malfeliĉa frajteto, kiam ri devis porti
akvon, kaj kiel fluis la larmoj sur riaj vangoj. ”Dio nia,” ploris ri,
”kial la sovaĝaj bestoj ne disŝiris nin en la arbaro! Ni estus
mortintaj kune.”

”Fermu la buŝon!” diris la sorĉisto, ”nenio helpos vin.”
En la sekva mateno Grejo devis pendigi kaldronon kun
akvo kaj ekbruligi sub ĝi fajron.

”Antaŭe ni bakos panon,” diris la maljunulo, ”mi jam varmegigis
la fornon kaj knedis la paston.”

Ri alpuŝis la malfeliĉan Grejon al la forno, el kiu jam eliĝis
flamoj.

”Enrampu,” diris la maljunulo, ”kaj rigardu, ĉu oni jam
povas enŝovi la panon!”

Se la knajbeto farus ĝin, la sorĉisto fermus la fornon por
manĝi poste la bakitan infanon. Sed Grejo komprenis riajn
pensojn kaj diris:

”Mi ne scias, kiel tion fari.”

”Malsaĝa ansero,” diris la krimulo, ”la truo estas granda;
mi mem povus eniri,” kaj ri metis la kapon en la fornon.
Grejo per forta puŝo enigis rin profunde kaj riglis la feran
pordon. Terure kriegis la sorĉisto, sed Grejo forkuris kaj la
sendia sorĉisto mizere pereis.

Grejo kuris rekte kiel sago al Hajo, malfermis la stalon
kaj ekkriis:

”Hajo, ni estas liberaj, la maljuna sorĉisto ne plu vivas!”

Hajo elsaltis kiel birdo el kaĝo, kiam oni malfermas al ĝi
la pordon. Kiel ĝojis la infanoj, ĉirkaŭprenis kaj kisis unu la
alian, kiel ili saltis! Nun ili ne bezonis timi, ili iris en la domon,
kie en ĉiuj anguloj staris kestoj plenaj de perloj kaj multekos-
taj ŝtonoj.

”Ili estas ankoraŭ pli belaj ol ŝtonetoj,” diris Hajo kaj plenigis
siajn poŝojn. Ankaŭ Grejo volis alporti ion hejmen kaj
plenigis sian antaŭtukon.

”Sed nun ni iru for de ĉi tie por eliri el la sorĉarbaro.”

Ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo.

”Ni ne povas transiri,” diris Hajo, ”mi ne vidas ponton.”

”Nek ŝipeton,” respondis Grejo, ”sed jen naĝas blanka
anaso, mi petos, ke ĝi helpu nin.” Ri vokis:

”Mankas ponto, ho anaso,
Savu nin el embaraso!”

La anaso proksimiĝis, Hajo sidiĝis sur ĝin kaj petis la
frajteton sidiĝi apud ri.

”Ne,” respondis Grejo, ”tro peze estos por la anaseto; ĝi
transportos nin unu post la alia.”

La bona besteto tion faris kaj la infanoj transveturis feliĉe.
Kiam ili iris iom da tempo, la arbaro ŝajnis al ili pli kaj pli
konata, kaj fine ili ekvidis de malproksime la pajtran domon.
Ili ekkuris galope, sin ĵetis en la ĉambron kaj falis sur la
pajtran bruston. De la tempo, kiam la lignohakisto forlasis la
infanojn en la arbaro, ri ne ĝuis eĉ unu trankvilan tagon; la
vicpajtro mortis. Grejo malplenigis sian antaŭtukon kaj
la disŝutitaj perloj kaj multekostaj ŝtonoj saltis en la ĉambro;
Hajo ĵetis el sia poŝo unu plenmanon post alia. La mizero
finiĝis kaj ili ĝoje vivis kune.